Vetonoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: ca:Vetons
Linio 6: Linio 6:
[[Kategorio:Antikvaj etnoj]]
[[Kategorio:Antikvaj etnoj]]


[[ca:Vètons]]
[[ca:Vetons]]
[[cs:Vetonové]]
[[cs:Vetonové]]
[[de:Vettonen]]
[[de:Vettonen]]

Kiel registrite je 23:34, 12 jun. 2012

Elŝtona porko de Urbo Rodrigo, Salamanko.

La vetonoj (latine vettones) estis antaŭromia popolo el kelta kulturo kiu loĝis en la okcidento de la Iberia duoninsulo. Ilia ekloĝiĝo okazis inter la riveroj Douro kaj Taĵo, ĉefe en la teritorio de la nunaj provincoj Avilo, Kacerezo, Salamanko, Toledo kaj Zamoro. Oni ankaŭ trovis spurojn en la regiono de Tras os Montes en Portugalio.

El la vetonoj restas pluraj kastroj, fortikigitaj vilaĝoj, en diversaj provincoj, sed ĉefe en Avilo kaj Salamanko. Ili ankaŭ lasis kiel heredo plurajn elŝtonajn porkojn dise tra la hispana teritorio, la tradicia ludo kalvo. Nuntempe ĝi estas ludata en partoj de Kastilio kaj Leono, ĉefe en la provincoj Avilo, Salamanko kaj Zamoro. En Ekstremaduro en la komarko de Plasencio.