Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4: Linio 4:


==Flaŭro==
==Flaŭro==
La [[vegetaĵaro]] estas influita de la sudokcidenta [[musono]] kaj konsistas el humidaj, tektonportantaj arbaroj, sentektonaj humidaj miksaj deciduaj arbaroj, kaj [[Sekundara arbaro|sekundaraj]] miksaj falfoliaj arbaroj. Karakterizaj arbospecioj inkludas ''Tectona grandis'', ''Grewia tiliaefolia'', ''Lagerstroemia lanceolata'', ''Dillenia pentagyna'', ''Kydia calycina'', ''Bambusa arundinacea'', ''Dalbergia latifolia'', ''Adina cordifolia'', ''Pterocarpus marsupium'', ''Xylia xylocarpa'', ''Wrighia tinctoria'', kaj ''Schleichera oleosa''. Arbareroj de [[ĉiamverda]]j arbaroj etendas en tiuj humidaj deciduaj arbaroj, kun [[Pluvarbaro|pluvarbaraj]] specioj kiaj ''[[Cinamomo|Cinnamomum]] malabaricum'', ''[[Sizigio|Syzygium]] gardneri'', ''[[Muskato|Myristica]] dactyloides'', ''Kneema attenuata'', kaj [[Diospiro|Diospyros]] sylvatica''.
La [[vegetaĵaro]] estas influita de la sudokcidenta [[musono]] kaj konsistas el humidaj, tektonportantaj arbaroj, sentektonaj humidaj miksaj deciduaj arbaroj, kaj [[Sekundara arbaro|sekundaraj]] miksaj falfoliaj arbaroj. Karakterizaj arbospecioj inkludas ''Tectona grandis'', ''Grewia tiliaefolia'', ''Lagerstroemia lanceolata'', ''Dillenia pentagyna'', ''Kydia calycina'', ''Bambusa arundinacea'', ''Dalbergia latifolia'', ''Adina cordifolia'', ''Pterocarpus marsupium'', ''Xylia xylocarpa'', ''Wrighia tinctoria'', kaj ''Schleichera oleosa''. Arbareroj de [[ĉiamverda]]j arbaroj etendas en tiuj humidaj deciduaj arbaroj, kun [[Pluvarbaro|pluvarbaraj]] specioj kiaj ''[[Cinamomo|Cinnamomum]] malabaricum'', ''[[Sizigio|Syzygium]] gardneri'', ''[[Muskato|Myristica]] dactyloides'', ''Kneema attenuata'', kaj ''[[Diospiro|Diospyros]] sylvatica''.


==Vidu ankaŭ==
==Vidu ankaŭ==

Kiel registrite je 10:08, 15 apr. 2012

La Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Hinda ekoprovinco de la Hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de sudokcidenta Barato.

Priskribo

La ekoregiono troviĝas inter altitudoj de 250 kaj 1 000 metroj en la norda parto de Okcidentaj Ghatoj, ekde ilia norda ekstremo en la subŝtato Maharaŝtro, tra Karnatako ĝis la transiraj arbaroj de Vajanad-Distrikto en Keralao. Ĝi ĉirkaŭas la ekoregionon Nordokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj, kiu situas super altitudo de 1 000 metroj. La ekoregiono okupas areon de 48 200 kvadrataj kilometroj. Ĝi okcidente estas limigita per la Malabar-marbordaj humidaj arbaroj, kiuj troviĝas inter altitudo de 250 metroj kaj Malabara Marbordo. Je la norda ekstremo de Okcidentaj Ghatoj en sudorienta Guĝarato, la ekoregiono okcidente limtuŝas la Sekajn deciduajn arbarojn de Katiarbar-Gir kaj nordoriente la Narmad-valajn sekajn deciduajn arbarojn. La Vajanad-arbaroj je la suda ekstremo de la ekoregiono markas la transiron al la Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj en la sudo. Oriente, en la pluvombro de Ghatoj, troviĝas la ekoregiono de la Sud-dekkan-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj, kies tropikaj sekaj arbaroj kovras la orientajn piedmontetojn de Ghatoj.

Flaŭro

La vegetaĵaro estas influita de la sudokcidenta musono kaj konsistas el humidaj, tektonportantaj arbaroj, sentektonaj humidaj miksaj deciduaj arbaroj, kaj sekundaraj miksaj falfoliaj arbaroj. Karakterizaj arbospecioj inkludas Tectona grandis, Grewia tiliaefolia, Lagerstroemia lanceolata, Dillenia pentagyna, Kydia calycina, Bambusa arundinacea, Dalbergia latifolia, Adina cordifolia, Pterocarpus marsupium, Xylia xylocarpa, Wrighia tinctoria, kaj Schleichera oleosa. Arbareroj de ĉiamverdaj arbaroj etendas en tiuj humidaj deciduaj arbaroj, kun pluvarbaraj specioj kiaj Cinnamomum malabaricum, Syzygium gardneri, Myristica dactyloides, Kneema attenuata, kaj Diospyros sylvatica.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj