Goodluck Jonathan: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: eu:Goodluck Jonathan
Linio 28: Linio 28:
[[es:Goodluck Jonathan]]
[[es:Goodluck Jonathan]]
[[et:Goodluck Jonathan]]
[[et:Goodluck Jonathan]]
[[eu:Goodluck Jonathan]]
[[fi:Goodluck Jonathan]]
[[fi:Goodluck Jonathan]]
[[fr:Goodluck Jonathan]]
[[fr:Goodluck Jonathan]]

Kiel registrite je 22:56, 27 apr. 2012

Sigelo de la Prezidento de Niĝerio

Goodluck Ebele JONATHAN (naskiĝis la 20-an de novembro 1957)[1] estas niĝeria politikisto kaj nuna Prezidento de Niĝerio. La antaŭnomo Goodluck signifas, en la angla lingvo, "Bona sorto".

Li estis Guberniestro de la Ŝtato Bajelso ekde la 9-a de decembro 2005 ĝis la 28-a de majo 2007, kaj enposteniĝis kiel Vicprezidento de Niĝerio la 29-an de majo 2007. Jonathan estas membro de la reganta partio, la Popola Demokratia Partio (People's Democratic Party, PDP). La 13-an de januaro 2010, federa tribunalo transdonis al li la povon dum la Prezidento Umaru Yar'Adua ricevis kuracan traktadon en saŭdarabia hospitalo. Decido de la Niĝeria Senato de la 9-a de februaro 2010 konfirmis tiujn povojn por agadi kiel Prezidento. La 24-an de februaro 2010 Jar'Adua revenis en Niĝerion, sed Jonathan pluagis kiel prezidento.[2] Post la morto de Jar'Adua's la 5-an de majo 2010, Jonathan oficiale transprenis la prezidentecon, kaj enposteniĝis la 6-an de majo 2010.

Kurioze Umaru Jar'Adua estis nordniĝeria islamano kaj elektis sudan kristanon Goodluck Jonathan kial sukcedonto precize post gravaj konfliktoj inter ambaŭ enlandaj komunumoj kiuj kaŭzis centojn da mortintoj dum la jaro 2010.

Notoj

  1. Lawson Heyford, "Jonathan: A Colossus at 49", The Source (Lagos), 11-a de decembro 2006
  2. "Nigeria's Goodluck Jonathan 'is acting president'", BBC, 25an de februaro, 2010. Kontrolita 25an de februaro, 2010.