Tjanŝano: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.4) (robota aldono de: mr:थ्यॅन षान modifo de: kk:Тянь-Шань
AvocatoBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: mn:Тэнгэр Уул
Linio 51: Linio 51:
[[lv:Tjanšans]]
[[lv:Tjanšans]]
[[ml:ടിയാൻഷാൻ പർവതനിര]]
[[ml:ടിയാൻഷാൻ പർവതനിര]]
[[mn:Тэнгэр уул]]
[[mn:Тэнгэр Уул]]
[[mr:थ्यॅन षान]]
[[mr:थ्यॅन षान]]
[[ms:Tian Shan]]
[[ms:Tian Shan]]

Kiel registrite je 14:21, 1 apr. 2012

astronomia observejo sur la monto, en ĉ. 1912

La montaro Tianŝan estas unu el la plej grandaj montaroj de Azio. Ĝi etendiĝas pli kaj pli alten de la oriento okcidenten. Ĝia orienta sektoro sterniĝas en la meza parto de Ŝinĝjango, longas je 1 700 kilometroj, kaj larĝas je 250 – 300 kilometroj. La montaro Tianŝan dividas Ŝinĝjangon en du partojn, sudan kaj nordan. Sude de la montaro kuŝas la baseno Talimu, kaj norde la baseno Zhunge'er.

La majesta montaro Tianŝan konsistas el tri montoj, kiuj, simile al tri gigantaj drakoj, serpentumas tra la terenon de Ŝinĝjango, kaj estas simbolo de tiu vasta regiono. Inter ĝiaj sennombraj montpintoj kaj krutaĵoj sin trovas abundaj ravinoj, basenoj kaj valoj, ekzemple, la valo Yili, la baseno Hami, la baseno Turufan ktp. Aparte okulfrapaj pejzaĝoj estas la neĝkovrataj pintoj, kiuj ŝajnas arĝentaj serpentoj, dancantaj super la vastega montaro. Inter ili la plej famaj estas la montpinto Tuomu'er en la okcidenta flanko, kaj la montpinto Bogeda en la orienta. La neniam degela neĝo sur iliaj zenitoj blindige flagras sub la suno. Survoje de vojaĝo al la Paŝtejo de Suda Monto, turistoj senescepte volas halti tie por apreci tiun spektaklan pejzaĝon de la montaro Tianŝan.

La plej alto montopinto de Tianŝan estas Ĝengiŝ Ĉokusu (7439 metroj). La dua plej alta estas Ĥan Tengri (6995 metro, 7010 metroj kun glacio).

Aparte menciindas la lago Tianĉi situanta sur deklivo de la montpinto Bogeda kaj apud ĝi la Ruĝa Monto en la urbocentro de Urumĉio.

La belega montaro Tianŝan estas ankaŭ trezorejo, kaj la plej fama valoraĵo estas la glacifluo. La montaro estas la plej granda moderna glaciflua regiono, kun pli ol 6 890 glacifluoj, kies totala areo superas 9 500 kvadratajn kilometrojn. Kaj en la okcidenta sektoro de la montaro Tianŝan, estas plej grandaj, multaj kaj belaj glacifluoj. Interalie la plej distinga estas la glacifluo Yinoloqeke kun la longeco de 59,5 kilometroj, konata kiel la plej granda glacifluo sub la ĉielo. Krome, videblas ankaŭ la glaciaj puto, groto, pagodo, kolono, monteto, kaj subglaciaj rivero kaj lago ktp. Ili aspektas en variaj formoj kaj ĉarmoj, kaj estas majstrecaj kreaĵoj de la naturo.

La montaro Tianŝan abundas je raraj sovaĝaj animaloj kaj vegetaloj. Vidiĝas multe da sovaĝa kapro, neĝleopardo aŭ alinome -- uncio, neĝkoko, cervo k.a. Aparte aprecindas la rara floro – neĝlotuso aŭ alinome – saŭsureo. Kun helverdaj petaloj kaj malhelruĝa stameno, ĝi kreskas el rokaj fendoj sur la montaro. Parfume aroma kaj malfacile akirebla, la neĝlotuso estas ege ŝatata de homoj, tiom pli, ĝi efikas ankaŭ por kuracado de iuj maloftaj malsanoj. Pro tio, neĝlotuso estas fame konata en nia lando de la antikveco.

Krom la rara neĝlotuso de la montaro Tianŝan, sur tieaj vastaj paŝtejoj vivas la famaj bonrasa Yili-ĉevalo, xinjiang-a bruna bovo, ĉina merino kaj Xinjiang-a delikatlana ŝafo.