Walter Lippmann (ĵurnalisto): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
ZéroBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.1) (robota aldono de: ro:Walter Lippmann |
RedBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.2) (robota aldono de: lt:Walter Lippmann |
||
Linio 37: | Linio 37: | ||
[[ja:ウォルター・リップマン]] |
[[ja:ウォルター・リップマン]] |
||
[[la:Gualterius Lippmann]] |
[[la:Gualterius Lippmann]] |
||
[[lt:Walter Lippmann]] |
|||
[[lv:Volters Lipmans]] |
[[lv:Volters Lipmans]] |
||
[[mk:Волтер Липман]] |
[[mk:Волтер Липман]] |
Kiel registrite je 12:20, 17 maj. 2012
Walter Lippmann | |
---|---|
Ĵurnalisto kaj verkisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-a de septembro 1889 en Novjorko, Usono |
Morto | 14-a de decembro 1974 en ĉe Novjorko, Usono |
Tombo | Atlantiko |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Harvard • Dwight School |
Familio | |
Edz(in)o | Helen Byrne Lippman • Faye Albertson |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • politikisto • politika analizisto |
Walter LIPPMANN, naskita la 23-an de septembro 1889 en Novjorko, mortinta proksime la 14-an de decembro 1974, estis usona ĵurnalisto, verkisto kaj kritikisto.
Lippmann studis kaj diplomiĝis, aĝante nur 20 jarojn, ĉe Universitato Harvard. En 1914 li, Herbert Croly kaj Walter Weyl fondis magazinon nomitan The New Republic (la nova respubliko). Dum la unua mondmilito Lippmann konsilis al la usona prezidento Woodrow Wilson, fine ĉe la ellaborado de ties 14-era programo.
Lippmann strikte malakceptis komunismon kaj fidis je la kapablo de la usona popolo demokratie fari ĝustajn decidojn. La eventoj ĉirkaŭ la dua mondmilito tamen igis lin ŝanĝi sian opinion. Fine li diris, ke en funkcianta demokratio la popolo ("la brutaro") nur elektu fakulojn kaj cetere pasigu la tempon paŝtiĝante.
Pro sia gazeta serio Today and Tomorrow (hodiaŭ kaj morgaŭ) Lippmann ricevis (en 1958 kaj 1962) la premion Pulitzer. Oni kreditigas al li la enkondukon de la esprimo malvarma milito.
Kiel junulo Lippmann gajnis oran olimpikan medalon pri lancoĵetado.