Aerosonilo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: als:Aerophon
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota modifo de: ru:Аэрофоны
Linio 59: Linio 59:
[[pl:Aerofony]]
[[pl:Aerofony]]
[[pt:Aerofone]]
[[pt:Aerofone]]
[[ru:Аэрофон]]
[[ru:Аэрофоны]]
[[sl:Aerofoni]]
[[sl:Aerofoni]]
[[vls:Outbloazers]]
[[vls:Outbloazers]]

Kiel registrite je 17:23, 2 maj. 2012

Aerosonilo estas ĉiu muzikilo en kiu rekta vibrostimulado produktas la sonon. Ĝi estas kategorio en la Hornbostel-Sachs-sistematiko (tie sub la grek-devena nomo Aerophon [aerofon] de ἀήρ „aero“ kaj φωνή „sono“). Aerosoniloj estas plue subdividitaj je

  • liberaj aerosoniloj, en kiuj la vibranta aero ne estas limigata per la instrumento, kaj
  • (veraj) blovinstrumentoj, en kiuj la vibranta aero estas limigata per la instrumento.

Por la praktika uzo la diferencado laŭ la tonproduktado estas plejofte pli senchava, dum tiu en la skemo de Hornbostel kaj Sachs sekvas nur sur la dua nivelo.

Subkategorioj

Deflankigo-Aerosoniloj

Ĉe ili la preterfluanta aero estas dividata kaj tiel modifita, ke ekestas sono.

  • Flutoj (aerfoliaj instrumentoj) - Ĉe transversa fluto aerfluo estas kondukata trans akraĵo, kiu dividas la aerfluon modifante ĝin tiel, ke ekestas songenerado.
  • Liberaj deflankigo-aerosoniloj – La svingiĝo de la aero kaŭzita de la refrakto de la aero ne estas limigita per instrumentokorpo, k.e. vipo.

Interromp-aerosoniloj

Je tio la preterfluanta aero estas periode interrompata, kio generas sonon.

Memsonaj interromp-aerosoniloj
La la preterfluanta aero estas periode interrompata per elemento movita per la aerfluo, kio generas sonon. Oni diferencas:
  • Anĉo-aerosoniloj - Ĉe instrumentoj kun anĉo , ankaŭ nomita lameno, la preterfluanta aero estas periode interrompata per osciladoj de tiuj ĉi anĉoj, kio generas sonon. Tiu ĉi grupo inkluzivas aerosonilojn kun
  • lipton- aerosoniloj (trumpetecaj instrumentoj) – La kutima, kvankam parte trompa nomo por ĉi tiu grupo de aerosoniloj estas latunaj blovinstrumentoj . Ĉe ili homaj lipoj eksvingas aerkolonon, kio generas sonon ĉe la fino de la ambaŭflanke malferma tubo, k.e. ĉe trumpeto, klariono kaj alpokorno.
Nememsonaj interromp-aerosoniloj
La preterfluanta aero estas regule interrompata perelemento ne movigata per la aerfluo, je kio ekestas sonproduktado, kiel ekz. ĉe la siblilo kaj la sireno.

Eksplodem-aerosoniloj

La aero je tiu estas unufoje plidensigita. Ekzemploj: Udu kaj Ghatam.

Fonto

Germanlingva vikipedio

Ligoj eksteren