Heimberg BE: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 46: Linio 46:
==Eksteraj Ligiloj==
==Eksteraj Ligiloj==
*[http://www.heimberg.ch Oficiala retejo de la komunumo Heimberg]
*[http://www.heimberg.ch Oficiala retejo de la komunumo Heimberg]
{{komunejokat}}
{{komunejokat|Heimberg}}


<!---
<!---

Kiel registrite je 19:05, 15 apr. 2012

Heimberg
Blazono de Heimberg
Blazono de Heimberg
Blazono de Heimberg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 47′ 24″ N 7° 36′ 7″ O / 46.79000 °N, 7.60194 °O / 46.79000; 7.60194 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 24″ N 7° 36′ 7″ O / 46.79000 °N, 7.60194 °O / 46.79000; 7.60194 (mapo)
Areo 5,41 km²
Alteco 551 m super marnivelo
Poŝtkodo 3627
Komunumkodo 0928
Mapo de Heimberg
Mapo de Heimberg
Mapo de Heimberg
vdr


Heimberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 6297 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Heimberg situas ĉe la orienta bordo de la rivero Aro norde de la urbo Thun ĉe la transiro de la Svisa Mezlando al la Svisaj Antaŭalpoj. Heimberg estas kvazaŭ la enirejo al la Berna Oberlando. En sudo de la komunumo la rivero Zulg alfluas al Aro. La komunumo Heimberg konsistas el la vilaĝo Heimberg kaj la vilaĝetoj Bümberg (sur alteco de 600 m s.m. norde de Heimberg) kaj Thungschneit (sur alteco de 596 m s.m. nordokcidente de Bümberg), kaj la setlejo Im Kaliforni (en la triangulo sude de Zulg, oriente de Aro kaj norde de la kvartalo Glättimüli de la komunumo Steffisburg). [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,41 km², de kiuj 34,2% estas kovritaj de arbaro, 29,6% servas por agrikulturo kaj 33,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Heimberg limas en nordo al Oppligen, en nordnordoriento al Brenzikofen, en nordoriento al Fahrni, en oriento al Steffisburg, en sudo al Thun, en sudoriento al Uetendorf, en okcidento al Uttigen, kaj en nordnordokcidento al Kiesen.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Berno al Thun kaj la svisa aŭtovojo A6, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Krome la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Belp al Thun en Heimberg kuniĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 6. La trajnlinio de Burgdorf al Thun disponas pri du stacidomoj sur al komunuma teritorio (Heimberg kaj Heimberg-Garage).

Historio

La unua dokumentita mencio de Heimberg datiĝas el la jaro 1146 kiel Heimberc. en la loko Bühlacker estis malkovritaj restaĵoj de romia setlejo. Inter 1146 kaj 1175 estis menciitaj la Baronoj de Heimberg. Ilia havaĵo estis heredita en la 13-a jarcento parte de la Grafoj de Kiburgo parte de la Grafoj de Buchegg. en 1384 la kiburga havaĵo en Berna Oberlando estis akirita de la urbo Berno. La Senjorujo Heimberg fariĝis parto de la libera tribunalo de Steffisburg en la Voktejo Thun. Post la fino de la Helveta Revolucio en ĝi estis atribuita al la distrikto Thun, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la samnoma administra distrikto. En 1869 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Thungschneit estis integrita al Heimberg. En la 2-a duono de la 20-a jarcento en Heimberg komenciĝis pro la allogo de la aglomeraĵo de Thun kaj Steffisburg rapida evoluo kun granda kresko de la loĝantaro. [3]

Partnerkomunumo

Heimberg ek de 1992 havas komunuman partnerecon kun la urbo Horažďovice en Ĉeĥio.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Anne-Marie Dubler: Heimberg en Historia Leksikono de Svislando (2007-12-05)

Eksteraj Ligiloj