Gejŝo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: sr:Гејша
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: pnb:گیشا; cosmetic changes
Linio 16: Linio 16:
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.immortalgeisha.com/index.html Informdona retejo pri gejŝoj (angle)]
* [http://www.immortalgeisha.com/index.html Informdona retejo pri gejŝoj (angle)]
{{LigoLeginda|es}}
{{LigoLeginda|fr}}
{{LigoElstara|simple}}


[[Kategorio:Kulturo de Japanio]]
[[Kategorio:Kulturo de Japanio]]

{{LigoElstara|hu}}
{{LigoElstara|hu}}
{{LigoElstara|simple}}
{{LigoLeginda|es}}
{{LigoLeginda|fr}}


[[ar:غيشا]]
[[ar:غيشا]]
Linio 63: Linio 64:
[[no:Geisha]]
[[no:Geisha]]
[[pl:Gejsza]]
[[pl:Gejsza]]
[[pnb:گیشا]]
[[pt:Gueixa]]
[[pt:Gueixa]]
[[ro:Gheișă]]
[[ro:Gheișă]]

Kiel registrite je 17:21, 1 jun. 2012

Gejŝo Miehina

Etimologio kaj terminologio (deveno kaj uzado de la vorto)

La termino gejŝo, kunligita el gei (芸, artoartoj) kaj ŝa (者, persono), venas el la tokia dialekto kaj de tie transpreniĝis en la eŭropajn lingvojn. La altjapana konas la terminon geigi (芸妓, artistino), en la dialekto de Kansai ili nomiĝas geiko (芸子, infano de arto). Gejŝo dum trejnado nomiĝas han'gyoku (半玉, duon-gemo) en Tokio kaj maiko (舞妓, dancanta knabino) en Kyōto.

Historio

La termino gejŝo ĝenerale estas uzata por akompana fraŭlino, amuzistino, kiu estas vestita en tipaj, severe stilitaj vestoj kaj kun klasika japana muziko, kanto kaj danco, agrable plibriligas la vesperon de kunularoj. Dum la 18-a kaj 19-a jarcento gejŝoj estis tre kutimaj dum certaj okazaĵoj. Karakteriza por la gejŝo estas la arta peruko el nigraj haroj, la blankigita vizaĝo kun ruĝaj lipoj kaj okulfrapa kimono aŭ silka vesto, kiu en speciala maniero nodligite ĉirkaŭas la korpon. Gejŝoj estas konsiderataj kiel modelo de beleco kaj rafinita kulturo.

En la pasinto oni asociis gejŝojn ofte (kaj ĝenerale malprave) kun prostituado. Ekzistis krom la mondo de gejŝoj ankaŭ la mondo de amoristinoj (Tayuu/Oira) kie okazis prostituado. Kvankam tiam oni povis aĉeti la rajton forpreni la virgecon de gejŝo, ili ne estis devigataj sekse kuniĝi kun klientoj, ankaŭ ne kun tiu kiu pagis monon por la virga gejŝo.

Knabino junaĝe estis dungita kiel maiko, kaj dum kelkaj jaroj estis edukita de sperta gejŝo, kiu perfektigis la knabinon en klasika japana muziko, kantado kaj dancado. Gejŝoj aktivis en certaj poramuzaj kvartaloj de grandaj urboj, kiel Yoshiwara en Edo (Tokio) kaj Gion en Kioto, kaj ofte estas ligitaj al certa domo per kio ilia rango en la hierarkio estis fiksita. Ankaŭ nuntempe en Japanio kelkdekoj da gejŝoj aktivas, sed nur kiel akompanulinoj kiuj estas edukitaj en klasikaj japanaj artoj.

Internaj ligiloj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda