Lütschental: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 23: Linio 23:
La komunumo Lütschental situas en [[Berna Oberlando]] en la [[Alpoj|alpa]] valo de la rivero [[Nigra Lütschine]], kiu trafluas la komunumon de oriento al okcidento.
La komunumo Lütschental situas en [[Berna Oberlando]] en la [[Alpoj|alpa]] valo de la rivero [[Nigra Lütschine]], kiu trafluas la komunumon de oriento al okcidento.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,35 km², de kiuj 47,5% estas kovritaj de [[arbaro]], XX % servas por [[agrikulturo]] kaj XX % por [[setlado]].
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,35 km², de kiuj 47,5% estas kovritaj de [[arbaro]], 22,5% servas por [[agrikulturo]] kaj XX % por [[setlado]].
<ref>Fonto: [http://www.bfs.admin.ch/bfs/portal/de/index/themen/02/03/blank/data/gemeindedaten.html Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011]</ref>
<ref>Fonto: [http://www.bfs.admin.ch/bfs/portal/de/index/themen/02/03/blank/data/gemeindedaten.html Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011]</ref>



Kiel registrite je 20:02, 4 maj. 2012

Lütschental
Blazono de Lütschental
Blazono de Lütschental
Blazono de Lütschental
Lütschental
Lütschental
--
Nigra Lütschine en Lütschental
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 38′ 20″ N 7° 57′ 0″ O / 46.63889 °N, 7.95000 °O / 46.63889; 7.95000 (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 20″ N 7° 57′ 0″ O / 46.63889 °N, 7.95000 °O / 46.63889; 7.95000 (mapo)
Areo 12,35 km²
Alteco 714 m super marnivelo
Poŝtkodo 3816
Komunumkodo 0586
Mapo de Lütschental
Mapo de Lütschental
Mapo de Lütschental
vdr


Lütschental estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 236 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

La komunumo Lütschental situas en Berna Oberlando en la alpa valo de la rivero Nigra Lütschine, kiu trafluas la komunumon de oriento al okcidento.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,35 km², de kiuj 47,5% estas kovritaj de arbaro, 22,5% servas por agrikulturo kaj XX % por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Lütschental limas en okcidento kaj nordo al Gündlischwand, en nordnordoriento al Iseltwald, en oriento al Grindelwald, kaj en sudo al Lauterbrunnen.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 222 de Gündlischwand al Grindelwald. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per stacidomo ĉe la etspura montara trajnlinio de la Bernaj Oberlandaj Fervojoj de Interlaken al Grindelwald.

Loĝantaro

En la 18-a jarcento vivis iomete malpli ol 200 homoj en Lütschental. Tiam la loĝantaro forte kreskis ĝis 1850, kiam vivis 455 personoj en la komunumo. Sekvis elmigra ondo finde de la 19-a jarcento. Ek de la 1980-aj jaro la nombro da loĝantoj plimalpli stagnis sur la aktuala nivelo.

Disvolviĝo de la loĝantaro
Jaro 1764 1850 1880 1900 1930 1950 1980 1990 2000
Loĝantoj 198 370 455 428 318 267 211 238 253

Historio

La unua dokumenta mencio de Lütschental datiĝas el la jaro 1238 kiel Liscinthal. Dum mezepoko Lütschental apartenis al la Senjorujo Unspunnen kaj estis en la 13-a kaj 14-a jarcento akirita de la Monaĥejo Interlaken. En la jaro 1349 la vilaĝanoj de Lütschental partoprenis la ribelado kontraŭ la monaĥejo. Post la reformacio en la jaro 1528 la komunumo de Berno, kiu al si havigis la posedaĵojn de la iama monaĥejo, estis atribuita al la Voktejo Interlaken. La voktejo post la fino de la Helveta Revolucio post kvinjara aparteno al la tiama Kantono Oberlando estis transformita al la distrikto Interlaken, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.[2]

Patronaj komunumoj

En la kadrdo de la patroneco por montaraj komunumoj, la komunumoj Gelterkinden en Kantono Bazelo Kampara kaj Bettlach en Kantono Soloturno transprenis patronecon de Lütschental, kunlaborante kaj donante financan subtanon pro infrastrukturaj projektoj. [3]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Anne-Marie Dubler: Lütschental en Historia Leksikono de Svislando (2008-07-03)
  3. Fonto: Informoj pri la patronaj komunumoj Gelterkinden kaj Bettalch en la oficiala retejo de la komunumo Lütschental

Eksteraj Ligiloj