Betti Alver: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: be:Бэці Альвер
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: fa:بتی آلور
Linio 55: Linio 55:
[[en:Betti Alver]]
[[en:Betti Alver]]
[[et:Betti Alver]]
[[et:Betti Alver]]
[[fa:بتی آلور]]
[[fi:Betti Alver]]
[[fi:Betti Alver]]
[[hu:Betti Alver]]
[[hu:Betti Alver]]

Kiel registrite je 20:24, 14 maj. 2012

Betti ALVER (n. 23an de novembro 1906 en Jögeva, m. 19an de junio 1989 en Tartu) estis estona poetino kaj verkistino. Ŝia oficiala nomo estis Elisabet Alver, ekde 1937 Elisabet Talvik kaj ekde 1956 Elisabet Lepik.

Vivo kaj literatura evoluo

Betti ALVER de 1914 ĝis 1917 lernis en la laŭ Aleksandr Puŝkin nomigita porknabina lernejo en Tartu kaj havis en Tartu la abiturientan ekzameniĝon. De 1924 ĝis 1927 ŝi ĉe la Tartua universitato studis estonajn lingvon kaj literaturon. Post la studado ŝi ekestis aŭtorino en Tartu.

La literatura evoluo de Alver ekiĝis per la novelo »Vaene väike«. Ŝia unua romano »Tuulearmuke« (1927) gajnis baldaŭ post apero la duan premion en grava literatura konkurso. Ekde 1931 ŝi publikigis ankaŭ poemojn, per ili ŝi baldaŭ atingis grandan aprobon de la estona literatura movado.

Ekde 1934 Betti Alver estis membro en la Estona Verkistoj-asocio. Je fino de la 1930-aj jaroj ŝi grave influis la literaturistan grupon Arbujad (Schamenen), kiu sin per filozofi-etika liriko ligis al nov-klasikismo.

Ekde la dua duono de la 1940-aj kaj dum la 1950-aj jaroj ŝi tradukis literaturajn verkojn el rusa kaj germana lingvoj. La plej grava traduko estas la vers-romano »Jevgeni Onegin« de Aleksandr Puŝkin.

Betti Alver ricevis multajn priliteraturajn premiojn, inter alie 1967 kaj 1987 la laŭ Juhan Liiv nomigitan lirikpremion kaj 1977 la priliteraturan premion dediĉita laŭ Friedebert Tuglas.

Betti Alver edziniĝis dufoje, unue kun la poeto Heiti Talvik (kiu mortis 1947 en Siberio, dum soveta deportado), ekde 1956 kun Mart Lepik.

Verkoj

Poezio

  • Lugu valgest varesest (»Rakonto pri blanka korniko«), 1931
  • Tolm ja tuli (»Polvo kaj fajro«), 1936
  • Luuletused ja poeemid (»Poeziaĵoj kaj poemoj«), 1956
  • Mõrane peegel (»Breĉa spegulo«), 1962
  • Tähetund (»Astra horo«), 1966
  • Uued luuletused ja poeemid (»Novaj poeziaĵoj kaj poemoj«), 1968
  • Eluhelbed (»Viv-flokoj«), 1971
  • Tuju (»Humoro«), 1976
  • Lendav linn (»Fluganta urbo«), 1979
  • Korallid Emajões, 1986
  • Verkoj, vol. 1: Üle aegade Assamalla; Luuletusi ja poeeme 1931 – 1988, 1989
  • Ülse sõnade serva, 2004

Prozo

  • Tuulearmuke (»Amatino de vento«), 1927 (romano)
  • Invaliidid (»Invalidoj«), 1930 (romano)
  • Viletsuse komöödia (»Komedio de mizeroj«), 1935 (poemo en prozo)
  • Verkoj, vol. 2: Tuulearmuke; Invaliidid; Viletsuse komöödia; Kõmpa; Proosa 1927 – 1976, 1992

Retpaĝoj