Portlando (Oregono): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: be:Горад Портленд, Арэгон
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: el:Πόρτλαντ, Όρεγκον
Linio 41: Linio 41:
[[da:Portland]]
[[da:Portland]]
[[de:Portland (Oregon)]]
[[de:Portland (Oregon)]]
[[el:Πόρτλαντ Όρεγκον]]
[[el:Πόρτλαντ, Όρεγκον]]
[[en:Portland, Oregon]]
[[en:Portland, Oregon]]
[[es:Portland]]
[[es:Portland]]

Kiel registrite je 08:13, 18 jun. 2012

Temas pri... “Portland” alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Oregono, Usono. Por informoj pri aliaj samnomaj urboj, vidu la artikolon Portland (apartigilo).
Situo de Portlando en Oregono.

Portland estas la plej granda urbo en la usona ŝtato Oregono kaj ĉefurbo de la Kantono Multnomah. Portland ekzistas sur ambaŭ flankoj de la rivero Willamette, sude de la loko kie ĝi konektas kun la rivero Columbia. Portland estas la 2a plej granda urbo en la Pacifiko-Nordokcidenta regiono de Usono; nur Seatlo estas pli granda en la regiono.

Je julio 2005, la loĝantaron oni taksis je 556,370, 3% pli ol la kvanto 529,121 je la kalkulado de aprilo 2000. La loĝantaro de ĝia aglomeraĵo estas proksimume 2 milionoj (la 24a plej granda en Usono).

La kromnomo de Portland estas "La Urbo de Rozoj" (angle: The City of Roses) aŭ "La Roz-urbo" ("The Rose City"). La klimato estas ideala por kreski rozojn, kaj la urbo havas multajn roz-ĝardenojn, inkluzivante ĝian plej faman, la Internacian Roz-Testan Ĝardenon (International Rose Test Garden) en la Parko Washington.

Historio

William Overton kaj Asa Lovejoy, migrantoj de la usona orienta marbordo, fondis la urbon je 1843. Overton vendis unu duonon de sia 640-akra (2.6 kvadrat-kilometra) sito de Lovejoy por 25 centojn, kaj poste vendis sian parton al Francis Pettygrove. Ambaŭ Pettygrove kaj Lovejoy volis nomigi la urbon laŭ siajn proprajn hejmurbojn: Pettygrove por Portland, Majno; Lovejoy por Boston, Masaĉuseco. Ili konsentis decidi la aferon per ĵeti moneron. Pettygrove venkis, kaj la urbo nomiĝis Portland.

Geografio kaj klimato

La aglomeraĵo de Portland lokiĝas en la valo Willamette, en la norda parto de Oregono (inkluzivante la kantonoj Multnomah, Washington, kaj Clackamas), kaj la suda parto de Vaŝingtonio (la kantono Clark). La rivero Columbia formas la bordon inter Oregon kaj Vaŝingtonio.

Ĝia klimato estas temperata. Inter 1000 kaj 1125 mm de pluvo falas en unu jaro. 80% de la ĉiujara pluvo okazas inter novembro kaj aprilo. Dum la somero la klimato estas plej bela kaj seka. Malofte neĝas en Portland.

Vidindaĵoj

Alia

Esperanto-movado

La urbo gastigis la Universalan Kongreson en 1972, krom landajn kongresojn de ELNA en 1965 kaj 1984.