Ramiz Alia: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: eu:Ramiz Alia
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: mn:Рамиз Алиа
Linio 29: Linio 29:
[[ko:라미즈 알리아]]
[[ko:라미즈 알리아]]
[[lv:Ramizs Alija]]
[[lv:Ramizs Alija]]
[[mn:Рамиз Алиа]]
[[nl:Ramiz Alia]]
[[nl:Ramiz Alia]]
[[no:Ramiz Alia]]
[[no:Ramiz Alia]]

Kiel registrite je 15:54, 11 jun. 2012

Dosiero:Ramiz Alia.jpg

Ramiz Alia (n. en Shkodër, Albanio, la 18-an de oktobro 1925 – m. en Tirano, Albanio, la 7-an de oktobro 2011) estis albana politikisto, prezidanto de la lando inter 1985 kaj 1992. Altranga gvidanto de la Partio de la Laboro de Albanio, iĝis membro de la Politburoo kaj sekretario de la Centra Komitato. En 1985 estis elektita prezidanto de la Popola Asembleo (Parlamento) kaj Ŝtatestro.

Je la morto de Enver Hoĝa en 1985, li sukcedis lin kiel la ĝenerala sekretario de la Partio, kaj konsekvence li iĝis la pleja gvidanto de Albanio. Malgraŭ lia aserto en la mortomaĝo de Ĥoĝo ke Albanio ĉiam estos forta, ĉiam ruĝa kiel vi deziris, kamarado Enver, li entreprenis aron da reformoj kiuj finis per la privatigo de la ekonomio kaj la alvoko por plurpartiaj balotoj en 1991.

Post la venko de la Socialisma Partio de Albanio (refondiĝo de la antikva komunisma reganta partio) li estis elektita Prezidento de la Respubliko, sed rezignis en 1992 post ĝenerala striko. Samjare li estis arestita kaj akuzita je genocido kaj krimoj kontraŭ la homaro, restante en malliberejo ĝis 1997.

Li mortis la 7-an de oktobro 2011 pro pulma malsano en malsanulejo de Tirano, Albanio.