Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:


==Flaŭro==
==Flaŭro==
La konsisto de la arbaroj de la ekoregiono varias kun malsekeco kaj [[grundo]]j. Pli malsekaj areoj estas dominitaj de [[Tektono (genro)|grand-tektona]] ( ''Tectona grandis'' ) arbaro kun ''Agele marmelos'', ''Boswellia serrata'', ''Ougeinia oojeinensis'', ''[[Diospiro|Diospyros]]'' spp., ''Bombax ceiba'', ''Sterculia urens'', ''[[Amlao|Emblica officinalis]]'', ''Dalbergia paniculata'', kaj ''Terminalia elliptica''. Tiuj arbaroj prezentas tri-etaĝan strukturon, kun [[kanopeo]] kiu atingas altecon de 15 ĝis 25 metroj. ''Anogeissus pendula'', kreskante en preskaŭ unuspeciaj arbareroj akompanite de ''[[Acacia]] catechu'' estas superrega en pli sekaj areoj, precipe sur la [[Kvarcito|kvarcitaj]] [[kresto]]j kaj [[gnejso|gnejsaj]] altaĵetoj de [[Aravali-Montaro]] dum Abu-Monto estas kovrita per seka decidua arbaro kun [[konifero]]j ĉe la plej altaj altitudoj.
La konsisto de la arbaroj de la ekoregiono varias kun malsekeco kaj [[grundo]]j. Pli malsekaj areoj estas dominitaj de [[Tektono (genro)|grand-tektona]] ( ''Tectona grandis'' ) arbaro kun ''Agele marmelos'', ''Boswellia serrata'', ''Ougeinia oojeinensis'', ''[[Diospiro|Diospyros]]'' spp., ''Bombax ceiba'', ''Sterculia urens'', ''[[Amlao|Emblica officinalis]]'', ''Dalbergia paniculata'', kaj ''Terminalia elliptica''. Tiuj arbaroj prezentas tri-etaĝan strukturon, kun [[kanopeo]] kiu atingas altecon de 15 ĝis 25 metroj. ''Anogeissus pendula'', kreskante en preskaŭ unuspeciaj arbareroj akompanite de ''[[Acacia]] catechu'' estas superrega en pli sekaj areoj, precipe sur la [[Kvarcito|kvarcitaj]] [[kresto]]j kaj [[gnejso|gnejsaj]] altaĵetoj de [[Aravali-Montaro]] dum Abu-Monto estas kovrita per seka decidua arbaro kun [[konifero]]j ĉe la plej altaj altitudoj. Veprejaj arbaroj, karakterizitaj de ''[[Euphorbia]] caducifolia'', ''Maytenus emarginata'', ''[[Senegala akacio|Acacia Senegal]]'', ''Commiphora mukul'', ''Wrightia tinctoria'', ''Securinega leucopyrus'', ''Grewia tenax'', kaj ''Grewia villosa'', troviĝas sur la rokaj aravali-montaraj flankoj kaj en degeneritaj areoj. La [[Endemio|endemiaj]] specioj ''Dicliptera abuensis'', ''Strobilanthes halbergii'' kaj ''[[Veroniko|Veronica]] anagalis'' vegetas en tiuj dornaj areoj. Finfine la riveroj kaj fluoj de la montetoj estas vicigitaj kun hindaj daktilujoj ( ''Phoenix sylvestris'' ) kaj [[fikuso]]j ( ''Ficus racemosa'' ).


==Faŭno==
==Faŭno==

Kiel registrite je 13:12, 14 apr. 2012

Cervo en Sariska Tigro-Protektejo, Raĝastano.
Nacia Parko Sita Mata, Raĝastano.

La Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir estas tersupraĵa ekoregiono el la Hinda ekoprovinco de la Hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de nordokcidenta Barato kiuj gastigas la lastajn postrestantajn populaciojn de la azia leono en Gir-arbara Nacia Parko, Guĝarato.

Priskribo

La Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir havas disan distribuadon. La ĉefa parto de la ekoregiono ampleksas Aravali-Montaron, la plej alta pinto de kiu estas la 1 721 metrojn alta Abu-Monto, kaj la orientan duonon de la subŝtato Raĝastano, etendante en orientan Guĝaraton kaj la Malva-Regionon de Madhja-Pradeŝo. Malgranda enklavo de la ekoregiono kovras la pinton de Girnar-Montetoj en Katiavaro situante en okcidenta Guĝarato.

Pli seka ekoregiono, la Nordokcidentaj veprejaj arbaroj, troviĝas en la okcidento, kovrante la reston de katiavara duoninsulo kaj strion de okcidenta Raĝastano inter Aravali-Montaro kaj Tar-Dezerto. Al la nordokcidento la Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir transiras al la Supra-gang-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj. Al la sudoriento troviĝas la Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj de Vindhya-Montaro kaj la Narmado-valo. La ekoregiono ankaŭ limtuŝas la Nordokcident-ghatajn humidajn deciduajn arbarbarojn en suda Guĝarato.

La ekoregiono havas tropikan musonan klimaton, kun la plej granda parto el sia 550 ĝis 700 mm averaĝa jarpluvo dum la junio-septembra sudokcidentomusono kaj malmulto dum la ceteraj monatoj de la jaro. La temperaturoj ofte superas 40 °C. Pli altaj altecoj de Aravali-Montaro pli malvarmas, kaj la ventflankaj deklivoj ( ĝenerale sudorient-alfrontantaj ) ricevas pli da precipitaĵo. Tiu rezultas en sekan pejzaĝon kun veprejo, nudaj arboj kaj rokoj.

Flaŭro

La konsisto de la arbaroj de la ekoregiono varias kun malsekeco kaj grundoj. Pli malsekaj areoj estas dominitaj de grand-tektona ( Tectona grandis ) arbaro kun Agele marmelos, Boswellia serrata, Ougeinia oojeinensis, Diospyros spp., Bombax ceiba, Sterculia urens, Emblica officinalis, Dalbergia paniculata, kaj Terminalia elliptica. Tiuj arbaroj prezentas tri-etaĝan strukturon, kun kanopeo kiu atingas altecon de 15 ĝis 25 metroj. Anogeissus pendula, kreskante en preskaŭ unuspeciaj arbareroj akompanite de Acacia catechu estas superrega en pli sekaj areoj, precipe sur la kvarcitaj krestoj kaj gnejsaj altaĵetoj de Aravali-Montaro dum Abu-Monto estas kovrita per seka decidua arbaro kun koniferoj ĉe la plej altaj altitudoj. Veprejaj arbaroj, karakterizitaj de Euphorbia caducifolia, Maytenus emarginata, Acacia Senegal, Commiphora mukul, Wrightia tinctoria, Securinega leucopyrus, Grewia tenax, kaj Grewia villosa, troviĝas sur la rokaj aravali-montaraj flankoj kaj en degeneritaj areoj. La endemiaj specioj Dicliptera abuensis, Strobilanthes halbergii kaj Veronica anagalis vegetas en tiuj dornaj areoj. Finfine la riveroj kaj fluoj de la montetoj estas vicigitaj kun hindaj daktilujoj ( Phoenix sylvestris ) kaj fikusoj ( Ficus racemosa ).

Faŭno

Minacoj kaj konservado

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj