Mariano Rajoy: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ro:Mariano Rajoy
eNeniu resumo de redakto
Linio 52: Linio 52:
{{el}} http://www.rajoy.es Retejo pri Mariano Rajoy
{{el}} http://www.rajoy.es Retejo pri Mariano Rajoy
{{Naciaj ĉefministroj en la Eŭropa Unio}}
{{Naciaj ĉefministroj en la Eŭropa Unio}}
[[Kategorio:Hispanaj politikistoj|Rajoy, Mariano]]
{{vivtempo|1955||Rajoy, Mariano}}
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1955|Rajoy, Mariano]]
[[Kategorio:Hispanaj politikistoj]]
[[Kategorio:Ĉefministroj de Hispanio|Rajoy, Mariano]]
[[Kategorio:Ĉefministroj de Hispanio]]
[[Kategorio:Nuntempaj naciaj ĉefministroj|Rajoy, Mariano]]
[[Kategorio:Nuntempaj naciaj ĉefministroj]]


[[an:Mariano Rajoy]]
[[an:Mariano Rajoy]]

Kiel registrite je 18:17, 22 apr. 2012

Mariano Rajoy Brey
Persona informo
Mariano Rajoy
Naskonomo Mariano Rajoy Brey
Naskiĝo 27-an de marto 1955
en Santiago de Compostela
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Santiago de Compostela vd
Partio PP
Subskribo Mariano Rajoy
Familio
Patro Mariano Rajoy Sobredo vd
Patrino Olga Brey López vd
Edz(in)o Elvira Fernández vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto
Aktiva en Madrido vd
Aktiva dum 1981–majo 2018 vd
En TTT [1]

78a Prezidanto de la Registaro de Hispanio
6a post Konstitucio de 1978
Dum 21-a de decembro 2011
Antaŭulo José Luis Rodríguez Zapatero
Prezidanto de PP
Dum oktobro 2004
Antaŭulo José María Aznar
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mariano RAJOY BREY (naskita la 27-an de marto de 1955 en Santiago de Compostela) estas hispana politikisto, nuna prezidanto de la hispana registaro kaj estro de la ĉefa partio de la lando, la konservativa Popola Partio (PP).

Rajoy naskiĝis en Santiago de Compostela, ĉefurbo de Galegio, nordokcidenta regiono de Hispanio. Li studis juron en la Universitato de Santiago de Compostela kaj poste laboris kiel registristo de terposedaĵoj. Lia politika kariero komenciĝis en 1981, kiam li membriĝis en la Popola Partio (tiam nomata Alianza Popular) kaj iĝis deputito de la Galegia Parlamento. En 1989 li estis elektita deputito por la provinco Pontevedro en la hispana nacia parlamento.

Delonga kunlaboranto de José María Aznar, Rajoy pasis al la nacia politiko kiam Aznar iĝis ĉefministro en 1996 kaj nomumis lin ministro pri edukado. La postenon de ministro pri internaj aferoj (sekureco) li okupis en 2001.

La 30-an aŭgusto de 2003 oni anoncis la elekton de Rajoy kiel kandidaton de la Popola Partio por la nacia balotado de marto de 2004, post la decido de Aznar ne rekandidatiĝi.

Rajoy klopodis prezenti sin kiel la kandidato, kiu pli bone estis povonta garantii la lukton kontraŭ la terorismo de ETA kaj la unuecon de Hispanio. La atenco de Al-Kaida en Madrido okazinta la 11-as de marto, nur tri tagojn antaŭ la balotado, plifortigis la kritikojn kontraŭ la konservativa registaro por la implikiĝo de Hispanio en la invado de Irako. Tamen, la Popola Partio unue neis la aŭtorecon de Al-Kaida kaj kulpigis la eŭskan terorisman grupon ETA pri la atenco. Tiu sinteno de la PP motivis akuzojn pri mensogemo kaj manipulo por eviti malvenki je la balotado. Rajoy malvenkis kontraŭ la socialisma kandidato, José Luis Rodríguez Zapatero.

Konfirmita kiel ĉefgvidanto de sia partio, li denove kandidatis kaj malvenkis en la postaj parlamentaj balotoj en 2008, denove kontraŭ Rodríguez Zapatero.

Fine, en la elektoj de la 20-a de novembro 2011, li venkis kontraŭ la socialista kandidato Alfredo Pérez Rubalcaba, kun absoluta plimulto. Li estis elektita prezidanto de la registaro (ĉefministro) la 19-an de decembro, kaj ĵuris sian postenon la 20-an de decembro.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.rajoy.es Retejo pri Mariano Rajoy