Ni Estas Niaj Montaroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
HRoestBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota modifo de: az:Biz və bizim dağlar
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: be:Мы-нашы горы
Linio 20: Linio 20:


[[az:Biz və bizim dağlar]]
[[az:Biz və bizim dağlar]]
[[be:Мы-нашы горы]]
[[de:Tatik Papik]]
[[de:Tatik Papik]]
[[en:We Are Our Mountains]]
[[en:We Are Our Mountains]]

Kiel registrite je 05:28, 10 maj. 2012

Dosiero:We Are Our Mountains.jpg
Ni Estas Niaj Montaroj, agnoskata simbolo de Montara Karabaĥo

"Ni Estas Niaj Montaroj" (armene Մենք ենք մեր սարերը - Menq enq mer sarerè) estas armena monumento troviĝanta en Stepanakerto,[1] ĉefurbo de la memproklamita Respubliko Montara Karabaĥo.

La skulptaĵo, finita en 1967 de Sargis Baghdasarjan, estis adoptata kaj agnoskata kiel la simbolo de Montara Karabaĥo. Ĝi estis farita el tofo, kaj desegnas vizaĝojn de viro kaj ino el fruaj epokoj, reprezentante la montaran popolon de tiu ĉi antikva regiono.

Ĝi ankaŭ estas konata kiel "Tatik yev Papik" (Տատիկ և Պապիկ) en la orient-armena kaj "Mamig yev Babig" (Մամիկ եւ Պապիկ) en la okcident-armena , kaj tradukata kiel "Avĉjo kaj Avnjo". La skulptaĵo ankaŭ aperas en la militŝildo de Montara Karabaĥo.

La bildo de Ni Estas Niaj Montaroj okazigis polemikaĵojn en Eŭrovido 2009: unue ĝi aperis en la antaŭfino en etfilma enkondukaĵo de Armenio kune al aliaj simboloj (Patrino Armenio, Placo de la Respubliko, Garni, Opero i.a.) de la Respubliko Armenio, kaj kiam ĝi estis forviŝita pro azeraj protestoj, Armenio reaperigis ĝin ĉi-foje en bildo malantaŭ Siruŝo dum la balotado-sesio.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Artsakh: A Photographic Journey by Hrair Khatcherian, p.49. ISBN 0-9697620-0-7