Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 23: Linio 23:
*{{en}} [http://www.worldwildlife.org/science/wildfinder/profiles//im0134.html Ekoregiono IM0134 : Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj ( WWF )]
*{{en}} [http://www.worldwildlife.org/science/wildfinder/profiles//im0134.html Ekoregiono IM0134 : Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj ( WWF )]
*{{en}} [http://gis.wwfus.org/wildfinder/ Situo de la ekoregiono : tajpu ''North Western Ghats moist deciduous forests'']
*{{en}} [http://gis.wwfus.org/wildfinder/ Situo de la ekoregiono : tajpu ''North Western Ghats moist deciduous forests'']

{{Ekoregionoj de la Hinda ekoprovinco}}


[[Kategorio:Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj]]
[[Kategorio:Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj]]

Kiel registrite je 17:45, 1 jun. 2012

Vegetaĵaro ĉirkaŭ Karnala-Fortikaĵo en Birdo-Protektejo Karnala.

La Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Hinda ekoprovinco de la Hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de sudokcidenta Barato.

Priskribo

La ekoregiono troviĝas inter altitudoj de 250 kaj 1 000 metroj en la norda parto de Okcidentaj Ghatoj, ekde ilia norda ekstremo en la subŝtato Maharaŝtro, tra Karnatako ĝis la transiraj arbaroj de Vajanad-Distrikto en Keralao. Ĝi ĉirkaŭas la ekoregionon Nordokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj, kiu situas super altitudo de 1 000 metroj. La ekoregiono okupas areon de 48 200 kvadrataj kilometroj. Ĝi okcidente estas limigita per la Malabar-marbordaj humidaj arbaroj, kiuj troviĝas inter altitudo de 250 metroj kaj Malabara Marbordo. Je la norda ekstremo de Okcidentaj Ghatoj en sudorienta Guĝarato, la ekoregiono okcidente limtuŝas la Sekajn deciduajn arbarojn de Katiarbar-Gir kaj nordoriente la Narmad-valajn sekajn deciduajn arbarojn. La Vajanad-arbaroj je la suda ekstremo de la ekoregiono markas la transiron al la Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj en la sudo. Oriente, en la pluvombro de Ghatoj, troviĝas la ekoregiono de la Sud-dekkan-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj, kies tropikaj sekaj arbaroj kovras la orientajn piedmontetojn de Ghatoj.

Flaŭro

La vegetaĵaro estas influita de la sudokcidenta musono kaj konsistas el humidaj, tektonportantaj arbaroj, sentektonaj humidaj miksaj deciduaj arbaroj, kaj sekundaraj miksaj falfoliaj arbaroj. Karakterizaj arbospecioj inkludas Tectona grandis, Grewia tiliaefolia, Lagerstroemia lanceolata, Dillenia pentagyna, Kydia calycina, Bambusa arundinacea, Dalbergia latifolia, Adina cordifolia, Pterocarpus marsupium, Xylia xylocarpa, Wrighia tinctoria, kaj Schleichera oleosa. Arbareroj de ĉiamverdaj arbaroj etendas en tiujn humidajn deciduajn arbarojn, kun pluvarbaraj specioj kiaj Cinnamomum malabaricum, Syzygium gardneri, Myristica dactyloides, Kneema attenuata, kaj Diospyros sylvatica. La tektonarbaroj sur lateritaj grundoj havas tipan subarbaĵon kiu entenas Cleistanthus collinus, Holarrherna antidysenterica, Bauhinia racemosa, kaj Kydia calycina. Gravaj grimpoplantoj inkludas Ichnocarpus frutescens, Dioscorea spp., Butea superba, Bauhinia vahlii, kaj Smilax macrophylla.

Faŭno

La ekoregiono gastigas okdek sep mamulospeciojn, sed kontraste al en la montaraj pluvarbaroj, neniuj estas endemiaj en la ekoregiono. Tamen, pluraj de la mamuloj en la ekoregiono estas endanĝerigitaj, inkluzive de tigro, azia elefanto, gaŭro, Loris tardigradus ( lorisedoj ), hinda longlipa urso, Tetracerus quadricornis, kaj giganta ratufo.

Tigroj estis abundaj en tiuj arbaraj biotopoj, sed kaŭze de la vasta habitatoperdo kaj ĉasado, la populacioj estis severe difektitaj. La suda sekcio de la ekoregiono limtuŝas Nilgiri-Montetojn, kiuj gastigas unu el la plej gravaj elefanto-populacioj.

La birdaro estas pli riĉa, kun pli ol 345 specioj, inkluzive de 5 preskaŭ-endemiaj specioj kiuj troviĝas ankaŭ en la najbara montar-arbara ekoregiono, nome : Columba elphinstonii, Ocyceros griseus ( buceredoj ), Pycnonotus priocephalus ( piknonotedoj ), Turdoides subrufus ( timaliedoj ), Psittacula columboides ( Psittaculidae ).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ekoregionoj de la Hinda ekoprovinco