Helpo:Apartigiloj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota forigo de: mdf (strong connection between (2) eo:Helpo:Apartigiloj and mdf:Википедиесь:Лама смусть),rmy (strong connection between (2) eo:Helpo:Apartigiloj and rmy:Vikipidiya:Dudalipen)
e robota forigo de: stq:Wikipedia:Begriepskläärenge (strong connection between (2) eo:Helpo:Apartigiloj and stq:Wikipedia:Bigriepskloorenge)
Linio 118: Linio 118:
[[sq:Wikipedia:Kthjellime]]
[[sq:Wikipedia:Kthjellime]]
[[sr:Википедија:Вишезначна одредница]]
[[sr:Википедија:Вишезначна одредница]]
[[stq:Wikipedia:Begriepskläärenge]]
[[su:Wikipedia:Disambiguasi]]
[[su:Wikipedia:Disambiguasi]]
[[sv:Wikipedia:Särskiljning]]
[[sv:Wikipedia:Särskiljning]]

Kiel registrite je 17:05, 10 jun. 2012

En Vikipedio, apartigi signifas solvi la problemon pri samnomaj paĝoj priskribantaj malsamajn temojn, kiuj povas konfuzi dum serĉado.

Ekzemple, iu kreas ligilon al Krampo ([[Krampo]]) sed kion la vikiligilo rilatas? La vorto "Blua Lago" havas plurajn signifojn kaj plurajn artikolojn:

Paĝo pri apartigilo

En la paĝo pri apartigilo, bonvolu enmeti simplan enkondukan frazon. Ekzemple:

Krampo havas plurajn signifojn:

Poste, bonvolu aboce listigi, per asteriskoj ĉe linia komenco(*), ĉiujn paĝojn, kiuj bezonas apartigilon:

* [[Krampo (interpunkcio)]]
* [[Krampo (interpunkcio)]]

Se la apartigiloj enhavas ligilojn pri pluraj temoj, bonvolu krei sekciojn:

== Muziko ==
* [[Ligilo 1]]
* [[Ligilo 2]]
* [[Ligilo 3]]
== Literaturo ==
* [[Ligilo 4]]
* [[Ligilo 5]]
* [[Ligilo 6]]

Bonvolu prefereble aldoni priskribon al ligilo, por ke la uzanto bone komprenu kiu estas korekta ligilo:

* [[Krampo (fiksilo)|Krampo]], metalpeco, kutime el kuprita aŭ zinkita ŝtalo, por kunligi paperfoliojn aŭ similaĵojn
* [[Krampo (interpunkcio)|Krampo]], interpunkcia marko

Finfine bonvolu enmeti la ŝablonon {{apartigilo}} sube en la paĝo. Tiel la sekva mesaĝo aperos:

La ŝablono aŭtomate aldonas la paĝon al kategorio:Apartigiloj.

Simila paĝo ŝajnas al paĝo de vortaro. Memoru ankaŭ, ke Vikipedio ne estas vortaro.

Apartigitaj paĝoj

En apartigitajn paĝojn vi povas enmeti la ŝablonon {{Apartigila paĝo}} aŭ {{AliajSignifoj}} por gvidi legonton al aliaj signifoj kiuj povus esti serĉitaj sub tiu titolo.

Orfigo de apartigiloj

Plejparte, la ligiloj ligus rekte al korektaj paĝoj pri iu temo, ne al apartigilo (krom maloftaj kazoj). La kreado de apartigiloj sen orfigi ĝin malplifunkciigas Vikipedion. Pro tio, la ŝablono {{Apartigilo}} invitas antaŭeniri kaj korekti la ligilon.

Antaŭ krei apartigilon nomatan Blua Lago, alklaku ĉe "Ligiloj ĉi tien" (en la menuo "Iloj") por trovi ĉiujn paĝojn, kiuj enhavas ligilon al apartigilo kaj korektu tiujn ligilojn. Tiel la ligilo ligos al korekta paĝo, ne al apartigilo. En kelkaj kazoj oni povas peti pri la uzo de roboto.

Notu: Oni povas enmeti nur | ĉe la fino de la ligiloj, kiuj enhavas krampojn: [[Krampo (fiksilo)|]]; MediaVikio aŭtomate kaŝos la krampon kun sia enhavo: [[Krampo (fiksilo)|Krampo]].

Vidu ankaŭ