Artemiso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: id:Artemis estas artikolo leginda; cosmetic changes
AvocatoBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: bar:Artemis
Linio 27: Linio 27:
[[ast:Artemisa]]
[[ast:Artemisa]]
[[az:Artemida]]
[[az:Artemida]]
[[bar:Artemis]]
[[be:Артэміда]]
[[be:Артэміда]]
[[be-x-old:Артэміда]]
[[be-x-old:Артэміда]]

Kiel registrite je 05:52, 13 maj. 2012

Bildo de Artemiso (dekstre) kaj Apolono (maldekstre) de 5-a jarcento a.K.

Artemiso (helene Ἀρτεμίς) estas en la helena mitologio la virga diino de la ĉaso kaj unu el la 12 ĉefaj grekaj dioj, unu el la plej populara inter la grekoj. Oni komune bildigis ŝin kiel juna virino en cervledaj vestoj, kaj kun arko kaj arĝentaj sagoj en la manoj. Ŝia arbo estas la cipreso. Ŝia astro estas la luno. Ŝi helpas la virinojn en la akuŝo. Ŝi gardis sian virgecon tre ĵaluze (unufoje transforminte viron, kiu vidis ŝin sen vesto, en cervon)

Artemiso kaj Apolono estas ĝemelaj gefiloj de Zeŭso kaj Letoa. Kiel Apolono estis la dio de la suno, do Artemiso estis la diino de la luno. Ŝi komplementis Apolonon.

Artemiso kaj la giganto Oriono pasigis multan tempon kune, kaj Apolono ne ŝatis tion. Tial Apolono petis Artemison pruvi ŝian arkpafadan lertecon. Ŝi devis trafi malproksiman celon, kiu flosis en la maro. Artemiso estis bona arkisto, kaj ŝi trafis la celon. Ĝi estis la kapo de Oriono. Ŝi mortigis sian bonan ĉaskamaradon, kies konstelacio nun estas en la ĉielo.

La centro de ŝia kulto estis en Efeso, kie staris ŝia Templo, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. La Templo estis fermita en 381 de la (kristana) imperiestro. En la Biblio, la kristanoj de la 1-a jarcento rigardis ŝin kiel rivalo al sia Dio.

La romianoj nomis ŝin Diana, kies kulto kunfandis kun la greka kulto de Artemiso.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:Link FA