Runaj alfabetoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: oc:Alfabet runic
Linio 59: Linio 59:


=== La mezepokaj runoj ===
=== La mezepokaj runoj ===
== Kiel skribi esperanton runskribe ==
== Kiel skribi Esperanton runskribe ==
Ĉar esperanto havas plurajn sonojn nerunalfabetajn la runskribdeziranta esperantist ofte havas problemon. Ĉi tiu nur estas proponon (verkitan de [[Robin Rönnlund]]), aŭ ekzemplo, kiel skribi esperanton runmaniere.
Ĉar Esperanto havas plurajn sonojn nerunalfabetajn la runskribdeziranta esperantisto ofte havas problemon. Ĉi tiu nur estas proponon (verkita de [[Robin Rönnlund]]), aŭ ekzemplo, kiel skribi Esperanton runmaniere.


{| class="wikitable"
{| class="wikitable"
Linio 120: Linio 120:
|}
|}


La esperanta literumo similas la malnovan runskribistan – "duoblaj literoj" ne ekzistas; la malnovsveda "Gunnar" iĝas "gunar". Tial la esperantruna skribsistemo ne estus tro malfacile por komencantoj.
La esperanta literumo similas la malnovan runskribo ("duoblaj literoj" ne ekzistas; la malnovsveda "Gunnar" iĝas "gunar"). Tial la esperantruna skribsistemo ne estus tro malfacile por komencantoj.


== Vidu ankaŭ jenon ==
== Vidu ankaŭ jenon ==

Kiel registrite je 13:47, 21 maj. 2012

Runaj alfabetoj (nomataj ankaŭ futhark pro la nomoj de ties 6 unuaj literoj) estis mallatina alfabeto uzitaj inter la 3-a jarcento kaj 20-a jarcento de nordeuropaj ĝermanaj popoloj. Oni opinias, ke ili rezultas el mikso kaj influo de helenaj, latinaj, italikaj kaj "alpaj" literoj. Ili konjekteble estis elpensitaj en la du unuaj jarcentoj; la lastaj regionoj kie ili estis plu uzitaj estas Skandinavio.

Konstruado kaj tipoj

La runaj alfabetoj ekzistas en pluraj formoj; La ĝermanaj aŭ maljunaj, la anglosaksaj aŭ la frisaj, la danaj aŭ junaj, la svedaj aŭ mallongbranĉetaj kaj la Mezepokaj runoj. La diversaj tipoj ne uziĝis samtempe; sed pli bone estus rigardata kiel pluraj malsamtempaj evoluiĝaj variantoj de la sama skribsistemo. Nur estas unu ekzemplo de enskribo kiu havas plurajn diversajn malsamtempajn variantojn, La Rök-ŝtono.

Ĝermanaj runoj

La ĝermana runalfabeto en medaliono

La ĝermana runalfabeto ekuziĝis dum la 3-a jarcento en la tuta ĝermana mondo. La plej malnova surskribaĵo estas La Kylver Ŝtono en la baltmara insulo Gotlando kun la tuta alfabeto. Oni supozas ke la surskribaĵo estas de sorĉa tipo ĉar ĝi estas skribita en interna flanko en tombo, eble por malebligi la reaperon de la mortulo. Ne estas multaj surskribaĵoj kun ĝermanaj runoj, eble ĉar oni skribigis rune sur branĉetpecoj kaj ostoj kiu polviĝis en la tero. La tekstoj de tio periodo estas ekskluzive magitipaj formuloj aŭ nomoj de mortaj homoj.

La ĝermana runalfabeto ne estis deĉifrita ĝis la 19-a jarcento, tiam oni komparis La Anglosaksan Runpoemon kiu rakontis pri la nomoj de la anglosaksa runalfabeto kun la ĝermana. Ĉar tiuj alfabetoj similas, la runsciencistoj de Skandinavio finfine deĉifrigis la sonojn kaj ektradukigis la ĝis tiam maltradukitajn tekstojn.

La ĝermana runalfabeto havas dudekkvar literojn kiuj reprezentas dudekkvar sonojn kaj egale da signifoj. La signifoj eble uziiĝis por diveni, sed ĝi ne estas certe. La romana historisto Tacitus menciis en sia libro Ĝermanio ke la ĝermanaj divinistoj uzis pecoj de branĉetoj kiam ili divenis kaj eble runoj estis surskribita en tiuj. En Nova Epoko-movado, la novpaganistoj uzas novverkita sistemo per uzi la ĝermanan runalfabeton divinaĵe, tia sistemo ne estas orginala aŭ malnova – ĝi evoluigis dum la 7-a jardeko en britaj kaj usonaj neopaganistaj grupoj sed nune estas uzata tutmonde kiel aŭtentika sistemo. Legu plu ĉi-sube.

La nomoj de la ĝermanaj runoj estas:

Fehu Ūruz Þurisaz Ansuz Raidō Kaunan Gebō Wunjō Haglaz Naudiz Īsaz Jera Īhaz Perþō Algiz Sōwilō Tīwaz Berkenan Ehwaz Mannaz Laguz Iŋwaz Dagaz Ōþalan
f u th,þ a r k g w h n i j ï,ei p R s t b e m l ŋ d o
f u þ a r k g w h n i j ï p z s t b e m l ŋ d o
besto forto virego azo rajdo malsano donaco ĝojo hajlo neceso glacio jaro taksuso piro? alko suno dio betulo ĉevalo viro lago Ingvo tago posedaĵo

La Anglosaksaj runoj

La kesto de Frank

La anglosaksa runalfabeto similigas la pli malnovan ĝermanan, sed ĝi havas pli da literojn por sonoj parolitaj en la anglosaksa lingvo. Estas proksimume ducent surskriboj kun anglosaksaj runoj, ĉefe en la Britaj insuloj kaj en Frislando (la alfabeto ankaŭ nomiĝas la frisajn runojn). La anglosaksaj popoloj (kiuj en la 4-a jarcento ekmigris de Frislando, Jutlando kaj Saksio al Anglio) uzigis ĝin ekde la 4-a jarcento ĝis la fino de la 10-a jarcento, kiam la la latina skribsistemo elpremigis la runojn.

En La anglosaksa runpoemo la nomoj de ĉiu anglosaksa runo estas enskribita kun sia signifo - sed iuj de la runoj ne estas deĉifrata ĉar ni ne scikonas la signifojn de la ĝermana vorto. En la ĝermana runalfabeto ankaŭ estas runoj sen deĉifrataj signifoj, sed oni devas memori ke la ĝermana alfabeto malhavas orginalan runpoemon, kaj la signifoj kaj nomoj de la runoj estas postkonstruaĵoj - ĝi ne estus rigardata kiel absoluta vereco.

Aliaj tipoj de la anglosaksa runalfabeto ekzistis en la regionoj ĉirkaŭe Bavario, la markomanaj runoj - kiuj erare ricevis la nomon laŭ la Markomanoj, ĝermana tribo kiuj loĝis en nuntempa Bavario. Ĝi estas miksado inter ĉefe la anglosaksaj runoj kaj la ĝermanaj kaj ĝi estas preskribiĝita en 8-a jarcenta manuskripto De Inventione Litterarum.

feoh ur þorn os rad cen gyfu wynn hægl nyd is ger eoh peorð eolh sigel tir beorc eh mann lagu ing eðel dæg ac aesc yr ior ear
f u þ, ð o r k g w h n i j eo p x s t b e m l ŋ œ d a æ y ia, io ea
prospero uro dorno buŝo rajdo torĉo donaco ĝojo hajlo neceso glacio jaro taksuso piro? alko suno dio betulo ĉevalo viro lago Ingvo posedaĵo tago kverko frakseno angilo tombo

La Danaj runoj

La danaj runoj
La Rök-ŝtono en Rök, Svedio

Iutempe inter la 5-a kaj la 6-a jarcentoj ŝanĝiĝis la malnovan, ĝermanan runalfabeton al nova sistemo; la pli junaj runoj aŭ la danaj runoj. Oni ne certe scias kial tio ŝanĝo okazis, la ŝanĝoj ne aperis gradon post grado sed subite. En la 9-a jarcenta runŝtono de Rök (bildo) ambaŭ sistemoj estas uzita, fakto kiu diras al ni ke eble la nova sistemo estis verko de sola homo aŭ grupo.

La danaj runoj havas pli malmultajn da literoj, kio farigas la sistemon pli facila je skribi, sed pli malfacile leĝata. Pro tial evoluis sistemon per uzi la saman runliteron al du aŭ pli sonoj, pro diferencigi la sonojn oni metas punkton en la signo, tia runo nomiĝas pikiĝa runa.

La nomo "Danaj runoj" estas iomete misgvidanta. Nuntempe la dana lingvo estas la lingvo de Danio, sed dum la vikinga epoko, "Dana lango" estis la nomo de la tutskandinava lingvo. Pluraj sciencistoj ne uzas la terminon ĉar ĝi estas iomete tro arĥaika, la nomo pli juna runalfabeto estas opiniata ke pli korekta. Fakte, estas pli multaj de malkovritaj enskriboj danrunaj en Svedio ol en Danio.

La danaj runoj estas la runoj de la famaj runŝtonoj – ekzistas iom da ĝermanrunaj runŝtonoj kaj runenskribitaĵoj, sed ili ofte estas mallongtekstaj kaj/aŭ nedeĉifrataj. La skandinava literaturo ekis kiam la enĉizis poemojn, rakontojn kaj tombtekstojn en la skandinava granito – la plej konata, longa kaj grava teksto de pra-historia skandinavio estas la Rök-ŝtono kun la unua ekzemplo de sveda poezio, la poemo pri Teodoriko la granda (kiu fakte priskribas faman statuon de li en Ravenna, Italio, poste en Aĥeno, Germanio ĉar Karolo la granda movigis ĝin tie): Teodoriko la brava / ĉefo de la marmilitistoj, / regis ĉi tiojn marbordojn de Hreið-maro. / Nun li sidas arme / en sia gota ĉevalo, / ŝildo ŝovita en brako, / princo de la Mæringoj.

La Svedaj runoj

La mallongbranĉaj runoj

La nomo "Svedaj Runoj" estas (kiel la afero de la danaj runoj) iomete erara ĉar ili estis uzita en aliaj regionoj ol Svedio. Dum la sveda imperia periodo svedaj historiistoj provis farigi la svedan prahistorion pli grandioza por pravigi la ekspansiemajn planojn de la svedaj reĝoj. Pro tial ili nomigis varianto de la danaj runoj "La Svedajn Runojn" malgraŭ la certaĵo ke ili originas de Danio. La nuntempa scienca nomo de la alfabeto estas mallongbranĉaj runoj.

La mallongbranĉaj runoj estis la ĉefe uzita skribsistemo de la vikingoj – malmultaj neŝtonaj enskribaĵoj de la vikingoj estas konservitaj, sed kelkaj enskriboj sur porkaj ripoj estas ĉiujare trovitaj dum prifosadoj en ekz. Sigtuna kaj Lödöse. Ĉi tiuj enskribaĵoj koncernas normalajn aferojn kiel amo, festo kaj religio kaj la plejparto de la runoj estas mallongbranĉaj. La uzado de mallongbranĉaj runoj sur ŝtono estas malpli normala ol uzado de danaj runoj, sed kelkfoje la runisto miksas la leterojn; eble kaŭze de eraro sed pli probable ĉar li ne konis la diferencon.

La sentrunkaj runoj
La sentrunkaj runoj

Varianto de la mallongbranĉaj runoj estas la sentrunkaj aŭ la helsinglandaj (laŭ la provinco de Svedio kie la plejparto de la enskribaĵoj estas trovata). La mallongbranĉaj runoj ŝparas tempon kaj spacon al la skribisto kaj estas pli facile enskribitaj sur molaj materialoj kiel ligno aŭ mura strukaĵo; la sentrunkaj runoj estas unu paŝo plu – "la trunko" de la runo; la ĉefa streko en kiu la branĉoj aŭ la aldonaj streketoj estas elĉizitaj, estas forprenita kaj restas nur la branĉoj. La sistemo similas stenografia skribsistemo kaj ŝparas eĉ pli tempon kaj spacon ol la mallongbranĉaj runoj. Pro tial ĝi ankaŭ estas malfacillegebla por aliulo ol la skribisto kaj la signifo de la literoj estis mistero ekde la fino de la vikinga epoko ĝis la solvado de la fama sveda sciencisto Anders Celsius dum la 1700-oj.

La mezepokaj runoj

Kiel skribi Esperanton runskribe

Ĉar Esperanto havas plurajn sonojn nerunalfabetajn la runskribdeziranta esperantisto ofte havas problemon. Ĉi tiu nur estas proponon (verkita de Robin Rönnlund), aŭ ekzemplo, kiel skribi Esperanton runmaniere.

Eo-alfabeta litero Runo Nomo de la runo
a a ansuz
bo b berkenan
co c cen
ĉo ĉ ger
do d dagaz
e e ehwaz
fo f fehu
go g gebô
ĝo ĝ ingwaz
ho h haglaz
ĥo ĥ hægl
i i isa
jo j jera
ĵo ĵ iwaz
ko k kaunan
lo l lagu
mo m mannaz
no n naudiz
o o oþalan
po p perþo
ro r raido
so s sowilo
ŝo ŝ sigel
to t tiwaz
u u uruz
ŭo ŭ wynn
zo z algiz

La esperanta literumo similas la malnovan runskribo ("duoblaj literoj" ne ekzistas; la malnovsveda "Gunnar" iĝas "gunar"). Tial la esperantruna skribsistemo ne estus tro malfacile por komencantoj.

Vidu ankaŭ jenon

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda