Fiziokratio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: lt:Fiziokratizmas
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: gl:Fisiocracia
Linio 25: Linio 25:
[[fi:Fysiokratismi]]
[[fi:Fysiokratismi]]
[[fr:Physiocratie]]
[[fr:Physiocratie]]
[[gl:Fisiocracia]]
[[he:האסכולה הפיסיוקרטית]]
[[he:האסכולה הפיסיוקרטית]]
[[hr:Fiziokratizam]]
[[hr:Fiziokratizam]]

Kiel registrite je 19:53, 8 maj. 2012

Fiziokratia skolo aperis en la 18-a jarcento kaj estas rigardata kiel la unua scienca ekonomia skolo. Fiziokratio aperis kiel klerisma reago al merkantilismo, ligata al absolutismo, kiu enfazis la eksportadon. Male, la fiziokratiaj ekonomistoj, rigardis al agrikulturo kiel origina fonto de ĉia riĉeco, ĉar nur ĝi permesus grandan gajno je malgranda investado. La tero estus la nura vera riĉeco, aliaj ekonomiaj sektoroj nur transformis la produktojn de la tero. La terposedantoj estu rigardataj kiel la veraj agantoj de la riĉeco de la lando.

La vorto "fiziokratio" indikis la ideon fundamenta de estreco de naturo (el la greka phýsis, naturo, kratein, estri) kaj libero de agado (el kiu la fama moto laissez faire, laissez passer, lasu fari, lasu agi) male al tre malsimplaj registraraj reguloj de merkantilismo.

La ĉefa pensisto de tiu revolucio kontraŭ merkantilismo estis François Quesnay, kortega kuracisto de Ludoviko la 15-a (Francio). Lia teorio aperis en verko "Tableau Economique" ("Ekonomia bildo"), de 1758, kiu montris la rilatojn inter la ekonomiaj klasoj kaj eroj de socio kaj la "Pagadan flukson". Per la "Tableau", Quesnay kreis la ideon pri ekvilibrio ekonomia, koncepto komenca en la ekonomiaj analizoj ekde tiam. Ŝparo estus malutila, ĉar povus perturbi la ekonomian ekvilibrion kaj la pagadan flukson.

Laŭ Quesnay, estas natura ordo esenca al homaj socioj, al kiu estas senutila perturbi per leĝoj kaj reguloj. Lia unua grava disciplo estis Victor Riqueti, Markizo de Mirabeau, kiu verkis "Explication du Tableau économique" ("Klarigo pri la Ekonomia Bildo") 1759, "Théorie de l'impôt" ("Teorio pri la Imposto"), 1760; kaj "Philosophie rurale" ("Biena Filozofio"), 1763. En 1763 alia juna disciplo unuiĝis al skolo, Pierre Samuel du Pont de Nemours, kiu en 1767 publikigis la verkaron de Quesnay je la titolo "La Physiocratie; ou, constitution naturelle du gouvernement le plus avantageŭ au genre humain" ("La Fiziokratio aŭ, la natura konstituo al registraro la plej avantaĝa al homaro") de kiu la skolo prenis sian nomon.

Por turnigi la ekonomion je agrikulturo, estu nur unu imposto pagata de terposedantoj, kiu liberigis la popolon de la granda kvanto da impostoj. Sed pruvo konduki la ekonomion laŭ la fiziokratia doktrino farita de Anne-Robert-Jacques Turgot, ministro de financoj en 1774, fiaskiĝis pro la protestoj de terposedantoj. Kun la eksigo de ministro, malaperis la influo de fiziokratiistoj.