Provinco Almerio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Vagobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: hy:Ալմերիա (պրովինցիա)
e Andy movis paĝon Almería (Provinco) al Provinco Almerio
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:21, 6 apr. 2012

Situo de Almerio en Hispanio

Almerio (Hispane AlmerIa) estas hispana provinco en la aŭtonoma komunumo Andaluzio, ĝia ĉefurbo estas Almerio.

Grandas 8.774 km² kaj enhavas 536.731 loĝantoj (2001) kun 61,17 hab./km².

La provinco havas 102 municipoj, tiuj plej loĝataj en la suda marbordo, inter ili El Ejido (57.877 loĝ.), Roquetas de Mar (50.096 loĝ.), Adra (21.983 loĝ..), Níjar (17.824 loĝ.), Vícar (16.784 loĝ.), Huércal-Overa (14.850 loĝ.), Berja (13.312 loĝ.) kaj Cuevas del Almanzora (10.517 loĝ.).

La provinco havas plurajn montojn, preskaŭ duono da almerianoj loĝas en montecaj urboj, la plej alta monto estas El Chullo 2.609 m. alta en Sierra Nevada, aliaj estas Almirez (2.518 m.), Morrón (2.236 m.), Calar Alto (2.168 m.), Tetica de Bacares (2.080 m.) kaj Pinto de María (2.045 m., en Montaro de Maria).

Ĉe siaj strandoj 219 km longa, oni povas trovi kelkaj elstaraĵoj, inter ili golfo de Almerio, Kabo de Gata kaj Insulo Alborán

Klimato estas mediteranea, varma kaj seka, kun malgravaj riveroj kiel Almanzora kaj Andarax. Havas gravajn naturajn lokojn kiel Nacia Parko Sierra Nevada (kie oni povas trovi aprojn kaj sovaĝajn kaprojn), du Naturaj Parkoj (Kabo de Gata kaj Montaro de Maria) kaj aliaj gravaj lokoj kiel Dezerto de Tabernas (teĥnike la ununura en Eŭropo kaj kie oni filmis diversajn vesternojn) kaj Karsto de Sorbas. En tiu provinco vivas La Olivarbo de Aguamarga, kiu eble estas la plej granda kaj antikva en Eŭropo.

Nuntempe parto de la teritorio estas uzata por intensa agrikulturo sub forcejoj, kio kondukis en la lastaj jaroj al forta ekonomia kresko.