Blanka cikonio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: kbd:ПсыхэуэщӀыбыпцӀэ
Gemini1980 (diskuto | kontribuoj)
+ {{Link FA|fr}}
Linio 93: Linio 93:
{{LigoElstara|bg}}
{{LigoElstara|bg}}
{{LigoElstara|en}}
{{LigoElstara|en}}
{{LigoElstara|fr}}


[[ar:لقلق أبيض]]
[[ar:لقلق أبيض]]

Kiel registrite je 23:02, 27 maj. 2012

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka cikonio
Biologia klasado
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ovo de blanka cikonio

Blanka cikonio (Ciconia ciconia) estas tre granda kaj konata birdo de Eŭropo kaj Afriko (vintre). Temas pri disvastigita sed malkreskinta specio kiu vivas en la mezvarmaj regionoj de Eŭropo kaj elmigras al Afriko vintre.

Aspekto

La blanka cikonio estas blanka kun mezo da nigro en la flugilojn. Ĝi havas ruĝan longan bekon kaj krurojn. Stare kaj ĉefe dumfluge ĝi diferenciĝas de la nigra cikonio pro tio, ke la nigra havas nigran la tuton de la flugiloj, kapon kaj longan kolon.

Aliaj karakterizaĵoj

  • Longeco: 95-115 cm (mezmezure 110 cm)
  • Enverguro: 185-215 cm
  • Pezo: 2,5-4,5 kg (mezkvante 3,3 kg)
  • Ovoj: normale 3-5 sed ankaŭ nur 2 aŭ ĝis 6 (meznombre 4)
  • Kovado: 32-34 tagoj
  • Kovadotempo: marto (en Hispanio), aprilo ĝis junio en meza Eŭropo
  • Vivlongeco: ĉ. 10-12 jaroj (rekordo 26 jaroj)

Disvastiĝo

Antaŭe blanka cikonio vivis preskaŭ en tuta Eŭropo sen Skandinavio kaj en partoj de Azio. Hodiaŭ la disvastiĝo de la blanka cikonio estas iomete pli malgranda, ekzemple en Francio ne plu estas multaj blankaj cikonioj. Estas du grandaj populacioj, la sudokcidenta: Hispanio, Portugalio, Maroko, Alĝerio ( 3498 paroj en jaro 2000), kaj la orienta (limoj ĉirkaŭ Hungario, Slovenio, Kroatio, Serbio -kie oni facile povas vidi ilin nesti sur vojrandaj elektrodratfostoj kaj sur domoj-, Germanio, Estonio, Volgo, Danubo kaj okcidenta Turkio).

Vivmaniero

La blanka cikonio estas palearkta migrobirdo, kiu vintre migras al sudo. Migraj vojoj ne estas draste fiksita, sed tradiciigitaj. Estas du migraj vojoj, unu okcidenta tra Hispanio kaj unu tra orienta Grekio kaj Egiptio (Nilvalo). Ambaŭ estas pli longaj ol 12.000 kmj.
Tiu granda birdo kiu posedas larĝajn flugilojn kapablas flugi per senmova korpo kaj flugiloj malfermitaj sur varmaj brizoj, kiuj formiĝas super varmigita tero; poste ili profitas okazon por trapasi la markolojn ĉu de Ĝibraltar ĉu Bosforo grupe po centoj kune kun rabobirdoj. Estas tradicia hispana diraĵo kiu asertas, ke cikonioj revenas ĉirkaŭ la 20an de februaro el Afriko; tamen ekde antaŭ jardekoj ili revenas ne tiam sed pli antaŭe ĉian fojon. Nuntempe kvankam ili formigras aŭguste, multaj revenas eĉ ĉirkaŭ la fino de decembro por rapide okupi neston. Aliaj vojaĝas suden je la fino de aŭgusto, sed, aŭ ne trapasas la maron aŭ revenas rapide sen vintri en Afriko kaj ĉirkaŭ oktobro aŭ novembro jam estas hejme. La kialoj estas: facileco trovi manĝon en Hispanio (rubejoj kaj akvuma terkulturado), ebla klimata ŝanĝo kaj neagrabla ricevo ĉe afrikaj medioj.

La nesto estas plu uzata ĉiujare kaj povas iĝi ege granda (oni trovis en Turingio neston uzita ekde 1592), ĝin ili konstruas oftege meze de homaj medioj: en Hungarujo ofte sur la elektraj fostoj, en Alzaco sur la kamentuboj vortice de la altaj Alzacaj tegmentoj. En Francio oni vidis en jaro 2000 tuta kolonio de nestoj establi sin sur la fostoj de altensiaj elektraj ekipaĵoj de multtrafika fervojo Paris-Irun, precize super la per trajnoj veturataj trakoj. En Hispanio ili nestas sur preĝejoj, turetoj kaj altaj konstruaĵoj ofte po multnombraj kolonioj. Tie ili surstaras ofte per nur unu kruro.

blanka cikonio en Germanio

Nutrado

  • La blanka cikonio manĝas en malfermaj kampoj, apud riveretoj aŭ malsekaj areoj esence malgrandajn bestojn (ranojn, lacertojn, ronĝulojn, insektojnserpentojn). En terkulturaj regionoj oni protektas cikoniojn, ĉar ili manĝas tiom damaĝajn bestojn kiel musojsaltuloj.

Disvolviĝo de populacio

(vd sube de la artikolo la ligilon pri statistikoj) Ĝis la 19-a jarcento populacio estis ĉirkaŭ stabila. Poste en la tuta areo de disvastiĝo malkreskis rapide (pro malutiloj sur la migradvojo, polucio, ĉasado, kaj ĉefe detruo de la vivloko) la populacio ĝis ĉirkaŭ la 1970-a jaroj. Ekde tiu tempo danke al protektaj paŝoj ĝia populacio kreskis grave kaj ankaŭ ties disvastigo kreskis.

En Eŭropo ĝenerale, ilia nombro kreskis je 25% en la jardeko 1995-2005. Estas estimata la plena loĝantaro de blankaj cikonio en la mondo je pli ol 230 000 nestantaj paroj.

Laŭ landoj

  • En Hispanio laŭ la datumoj de 2004, estas ĉirkaŭ 34,000 bredoparoj, plej granda paro en regiono Kastilio kaj Leono, kun 12,017, sed duarange en Ekstremaduro, preskaŭ duongranda regiono kun 11,190 bredoparoj, poste, suda regiono Andaluzio kun 3,409 bredoparoj. Nur en orientaj regionoj Valencio kaj Murcio ne estas bredoparoj kaj maloftas ĉe montaraj regionetoj.
En plej densa loĝata regiono Ekstremaduro estas multaj nestoj en kelkaj urboj aŭ eĉ vilaĝoj, tio dependas ĉu de la grando de la urba kamparo ĉu de la multnombro de taŭgaj konstruaĵoj. Ekzemple nur en Cáceres estas pli ol 1,583 nestoj, en Badajoz pli ol 533. Pli precize en la propra urbo estas pli ol 178 nestoj en Cáceres, pli ol 101 en Malpartida de Cáceres, kie krome estas kampare la plej granda kolonio de cikoniaj nestoj sur roko, en loko Los Barruecos.

Moroj

blanka cikonio kaj knabino (fakte la filino de la esperantistoj Birgit kaj Thomas Prien) en la Luiza Parko Mannheim (Germanio)

Cikonioj marŝas malrapidege serĉante manĝon kaj flugas havante la kolon streĉitan. Cikonioj ne kantas, ili ne havas voĉaj kordojn, anstataŭe ili klakadas per beko, kiam plenkreskuloj renkontas ĉe la nesto. Ĉefe klakadas tiu kiu ricevas la alvenontan kaj tiu lasta post la alveno. Samtempe ili tordas draste la kolon ĝis kiam la kapo tuŝas la dorson. Nur tiam ili klakas, diference de aliaj birdoj kiuj kantas dumfluge kiel gruoj.
Multaj okazaĵoj montras grandan fidelecon de la paro, sinoferon al la savo de la idoj (eĉ en 1556 en urbo Delft oni vidis cikonion, kiam la domo sur kiu sidis ĝia nesto elbrulis, prefere lasi sin mortbruli ol lasi siajn idojn). Ankaŭ kun homoj cikoniojn, kies flugilpintojn oni tondis, oni vidis malsovaĝiĝi kaj ege fideli, ludi kun infanoj observante la regulojn, reveni regule po fojon ĉiujare "danki" al homo kiun flegis ĝin, ktp.
Ili povas ankaŭ komuniki kun aliaj kaj voki helpon, kaj ekzemple cikonio kiu akiris malamon al alia revenis kun trupo de aliaj kaj ĉiuj mortigis la "kulpulon".

Cikonio en popolaj tradicioj

Oni eĉ rakontas ke okazas "tribunaloj" de cikonioj, kaj post la "juĝo" la juĝato estas buĉita de la aliaj. Cetere la gepatroj mem mortigas la plej malfortan inter siaj idoj, kiam ili agnoskas ĝin kiel ne sufiĉe fortika por elporti migradon. La vero estas, ke antaŭ la elmigrado cikonioj kuniĝas en multnombraj aroj kaj surplanke (asemblee) kaj dumfluge. En Hispanio la menciita klakado estas nomita "kuiri gazpaĉon", ĉar ĝi sonas kiel kuiristinoj kiam pistas ingrediencojn en ligna pistujo.

Unu el la plej tradiciaj kredaĵoj konsistas el imagi, ke la cikonioj alportas bebojn al iliaj gepatroj pro tio, ke tiuj ĉiam loĝas ĉe homoj kaj ankaŭ videblas ili portantaj longajn aĵojn per la beko al siaj nestoj.

Ties ĉehomeco igas ilin simboloj ĉu oficialaj ĉu neoficialaj de landoj, regionoj aŭ urboj kiel La Hago, Alzaco, Danio, Pollando, hispana Ekstremaduro, ktp.

Retaj ligiloj

Referencoj



Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara