Persa Golfo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: tr:Basra Körfezi
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: tr:Pers Körfezi
Linio 118: Linio 118:
[[tg:Халиҷи Форс]]
[[tg:Халиҷи Форс]]
[[th:อ่าวเปอร์เซีย]]
[[th:อ่าวเปอร์เซีย]]
[[tr:Basra Körfezi]]
[[tr:Pers Körfezi]]
[[tt:Фарсы култыгы]]
[[tt:Фарсы култыгы]]
[[uk:Перська затока]]
[[uk:Перська затока]]

Kiel registrite je 19:18, 3 jun. 2012

Persa golfo
maro

Mapo de Persa Golfo.

Mapo de Persa Golfo.
Profundeco
  Maksimuma 104 m
Larĝeco 380 km
Longeco 1,000 km
Areo 239,000 km²
Supra tutaĵo Hinda oceano
Najbaraj tutaĵoj Hormuza markolo
Golfo de Omano
Kontinento Azio
Landoj  Irano
 Irako
 Kuvajto
 Kataro
 Barejno
 Sauda Arabio
 Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
 Omano
Alfluantoj Ŝatt al-Arab
vdr

Persa Golfo situas en la nord-okcidento de la Hinda Oceano, ĉe la bordoj de Azio.

En oriento ĝi per la Hormuza Markolo kaj la Golfo de Omano ligiĝas kun la Araba Maro. Ĝia areo ampleksas 240 000 km². La golfo havas profundon de ĝis 115 m; ĝi longas 1000 kilometrojn kaj la maksimuma larĝo estas 370 kilometroj. La suda bordo estas ebena, sed la norda ĉe la irana bordo montara. La Persan Golfon enfluas la rivero Ŝatt al-Arab, kunfluo de Eŭfrato, Tigriso kaj Karuno. Ĉe la bordoj estas multaj insuloj. Sur la fundo estas gravaj krudaĵoj de nafto. Ok landoj havas bordojn rande de la Persa Golfo: Irano, Irako, Kuvajto, Saŭda Arabio, Barejno, Kataro, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Omano. La ĉefaj havenoj estas Fao, Basra (Irano), Abadan, Bender-Ŝaĥpur (Irano), El-Kuvajto (Kuvajto), Ras-Tanura, Manamo (Barejno) kaj Um-Sajd (Kataro).

Antaŭ kelkaj jaroj seriozaj incidentoj okazis en la regiono de la golfo: dum la Iraka-irana milito de 1983 kaj la Iraka-kuvajta konflikto de 1991 granda kvanto da nafto, transportata per naftoŝipoj, estis disverŝita en la akvon pro la bombatakoj de militantaj trupoj.

Dosiero:Old map.JPG
Old map
Dosiero:PARSSEA.JPG
PARSSEA
Dosiero:Hors sinus persic mare persicum.JPG
Bunting H.S.Q34/24CM Hanover,1620 published in iranology fundation2008 page168
Dosiero:PERSIAN EMPIRE ARABIC MAP.jpg
PERSIAN EMPIRE ARABIC MAP

La areo de la Persa Golfo malrapide malkreskadis dum la lastaj 6000 jaroj. La teritorioj de la tuta Kuvajto kaj malsupra Irako estis parto de ĝia baseno. Kaj nuntempe, la proceso daŭras pro la grandaj sedimentoj de la Ŝatt al-Arab en sia delto.