Vilhelmo Adelin: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: mk:Вилијам Аделин
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ca:William Adelin
Linio 24: Linio 24:
[[Kategorio:Tronheredontoj]]
[[Kategorio:Tronheredontoj]]


[[ca:William Adelin]]
[[cs:Vilém Aetheling]]
[[cs:Vilém Aetheling]]
[[de:William Ætheling]]
[[de:William Ætheling]]

Kiel registrite je 18:59, 2 apr. 2012

Vilhelmo, alnomata Adelin (alternative Adelinus, Adelingus, AudelinÆtheling) (n. 1103 - m. la 25-an de novembro 1120), sola legitima filo de Henriko la 1-a (Anglio) kaj lia edzino Matilda, kaj frato de la Imperiestrino Matilda. La nomo "Adelin" devenas de la anglo-saksa "Aetheling", signifikanta "Princo".

Li naskiĝis en Winchester. La normandaj baronoj malkontentis pro la edziĝo de lia patro al Matilda, kiu devenis de la anglo-saksa reĝa familio: por plikontentigi ilin, en 1113 Henriko fianĉigis Vilhelmon Adelin al la filino de Fulk, Reĝo de Jerusalemo kaj Grafo de Anĵuo: la edziĝo okazis en 1119.

La franca reĝo, Ludoviko la 6-a, klopodis devigi Henrikon omaĝi por Normandio, sed Henriko malinklinis. En 1115 Henriko sugestis ke Vilhelmo Adelin omaĝus (tiun jaron la normandaj baronoj agnoskis Vilhelmon Adelin kiel la heredonto de Henriko: la anglaj baronoj faris la saman la sekvantan jaron): post iom da milito, tiun proponon Ludoviko fine akceptis en 1120.

Post la morto de sia patrino en 1118, Vilhelmo estis regento de Henriko en Anglio kiam ajn tiu forestis en Normandio.

La 25-an de novembro 1120 okazis katastrofo, kaj por Vilhelmo Adelin kaj por Anglio. Antaŭ ol veli de Normandio al Anglio, Vilhelmo Adelin kaj liaj kunuloj drinkis. La ŝipo estis la "White Ship" (Blanka Ŝipo) – la plej moderna kaj plej rapida ano de la reĝa ŝiparo. Nur post noktiĝo ili ekiris. En la mallumo, kun ebria helmisto, la ŝipo frapis rokegon. Vilhelmo kaj pluraj amikoj lanĉis remboaton, sed li reiris al la sinkanta ŝipo por savi sian duonfratinon, la grafino de Perche. Vilhelmo kaj pluraj aliaj ĵetis sin en la remboaton sed estis nun tro da homoj kaj ĝi renversiĝis. Ĉiuj pereis.

Tiel mortis la heredonto de Henriko. Tiu rapide reedziĝis, al Adeliza, filino de Gotfredo la 1-a Duko de Leuven, sed ili ne havis infanojn. Henriko devigis siajn baronojn agnoski lian filinon Matilda kiel lia heredonto. Malgraŭ la baronaj promesoj, la nevo de Henriko, Stefano, pretendis la tronon, kaj rezultis longa enlanda milito.

Antaŭe:Duko de NormandioPoste:
Henriko la 1-a11201120Henriko la 1-a