Historio de Esperanto en Radio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8: Linio 8:
== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
[[Esperanto-radio en Francio]].
[[Esperanto-radio en Francio]].
Pri la situacio en la jaro 1925 raportas [http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?apm=0&aid=e1a&datum=19250004&seite=00000005&zoom=3 Germana Esperantisto n-ro 1 sur paĝo 5]


[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto R]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto R]]

Kiel registrite je 09:03, 7 jun. 2012

EdE-R

Radio. La unuaj disaŭdigoj en Esperanto komenciĝis en 1922. Tiam estis farataj tiaj provoj en Newark WYZ (Usono) kaj London. Pluaj Esperanto-disaŭdigoj okazis: en 1923 en Moskva (12-a de aprilo) en Montreal kaj Rio de Janeiro; en 1924 en Praha (31-a de januaro), en Genève (18-a de marto), en Helsinki (6-a de aprilo), en Paris (7-a de aprilo) ktp. La Esperantistoj en la tuta mondo esperis kaj klopodis atingi gravajn sukcesojn sur la nova tereno. En 1924 fondiĝis Internacia Radio-Asocio por tiu ĉi celo, kiu kelkajn jarojn estis tre aktiva, ĝi eldonis eĉ Internacian Radio-Revuon. Poste ICK transprenis la ĉefan direkton de la radiolaboro, kreis apartan radio-komisionon. Ties gvidanto J. Jungfer eldonas Internacian Radio-Servon, kiu estas unu el la plej utilaj organoj de la Esperanto-movado. Ĝi informas pri la Esperanto-disaŭdigoj, instigas kunlaboron en diversaj landoj. La komisiono mem starigas statistikon ĉiujare, kiun komunikas la oficiala dokumentaro. Laŭ tio en 1933 en 83 sendostacioj de 14 landoj okazis 1774 disaŭdigoj en aŭ pri Esperanto, inter ili 409 kursohoroj. Detalojn vidu en la laŭlandaj artikoloj; vidu la indekson.

En Azio

Voĉo de Vjetnamio estas la unua radiostacio en Azio, kiu utiligis esperanton, en decembro 1945. La radio-elsendo estis ĉiutaga kaj daŭris unu jaron.

Vidu ankaŭ

Esperanto-radio en Francio. Pri la situacio en la jaro 1925 raportas Germana Esperantisto n-ro 1 sur paĝo 5