Patriarko Tiĥon: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: zh:吉洪 (莫斯科牧首)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: pl:Tichon (patriarcha Moskwy) estas artikolo elstara; cosmetic changes
Linio 14: Linio 14:
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1865|Tiĥon]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1865|Tiĥon]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1925|Tiĥon]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1925|Tiĥon]]

{{LigoElstara|pl}}


[[af:Patriarg Tichon van Moskou]]
[[af:Patriarg Tichon van Moskou]]

Kiel registrite je 17:32, 21 apr. 2012

Sankta Tiĥon de Moskvo (n. 19-an de januaro, 1865 Toropec, Rusio - 7-an de aprilo, 1925 Moskvo, Sovetunio), naskiĝis kiel Vasilij Ivanoviĉ Belavin (Василий Иванович Белавин en la rusa lingvo), estis patriarko de Moskvo kaj ĉiuj rusoj de la rusa ortodoksa eklezio dum la fruaj jaroj de la Sovetunio, inter 1917 kaj 1925. Komence li akre kontraŭis la kontraŭeklezian agadon de la soveta ŝtato kaj rifuzis kunlaboron kun la ŝtate apogita, politikumema eklezia branĉo, la t.n. Viva Eklezio. Pli poste li aplikis pli elastan vidpunkton por mildigi la ŝtatan premon.

Li naskiĝis en rusa ortodoksa pastra familio kaj lernis en la Sankt-peterburga teologia akademio. Li jurpromesis en 1891 por iĝi monaĥo kaj tiam ricevis li la nomon TiĥonTjiĥon, kutima en la ortodoksa eklezio. Li rapide altiĝis en la eklezia rangŝtuparo: li estis episkopo de Lublin ekde 1897, oni sendis lin en 1898 al Alasko. Li vivis en Novjorko inter 1905 kaj 1907 kiel episkopo de la nord-amerika rusa ortodoksa eklezio. Li provis proksimigi la rusan eklezian organizon kaj la diservojn al la lokaj kulturaj kutimoj, malcentrigis la episkopan kontrolon, fondis rusan ortodoksan teologian lernejon kaj aperigis anglalingvan tekston de la rusa ortodoksa liturgio.

Li hejmenvenis en 1907 al Rusio, kie oni nomumis lin episkopo de Jaroslavl. En aŭgusto de 1917, la tutrusa koncilio elektis lin metropoliteno de Moskvo kaj patriarko de la rusa eklezio. Lia tasko estis la reorganizado de la rusa eklezio, reestablo de la patriarkeco – abolita de Petro la Granda en 1721. Post enpotenciĝo de la bolŝevikoj, li kondamnis la agadon de la soveta registaro, sed li ne esprimis vidpunkton en la interna milito (1918-22).

Li tute kontraŭis la konfiskon de la ekleziaj valoraĵojn dum la malsatego de 1921-22. Tial kaj pro akuzo pri konspiro kun eksterlandaj pastroj, oni internigis lin en klostro, sed oni ne kondamnis lin.

Ĉar la bolŝevik-fidela Viva Eklezio ne sukcesis akiri amasapogon, Tiĥon graviĝis por la ŝtato kaj li estis liberigita en junio de 1923, sed oni limigis lian agadterenon. En siaj lastaj jaroj li provis fortigi sian pozicion en la eklezio kaj refortigi ĝin.

Li estis kanonizita de la Ortodoksa Eklezio la 9-an de oktobro 1989.

Ŝablono:LigoElstara