Metropola areo de Sevilo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:03, 10 jun. 2012

Elaera vidaĵo de la urbo de Sevilo kaj de kelkaj el la municipoj de la nordo de ties metropola areo.

La Metropola areo de Sevilo, kun 1.508.605 loĝantoj 2010) kaj 4.535,78 km² de areo, estas la kvara metropola areo de Hispanio kaj granda turisma, ekonomia, industria kaj loĝeja centro.

La Metropola areo de Sevilo estas komponata de totale 46 municipoj de la provinco de Sevilo.

Historio

Kelkaj de la urboj de la metropola areo estas dormurboj ĉirkaŭ Sevilo. La disvolviĝo de tiu metropola areo ekas meze de la 1970-aj jaroj kaj komence de la 1980-aj jaroj, sed la granda urbaniza eksplodo okazis en la 1990-aj jaroj kaj pluas ĝis nun, kiam la metropola areo de Sevilo ne ĉesas kreski, kaj laŭ populacio kaj laŭ etendo, elstare inter la dormurboj, la granda entreprena kaj industria moviĝemo de Alcalá de Guadaíra, Mairena del Aljarafe, aŭ la akso Dos Hermanas-Los Palacios y Villafranca-Utrera.

Geografio

Municipoj de la Metropola areo de Sevilo respektive de la samnoma provinco.
Fontoj en parko de Alcalá de Guadaíra, tria municipo laŭ populacio.
Placo en Albaida del Aljarafe.
Sunergia centralo de Sanlúcar la Mayor.

La Metropola areo de Sevilo enhavas totalon de 46 municipoj. Eblas distingi kvar ĉefaj zonoj laŭ la kardinalaj punktoj:

Okcidente: La Aljarafe, aro de malgrandaj municipoj kun malklaraj limoj, (strato, promenejo, ponto) kun po ĉirkaŭ 20.000-40.000 loĝantoj kaj totale 339.062 loĝantoj. La municipoj plej loĝataj kaj reprezentaj de tiu komarko estas Mairena del Aljarafe, Tomares, Camas, San Juan de Aznalfarache, Bormujos, Espartinas, Gines, Coria del Río kaj Sanlúcar la Mayor.

Sude: Formata de la akso Dos Hermanas-Los Palacios y Villafranca-Utrera, kiu enhavas 206.350 loĝantojn. Dos Hermanas estas urbo de 122.943 loĝantoj, kun multaj urbanizoj for de la propra domokerno de Dos Hermanas, (Montequinto, Condequinto, Olivar de Quinto, Los Quintos), pli proksimaj al Sevilo. Aktuale estas urbaniza projekto nomata "Entrenúcleos" kiu kunigos Los Quintos kun Dos Hermanas. Los Palacios y Villafranca, kun 36.824 loĝantoj, kaj laste Utrera kun 50.000 loĝantoj.

Oriente: La komarko de Los Alcores, komponita de la municipoj de Alcalá de Guadaíra, Carmona, Mairena del Alcor kaj El Viso del Alcor, kiuj kune posedas populacion de 128.418 loĝantoj.

Norde:, komponita de la municipoj de La Rinconada, La Algaba, Alcalá del Río kaj Brenes estas la zono kun malpli granda urbanizado. Ĝi havas populacion de 68.438 loĝantoj. La urbanizaj planoj antaŭvidas fortan disvolvigon de tiu zono.

Aldonendas la propra urbo de Sevilo kun iom pli da 700.000 loĝantoj.

Nervión, unu de la stacioj de la Metroo de Sevilo.

Informo de la Municipoj

#
Municipo
Etendo
Populacio
(INE 2009)
Loĝdenso
Enspezo
(IEA 2009)
1 Albaida del Aljarafe (PSOE) 11 km² 2.881 261,9 loĝ/km² 11.521 €
2 Alcalá de Guadaíra (PSOE) 287 km² 70.155 244,4 loĝ/km² 16.516,29 €
3 Alcalá del Río (IU) 83 km² 10.869 131,0 loĝ/km² 13.765,71 €
4 La Algaba (PSOE) 18 km² 14.942 830,1 loĝ/km² 14.654,83 €
5 Almensilla (PSOE) 14 km² 5.598 400,0 loĝ/km² 15.737 €
6 Aznalcázar (PA) 450 km² 4.064 9,0 loĝ/km² 11.978 €
7 Aznalcóllar (PSOE) 199 km² 6.188 31,1 loĝ/km² 12.717 €
8 Benacazón (PSOE) 32 km² 6.431 201,0 loĝ/km² 11.202 €
9 Bollullos de la Mitación (PP) 63 km² 8.849 140,5 loĝ/km² 13.699 €
10 Bormujos (PDB) 12 km² 18.590 1.549,2 loĝ/km² 21.085,08 €
11 Brenes (PCPE-PCPA) 22 km² 12.460 566,4 loĝ/km² 12.961,87 €
12 Camas (IU) 12 km² 26.015 2.167,9 loĝ/km² 15.350,34 €
13 Carmona (PSOE) 924 km² 28.344 30,7 loĝ/km² 14.520,14 €
14 Carrión de los Céspedes (PSOE) 6 km² 2.487 414,5 loĝ/km² 11.028 €
15 Castilleja de Guzmán (PSOE) 2 km² 2.744 1.372,0 loĝ/km² 18.535 €
16 Castilleja de la Cuesta (PSOE) 2 km² 17.150 8.575,0 loĝ/km² 16.927,25 €
17 Castilleja del Campo (PSOE) 16 km² 636 39.8 loĝ/km² 10.134 €
18 Coria del Río (PSOE) 64 km² 28.100 439,1 loĝ/km² 15.033,64 €
19 Dos Hermanas (PSOE) 160 km² 122.943 768,4 loĝ/km² 17.587,03 €
20 Espartinas (PP) 23 km² 12.648 549,9 loĝ/km² 25.152,49 €
21 Gelves (PSOE) 8 km² 9.083 1.135,4 loĝ/km² 19.185 €
22 Gerena (PSOE) 129 km² 6.503 50,4 loĝ/km² 11.109 €
23 Gines (PSOE) 3 km² 12.934 4.311,3 loĝ/km² 23.647,77 €
24 Guillena (PSOE) 226 km² 11.109 49.2 loĝ/km² 14.520,26 €
25 Huévar del Aljarafe (PSOE) 58 km² 2.589 44,6 loĝ/km² 11.262 €
26 Isla Mayor (PSOE) 114 km² 5.873 51,6 loĝ/km² 12.387 €
27 Mairena del Alcor (PSOE) 69 km² 20.510 297,2 loĝ/km² 15.252,64 €
28 Mairena del Aljarafe (PSOE) 17 km² 40.700 2.394,1 loĝ/km² 22.336,76 €
29 Olivares (PSOE) 46 km² 9.420 204,8 loĝ/km² 12.134 €
30 Los Palacios y Villafranca (PSOE) 114 km² 36.824 323,1 loĝ/km² 12.328,86 €
31 Palomares del Río (PSOE) 13 km² 6.811 523,9 loĝ/km² 19.211 €
32 Pilas (PP) 46 km² 13.386 291,0 loĝ/km² 12.225,32 €
33 La Puebla del Río (PSOE) 377 km² 12.143 32,2 loĝ/km² 14976,46 €
34 La Rinconada (PSOE) 140 km² 35.928 256,6 loĝ/km² 14.866,49 €
35 Salteras (PP) 57 km² 5.009 87,9 loĝ/km 14.971 €
36 San Juan de Aznalfarache (PSOE) 4 km² 20.779 5.194,8 loĝ/km² 15.893,36 €
37 Sanlúcar la Mayor (PSOE) 137 km² 12.749 90,1 loĝ/km² 17.190,55 €
38 Santiponce (PSOE) 9 km² 8.135 903,9 loĝ/km² 12.258 €
39 Sevilla (PSOE) 140 km² 703.206 5.022,9 loĝ/km² 21.198,43 €
40 Tomares (PP) 5 km² 22.772 4.554,4 loĝ/km² 26.553,50 €
41 Umbrete (PSOE) 12 km² 7.698 641,5 loĝ/km² 12.873 €
42 Utrera (PA) 681,34 km² 50.665 74,4 loĝ/km² 14.753,21 €
43 Valencina de la Concepción (PSOE) 25 km² 7.971 318,8 loĝ/km² 20.150 €
44 Villamanrique de la Condesa (PSOE) 57,44 km² 4.129 72,4 loĝ/km² 11.982 €
45 Villanueva del Ariscal (PSOE) 5 km² 6.045 1.209,0 loĝ/km² 13.043 €
46 El Viso del Alcor (PSOE) 20 km² 18.351 917,6 loĝ/km² 12.914,45 €
# Totalo 4.535,78 km² 1.493.416 334,76 loĝ/km² 13.986 €


Politiko

La plej parto de la municipoj de la Metropola areo de Sevilo estas regataj de la socialisma partio PSOE, kaj duarange de la dekstrema PP, kiu regas ĉe Bollullos de la Mitación, Espartinas, Pilas, Salteras kaj Tomares, dum la maldekstra IU, regas en Alcalá del Río, La Algaba kaj Camas, kaj la andaluziisma partio PA, same faras en Aznalcázar kaj Utrera.