Funkciteorio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Linio 46: | Linio 46: | ||
== Aldono de nombroj == |
== Aldono de nombroj == |
||
Ĉiuj simboloj estas ekipeblaj per aldonaĵoj laŭforme de nombroj kaj literoj. Altenmetitaj aldonaj nombroj montras kromtonojn. Nombroj skribitaj sub la funkcisimbolo indikas la bas-tonon de la akordo je intervala rilato al la bazotono de la respektiva funkcio. Trisonojn en baza pozicio oni notas sen aldonaĵoj. |
Ĉiuj simboloj estas ekipeblaj per aldonaĵoj laŭforme de nombroj kaj literoj. Altenmetitaj aldonaj nombroj montras kromtonojn. Nombroj skribitaj sub la funkcisimbolo indikas la bas-tonon de la akordo je intervala rilato al la bazotono de la respektiva funkcio. Trisonojn en baza pozicio oni notas sen aldonaĵoj. |
||
Jen la plej oftaj aldonaĵoj: |
|||
* [[Dominantseptakordo|Septakordo sur la dominanto]] (D<sup>7</sup>) |
|||
: La dominanto de B♭ estas F. Dominantseptakordo sur F estas kvarsono kun la aldona tono E♭. |
|||
: [[dosiero:FunktionstheorieNB3a.png|256px|]] |
|||
: La dominanto de G estas D. Dominantseptakordo sur D estas kvarsono kun la aldona tono C. |
|||
: [[dosiero:FunktionstheorieNB4a.png|256px|]] |
|||
* Septakordoj ekzistas en baza pozicio (al la trisono aldoniĝas septo) samkiel en tri inversigoj: 1-a inversigo = kvintsesta pozicio, 2-a inversigo = tritokvarta pozicio , 3-a inversigo = dutopozicio. La nomoj indikas, en kiuj intervalrilatoj al la plej malsupra tono de la akordo staras la du tonoj, kiuj rezultigas la dutodisonancon. La nomo laŭ la funkciteorio tamen konservas la altenmetitan 7-on, kaj oni indikas anstataŭe la bas-tonon rilate al akorda bazotono. Do oni aldonas por la 1-a inversigo malaltenmetitan 3-on, ĉar en ĝi la akorda trito en baza pozicio staras en la baso, por la 2-a inversigo malaltenmetitan 5-on (kvinto en la baso), por la 3-a inversigo malaltenmetitan 7-on (septo en la baso). Ĉilastakaze oni notas la septon nur sub la funkcisimbolon, ĉar el tio jam evidentiĝas, ke temas pri septakordo. |
|||
: [[dosiero:FunktionstheorieNB4b.png|320px|]] |
|||
* La funkciteorio konas la eblecon aldoni al akordo kroman seston (''aldonita sesto''). Tion oni indikas, altenmetante la 5-on kaj la 6-on. Ĉi tiu akordo kutime valoras en la funkciteorio kiel subdominanto. Laŭ la ŝtupoteorio temas pri septakordo de la 2-a ŝtupo en kvintsesta pozicio. |
|||
: [[dosiero:FunktionstheorieNB5a.png|240px|]] |
|||
* Korme oni notas [[fremdnoto]]jn. La [[kvarto]] anstataŭas la [[trito]]n de la dominantakordo (= [[kvarta fremdnoto]]) kaj estas poste dissolvota: |
|||
: [[dosiero:FunktionstheorieNB6a.png|240px|]] |
|||
* Jena ekzemplo ja ŝajne enhavas la funkcian progresadon T – T<SUB>5</SUB> – D – T, la dua akordo tamen estas interpretata kiel kvartsesta fremdnoto al la sekva, vera dominanto, ĉar ĝi ankaŭ tiel dissolviĝas: |
|||
: [[dosiero:FunktionstheorieNB7a.png|240px|]] |
|||
: (Ĉi tiu fremdnoto estas indikata ankaŭ per auch D<sup>T-D</sup>) |
|||
* Je naŭta fremdnoto oni aldonas al la baza akordo [[naŭto]]n, kies dissolviĝo en la okton tuj okazas: |
|||
:: [[dosiero:FunktionstheorieNB8a.png|240px|]] |
|||
==Vidu ankaŭ== |
==Vidu ankaŭ== |
Kiel registrite je 11:37, 6 jun. 2012
La funkci(o)teorio estas subfako de la muzikteorio kaj apartenas al la harmoniscienco. Ĝi priskribas la rilatojn inter la akordoj en maĵorminore tonala muziko. Hugo Riemann evoluis ĝin en 1893, Wilhelm Maler kaj Diether de la Motte larĝigis kaj profundigis ĝin.
Utilo
La funkciteorio servas al muzika analizo. Ofte aperantaj,sed ankaŭ nekutimaj harmoniaj sinsekvoj estas difineblaj kaj priskribeblaj sur ĝia bazo. Ĝi kondiĉigas je tio la aŭd-atendojn de certaj sinsekvoj de harmonioj (ekzemple kadencojn kaj sekvencojn). Ankaŭ la subdivido de pli longaj muzikpecoj estas analizebla per ĝia helpo.
La funkciteorio estas apklikebla je la harmoniaro de la muziko de baroko, de la klasiko kaj de la romantismo. Ankaŭ multaj rilatoj ene de ĵazo kaj popularmuziko estas kapteblaj per la funkciteorio. En la ĵazteorio tamen superregas la analizo laŭ la ŝtupoteorio kaj laŭ la akordogamo-teorio. Populara muzikliteraturo ofte uzas diversajn terminojn de la funkcia analizo kaj de la ŝtupoteorio samsignife. Ambaŭ sistemoj estas kutimaj modeloj por la priskribo de harmoniaj interligoj. Dependas de la kunteksto, kiun el ili oni preferas.
La funkcioj
Ĉefaj funkcioj
En la funkciteorio validas tonalo, kiu montriĝas en certa tempospaco kiel ĉentra tonalo, kiel la toniko (en la ŝtupoteorio: 1-a ŝtupo) de ĉi tiu parto. Al ĝi kuniĝas du pluaj ĉefaj funkcioj, nome la najbaraj kvinto puraj parencoj: la dominanto (supra kvinto, 5-a ŝtupo) kaj la subdominanto (kvarto respektive malsupra kvinto, 4-a ŝtupo). La funkcioj mem estas signataj en la funkciteorio per literoj, je kio maĵoraj funkcioj havas majusklojn kaj minoraj funkcioj minusklojn.
Flankaj funkcioj
Alvenas je tio la flankaj funkcioj, kiuj staras en trita distanco al la ĉefaj funkcioj. Por la simbola prezentado de la flankaj funkcioj oni almetas literon post la ĉefajn funkciojn.
La flankaj funkcioj konsistas el jenaj tri grupoj:
- la paraleloj en ettrita distanco al la ĉefa funkcio
Ĉefaj funkcioj en maĵoro: paralelsono (minora) malsupren –Tp–, resp.
Ĉefa funkcio en minoro: paralelsono (maĵora) supren –tP– - la kontraŭparaleloj en grandtrita distanco
Ĉefaj funkcioj en maĵoro: kontraŭparalelo (minora) supren –Tg–, resp.
Ĉefa funkcio en minoro: kontraŭparalelo (maĵora) malsupren –tG– - la mediantoj en grand- eŭ ettrita distanco supren aŭ malsupren, kiuj ne estas formeblaj el gam-apartenaj tonoj kaj estas atingataj per maĵorigo aŭ minorigo de la ĉefa aŭ flanka funkcio.
Ekzemploj por paraleloj: Tp en C-maĵoro ist a-Moll. tP in a-minoro estas C-maĵoro.
Ekzemploj por kontraŭparaleloj: Tg en C-maĵoro estas e-minoro. tG en a-minoro estas F-maĵoro .
Medianto estus E-maĵoro en C-maĵoro: TG (la flanka funkcio estas maĵorigita),
alia e♭-minoro en c-minoro: tg (ĉefa kaj flanka funkcioj estas minorigitaj).
Minorigoj kaj maĵorigoj ekzistas ankaŭ por ĉiu ĉefa funkcio. Oni indikas ilin ĉiam per minuskloj resp. majuskloj (minorigita subdominanto en maĵora sistemo estas ekzemple indikata per s anstataŭ S).
Kadencoj, finaĵoj kaj moduladoj
La toniko estas fiksita per kadencoj. La plej simplaj kadencoj estas D-T (aŭtenta finaĵo) kaj S-T (plagala finaĵo). Kiel baza modelo por kadencoj oni komprenas kutime la plenkadencon T-S-D-T.
Kiam en verkopasaĵo okazas transiro de unu tonalo al alia per diatona, kromata aŭ enharmonia modulado, la nova tonalo validas je la analizo tiom longe necertigita, ĝis kiam sekvas aŭtenta aŭ pli malofte ankaŭ plagala kadenco. Se oni povas kompreni akordon ne nur kiel funkcion de la ĝistiama, sed ankaŭ kiel ĉefa funkcio de la nova tonalo, oni diras pri ĉefaj interfunkcioj. Al ĉi tiuj apartenas precipe la interdominanto.
Aldono de nombroj
Ĉiuj simboloj estas ekipeblaj per aldonaĵoj laŭforme de nombroj kaj literoj. Altenmetitaj aldonaj nombroj montras kromtonojn. Nombroj skribitaj sub la funkcisimbolo indikas la bas-tonon de la akordo je intervala rilato al la bazotono de la respektiva funkcio. Trisonojn en baza pozicio oni notas sen aldonaĵoj. Jen la plej oftaj aldonaĵoj:
- La dominanto de B♭ estas F. Dominantseptakordo sur F estas kvarsono kun la aldona tono E♭.
- La dominanto de G estas D. Dominantseptakordo sur D estas kvarsono kun la aldona tono C.
- Septakordoj ekzistas en baza pozicio (al la trisono aldoniĝas septo) samkiel en tri inversigoj: 1-a inversigo = kvintsesta pozicio, 2-a inversigo = tritokvarta pozicio , 3-a inversigo = dutopozicio. La nomoj indikas, en kiuj intervalrilatoj al la plej malsupra tono de la akordo staras la du tonoj, kiuj rezultigas la dutodisonancon. La nomo laŭ la funkciteorio tamen konservas la altenmetitan 7-on, kaj oni indikas anstataŭe la bas-tonon rilate al akorda bazotono. Do oni aldonas por la 1-a inversigo malaltenmetitan 3-on, ĉar en ĝi la akorda trito en baza pozicio staras en la baso, por la 2-a inversigo malaltenmetitan 5-on (kvinto en la baso), por la 3-a inversigo malaltenmetitan 7-on (septo en la baso). Ĉilastakaze oni notas la septon nur sub la funkcisimbolon, ĉar el tio jam evidentiĝas, ke temas pri septakordo.
- La funkciteorio konas la eblecon aldoni al akordo kroman seston (aldonita sesto). Tion oni indikas, altenmetante la 5-on kaj la 6-on. Ĉi tiu akordo kutime valoras en la funkciteorio kiel subdominanto. Laŭ la ŝtupoteorio temas pri septakordo de la 2-a ŝtupo en kvintsesta pozicio.
- Korme oni notas fremdnotojn. La kvarto anstataŭas la triton de la dominantakordo (= kvarta fremdnoto) kaj estas poste dissolvota:
- Jena ekzemplo ja ŝajne enhavas la funkcian progresadon T – T5 – D – T, la dua akordo tamen estas interpretata kiel kvartsesta fremdnoto al la sekva, vera dominanto, ĉar ĝi ankaŭ tiel dissolviĝas:
- (Ĉi tiu fremdnoto estas indikata ankaŭ per auch DT-D)
- Je naŭta fremdnoto oni aldonas al la baza akordo naŭton, kies dissolviĝo en la okton tuj okazas:
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Diether de la Motte: Harmonielehre. 13. Auflage. dtv, München 2004, ISBN 3-423-30166-X
- Erich Wolf: Harmonielehre. 6. Auflage. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1972, ISBN 3-7651-0061-7
- Hermann Grabner: Harmonielehre, 2 Bde., Berlin 1944
- Hanno Hussong: Untersuchungen zu praktischen Harmonielehren seit 1945. Dissertation. Verlag dissertation.de – Verlag im Internet GmbH, Berlin 2005
- Wilhelm Maler: Beitrag zur Dur-/moll-tonalen Harmonielehre. 13. Auflage. Leuckart, München (1931) 1984, ISBN 3-920587-00-6
- Wolf Burbat: Die Harmonik des Jazz. Neuauflage. dtv, München 1998, ISBN 3-423-30140-6
- Richard Graf, Barrie Nettles: Die Akkord-Skalen-Theorie und Jazz-Harmonik. Advance Music, ISBN 3-89221-055-1