Pierre de Coubertin: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: kk:Пьер де Кубертен
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: fa:پییر د کوبرتن
Linio 47: Linio 47:
[[et:Pierre de Coubertin]]
[[et:Pierre de Coubertin]]
[[eu:Pierre de Coubertin]]
[[eu:Pierre de Coubertin]]
[[fa:پییر د کوبرتن]]
[[fi:Pierre de Coubertin]]
[[fi:Pierre de Coubertin]]
[[fr:Pierre de Coubertin]]
[[fr:Pierre de Coubertin]]

Kiel registrite je 10:40, 8 maj. 2012

Dosiero:Centennial Olympic Park statue.jpg

La barono Pierre DE COUBERTIN [pjer dö kuberten], (Parizo, 1-a de januaro 1863 - Ĝenevo, 2-a de septembro 1937) estis franca pedagogo, kiu opiniis, ke sporto kaj fizika aktiveco devas esti gravaj partoj de la edukado de ĉiuj junuloj.

Aristokrata familio naskis lin barono. Lian infanaĝon li travivis en la normanda kastelo de Mirville. Li forlasis la militan kaj politikan karieron, kiu kutimis en sia medio. Ne sukcesante digesti la malvenkon de 1870, li sin devontigis al renaskiĝo de la Franca Nacio.

Pro sia propra eduksistemo, kaj pro siaj vizitoj ĉe la anglaj kaj la usonaj universitatoj, li decidis plibonigi edukadon, kiun li taksas eksmoda kaj rutineca. Laŭ li, sporto ĉefas por la individu-formado : li strebis al la pligrandigo de ĝia graveco interne de la edukad-programo de la junuloj. Li reklamis la sporton kiel ilon de la spirita plibonigo.

Por stimuli atletismo-praktikadon, li revis krei vastan internacian konkurson, en kiu renkontiĝus la plej bonaj atletoj el la civilizita mondo. Pro la ĵusa malkovro de la antikvaj olimpiaj ludoj, li decidis renaski ilin. Li rivelis sian projekton en 1892, kaj kreis la unuan Internacian Olimpian Komitaton en 1894.. En 1896, la unuaj olimpiaj ludoj okazis en Ateno - ja deviga simbolo - kaj oni decidis frekvencon de kvar jaroj.

Li partoprenis en diversaj asocioj kiuj celas stimuladon de sportopraktikado kaj verkis plurajn pedagogiajn librojn. Spite la kreskantan sukceson de la modernaj olimpiaj ludoj, li konstante grumblis pri la tro facila eniro de ajnaj etnoj, kaj ĉefe pri la eventuala partopreno de virinoj en la Ludoj.

Tamen, la premo de la feministoj ekde 1920 faligis la kontraŭvirinan regularon, kaj en 1928, 290 virinoj triumfe eniris la arenon. Naŭzigita, Coubertin forlasis la komitaton (demisiis en 1925) kaj falis sub la influon de Hitler, helpante lin en la organizo de la Ludoj de 1936. Li mortis la sekvantan jaron, veante la politikan uzon de la Ludoj.

Kelkaj emas memori pri li, nur la faman moton “ plej grave ne estas gajni, sed partopreni”. (kiun cetere oni povas kompreni kiel instigo al partoprenado, tiel ke la konkursoj ne okazu kun nur du aŭ tri kandidatoj...)

Tamen lia ideologio pli ofte vidiĝas sub ne tre favora vizaĝo:

« ekzistas du rasoj diferencaj: tiu kun lojala rigardo, kun fortaj muskoloj, kun memfida paŝado, kaj tiu de la malsanemuloj, kun rezignaciinta mieno kaj kun aspekto de venkito. Nu, samas en la lernejoj kiel en la mondo : la malfortaj estas flankenlasitaj, la bonaĵoj de tiu edukado valoras nur por la fortaj. » (en « angla edukado »)

Li sin mem taksis «fervora koloniisto»: « La teorio de egaleco por ĉiuj homaj rasoj kondukas al politiko malfavora al ĉiu kolonia progreso».

« Al la blanka raso, ece supera, ĉiuj aliaj submetiĝu. » (citita de Boulogne en « la vie et l’oeuvre de P de Coubertin »)

« Olimpiismo antikva, samgrade kiel la moderna, ece ĉefas en tio, ke ĝi estas religio. Ĉizelante sian korpon per ekzercado, la antikva atleto honoris siajn diojn. Same aganta, la moderna atleto ekzaltas sian patrion, sian rason, sian flagon. » (« Les assises philosophiques de l’Olympisme moderne »)

Pro la franca deveno de la barono, la oficiala lingvo de la ludoj estas la franca lingvo.