Teresina: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: be:Горад Тэрэзіна
Neniu resumo de redakto
Linio 82: Linio 82:
[[cs:Teresina]]
[[cs:Teresina]]
[[de:Teresina]]
[[de:Teresina]]
[[eml:Teresina]]
[[en:Teresina]]
[[en:Teresina]]
[[es:Teresina]]
[[es:Teresina]]

Kiel registrite je 06:25, 14 jun. 2012

Urbo Teresina

Flago de Teresina

Blazono de Teresina

Flago de Teresina Blazono de Teresina
Himno
municipo de Brazilo • ĉefurbo • urbego
Datreveno 16-a de aŭgusto
Fondiĝo 1852
Nomo de la loĝanto teresinense
Moto "Omnia in Charitate"
Urbestr(in)o Silvio Mendes (Partio por la Brazila Social-Demokratio) ĝis 2012
Situo
Situo de Teresina
Situo de Teresina
Subŝtato Piaŭio
Mezoregiono Centro-Norte Piauiense
Mikroregiono Teresina
Metropola Regiono Grande Teresina
Najbaraj urboj Ne disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo 1.755,70 km²
Loĝantaro 802.537 loĝ. 2009 [1]
Loĝdenso 444,20 loĝ./km²
Alteco 72 metroj
Klimato tropika
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0,766 2000 [2]
MEP R$ 6.000.490.000 (56) - 2006 [3]
MEP per capita R$ 7.482,00 2006 [3]
vdr


Teresina estas la ĉefurbo de la subŝtato Piauí en la nordoriento de Brazilo kun 778.773 loĝantoj (2005), 72 metrojn super marnivelo.

Esperanto en Teresina

La pioniro en 1939 estis S-ro Francisco Cezar de Araújo, poligloto, instruisto pri la latina, angla kaj franca lingvoj en Liceo.

Tiam, José Ribamar de Freitas, lernanto de la Liceo, iris en la hejmon de tiu instruisto nur por aŭdi diskojn en la Lingvo Internacia; tiujn gramofondiskojn devenintajn el Anglujo, la instruisto Cezar de Araújo petis de Brazila Spiritisma Federacio.

Aŭdinte la diskojn per gramofono, la junulo José de Ribamar Freitas tuj interesiĝis pri la zamenhofa lingvo kaj ĝin memlernis per la libro “Esperanto sem mestre”, de Francisko Valdomiro Lorenz. Poste, li instruis Esperanton al diversaj gelernantoj.

José Ribamar de Freitas estis instruisto pri portugala kaj franca lingvoj en Gimnazio Leão XIII, kolegio Sankta Koro de Jesuo kaj en aliaj lernejoj de Teresina; profesoro pri Puna juro kaj Jurmedicino en Federacia Universitato de Piauí; direktoro de la Centro pri Homaj Sciencoj de la Universitato; direktoro de la Sekretariejo pri Federacia Justico. Nuntempe li estas konsilanto de la Supera Lernejo pri Advokateco kaj membro de Piaŭia Akademio pri Jura Beletro.

En la kvardekaj jaroj lernis la Lingvon Internacian: Raimundo Wall Ferraz, kiu estis urbestro de Teresina trifoje; Humberto Machado Coelho; kaj Prof. Vitorino.

Nur en 1958 estis fondita la unua Esperanto-Grupo en Teresina: “Instituto Piauiense de Esperanto”. La estraranoj de tiu grupo estis: Antônio de Pádua Soares, Eugênio Doin Vieira kaj Raimundo José do Nascimento.

Ĉar la grupanoj disiĝis, post 1963, la unua Esperanto-Grupo de Teresina, kvankam oficiale ankoraŭ ekzistas, bedaŭrinde estas neaktiva. Ankoraŭ en 1963, strato en kvartalo “Monte Castelo”, de tiu ĉi ĉefurbo, ricevis la nomon “Rua Esperanto”. La dekreto estis de la urbestro Hugo Bastos, kiu akceptis peton de la urba konsilanto Carlos de Melo Lobo.

Sed gravan eventon okazigis en Piauí “Instituto Piauiense de Esperanto”: La 7-an Nordorientan Kunvenon de Esperanto”. Partoprenis en tiu kunveno delegitaro el Ceará, Paraíba kaj el aliaj subŝtatoj de Nordorienta Regiono.

Referencoj

  1. Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 12 de oktobro 2009.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Alirita 12 de oktobro 2009.
  3. 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 12 de oktobro 2009.