Klevlanda Torso-Murdisto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
השואה (diskuto | kontribuoj)
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: fi:Clevelandin torsomurhaaja
Linio 142: Linio 142:
[[de:Cleveland-Torso-Mörder]]
[[de:Cleveland-Torso-Mörder]]
[[en:Cleveland Torso Murderer]]
[[en:Cleveland Torso Murderer]]
[[fi:Clevelandin torsomurhaaja]]
[[fr:Cleveland Torso Murderer]]
[[fr:Cleveland Torso Murderer]]
[[it:Macellaio di Cleveland]]
[[it:Macellaio di Cleveland]]
[[nl:Cleveland Torso Murderer]]
[[ja:キングズベリー・ランの屠殺者]]
[[ja:キングズベリー・ランの屠殺者]]
[[nl:Cleveland Torso Murderer]]
[[pt:Cleveland Torso Murderer]]
[[pt:Cleveland Torso Murderer]]
[[ru:Кливлендский мясник]]
[[ru:Кливлендский мясник]]

Kiel registrite je 16:26, 7 apr. 2012

La Klevlanda Torso-Murdisto (ankaŭ konata kiel "Freneza buĉisto de Kingsburry Run") estis neidentigita seria murdisto, kiu murdis minimume 12 viktimojn en Klevlando, Ohio dum la 1930-aj.

Murdoj

La oficiala nombro de viktimoj, atribuata al la Klevlanda Torso-Murdisto, estas 12, kvankam freŝdataj esploradoj indikas ilin eble plunombre. La 12 murdoj okazis inter la 1935-a kaj la 1938-a jaro, sed kelkaj, inkluzive de la ĉefa Klevlanda detektivo, Peter Merylo, opinias ke eble estas pli ol 40 viktimoj en Klevlando, Pittsburgh kaj Youngstown, Ohio, inter la 1920-aj kaj la 1950-aj. Plejprobable ke nekonata korpo alnomita "Lady of the Lake" (Virino de la Lago), trovita la 5-an de septembro 1934 kaj Robert Robertson, trovita la 22-an de julio 1950, estas viktimoj de sama murdisto.

La viktimoj ĝenerale estis vaguloj, kies personidentoj neniam estis difinitaj, krom kelkaj ekskluzivoj. La 2-a, 3-a kaj 8-a viktimo estis identigitaj kiel Edward Andrassy, Flo Polillo, kaj eble Rose Wallace respektive. Ĉiuj viktimoj apartenis al la malsupra sociala nivelo — facila predo dum la Granda depresio. Multaj aperis kiel "laboranta povrularo", vivinta en slumoj konataj kiel "Cleveland Flats".

La Torso-Murdisto ĉiufoje senkapigis kaj ofte dismembrigis siajn viktimojn, fojfoje distranĉante korpon duone; multokaze senkapigo mem iĝis kaŭzo de morto. Plejmulto de viroj estis kastritaj, sur kelkaj korpoj oni trovis spurojn de kemia efiko. Multo de viktimoj estis trovitaj post konsiderinda tempoperiodo de siaj mortoj, fojfoje jaro aŭ plu. Tio preskaŭ nuligis identigeblecon, kapoj de multaj viktimoj neniam estis trovitaj.

Viktimoj

Plejmulto da esplorantoj konsideras ke estas 12 viktimoj de la Torso-Murdisto. Nur du viktimoj estis evidente identigitaj, la aliaj ricevis nomojn de 6 John Doe-j kaj 4 Jane Doe-j.

Trova ordo Viktimo Trova dato Loko Raporto pri dissekco Ĉirkaua tempoperiodo antaŭ trovo Murda dato Ebla ordo de murdo
1 John Doe I 23-a de septembro 1935 Jackass Hill regiono de Kingsbury Run (apud East 49th kaj Praha Avenue) Viro, neniam identigita. Li estis senkapigita, lia kapo estis trovita. Komenca proksimigo donis inter sep kaj dek tagojn, poste reviziite tri-kvar semajnojn. Aŭgusto/septembro 1935 1
2 Edward W. Andrassy 23-a de septembro 1935 Jackass Hill regiono de Kingsbury Run Andrassy estis trovita kuŝante ĉirkaŭ 9 m (30 futojn) de John Doe I. Senkapigita, la kapo estis trovita. Du aŭ tri tagoj Septembro 1935 2
3 Florence Genevieve Polillo
(alnomo Martin)
26-a de januaro 1936 Inter 2315 kaj 2325 East 20th Street en suburbo Cleveland. La kapo neniam estis trovita. Inter du kaj kvar tagoj Januaro 1936 3
4 John Doe II 5-a de junio 1936 Kingsbury Run Senkapigita vivante. Lia kapo estis trovita. † Du tagoj Junio 1936 5
5 John Doe III 22-a de julio 1936 Big Creek regiono de Brooklyn, okcidente de Cleveland Dismembrita dum li ankoraŭ estis viva. Lia kapo estis trovita. Sola konata viktimo el West Side. Du monatoj Majo 1936 4
6 John Doe IV 10-a de septembro 1936 Kingsbury Run Nur duono da la torso esits trovita, nenio restis sube de femuroj. Neniam identigita, la kapo ne estis trovita. Du tagoj Septembro 1936 7
7 Jane Doe V 23-a de februaro 1937 Sur bordo de la lago Erie Neidentigita virina kadavro, trovita samloke kiel la nekanona viktimo, alnomita "La damo de la Lago". Ŝia kapo neniam estis trovita. Tri aŭ kvar tagoj Februaro 1937 8
8 Jane Doe VI 6-a de junio 1937 Sub la ponto Lorain-Carnegie Sola negra viktimo. Senkapigita kadavro, unu ripo forestis. La kapo estis trovita. ‡ Unu jaro Junio 1936 6
9 John Doe VII 6-a de julio 1937 Eltirita el Cuyahoga River en Cleveland Flats Vira viktimo, kies kapo ne estis trovita. Du aŭ tri tagoj Julio 1937 9
10 Jane Doe VIII 8-a de aprilo 1938 La rivero Cuyahoga en Cleveland Flats Nur suba parto da gambo estis diskovrita. Aliaj partoj da korpo neniam estis trovitaj. Sola viktimo, havinta drogojn en sia korpo. 3-5 tagoj Aprilo 1938 12
11 Jane Doe IX 16-a de aŭgusto 1938 East 9th Street Lakeshore Dump Senkapigita virina kadavro. La kapo estis trovita. 4-6 monatoj Februaro – Aprilo 1938 11
12 John Doe X 16-a de aŭgusto 1938 East 9th Street Lakeshore Dump Trovita samtempe kiel Jane Doe IX. Senkapigita vira kadavro, kies kapo estis trovita en cisterno. Neniam identigita. 7-8 monatoj Novembro 1937 – Januaro 1938 10

La viktimo kavis ses nekutimajn tatuojn sur sia korpo. La unua inkludis nomojn "Helen and Paul" kaj la alia havis la inicialojn "W.C.G." Lia kuloto havis lavbutikan markon, montrintan inicialojn de posedanto: "J.D." Malgraŭ identigado en kadavrejo kaj laŭ mortmasko de miloj da klevlandanoj en somero de 1936 at the Great Lakes Exposition, la "tatuita viro" neniam estis identigita.

La viktimo probable nomiĝis "Rose Wallace". Denta komparado fare de polico montris proksiman koincidon kaj ŝia filo certiĝis ke la viktimo estis lia patrino. Preciza identigado ne estis ebla ĉar la dantisto, kiu kuracis ŝiajn dentojn, mortis jarojn antaŭe. Ankaŭ estis kontraŭdiro, ke la viktimo mortis jaron proksimume antaŭe, kiam Wallace forestis nur dum 10 monatoj.