Oriento: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: diq:Rocvetış
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: be:Усход (старана свету)
Linio 43: Linio 43:
[[ba:Көнсығыш]]
[[ba:Көнсығыш]]
[[bat-smg:Rītā]]
[[bat-smg:Rītā]]
[[be:Усход (старана свету)]]
[[be-x-old:Усход]]
[[be-x-old:Усход]]
[[bg:Изток]]
[[bg:Изток]]

Kiel registrite je 10:37, 19 jun. 2012

Kompasdirektoj

Oriento estas unu el la kvar kompasdirektoj. Ĝi estas la direkto kontraŭa al okcidento, do la direkto kiun sekvas la terglobo dum sia turniĝo kaj la direkto en kiu okazas la sunleviĝo.

Kvankam orienteco estas relativa afero, oni ofte subkomprenas orienta kiel orient-eŭrazia, aŭ pli simple Azio precipe kiam temas pri kulturo.

La esprimojn "Proksima Oriento" kaj "Fora Oriento" multaj esperantistoj konsideras evitindaj en Esperanto, ĉar ili devenas de la eŭropa perspektivo, do ne estas internaciaj. Anstataŭe eblas uzi "okcidenta Azio" kaj "orienta Azio" (tia internaciigita uzo ankaŭ estas rekomendita en la Esperanta Vikipedio).

Astronomie oni vastigas la nocion "oriento" aŭ "eosto" al aliaj planedojlunoj.

En kelkaj landoj, framasonoj nomas siajn landajn grandajn loĝiojn Oriento, kiel, ekzemple la Granda Oriento de Brazilo.

La sciencfikcia aŭtoro Harry Harrison en sia novelo "The stainless steel rat gets drafted" (ŝtalrato rekrutiĝas) priskribas planedon, sur kiu la suno leviĝas ne oriente, sed okcidente. Tio teorie eblas, se la ĉirkaŭsuna rotacio de la planedo estas malpli rapida ol la ĉirkaŭaksa (do se la tago estas pli longa ol la jaro).

"Eosto"

Apud la Fundamenta vorto "oriento" kelkaj esperantistoj uzas ankaŭ la esprimon "eosto" (kaj simile uzas "uesto" anstataŭ "okcidento"). Tiuj du novradikaj vortoj ebligas mallongigi la kvar kompasdirektojn per kvar malsamaj literoj (E-S-U-N). Laŭ kelkaj tiuj du vortoj ankaŭ havas la avantaĝon, ke ili ne portas la aldonan kulturan signifon, kiun la vortoj "okcidento" kaj "oriento" havas (en la angla krom la ĉefaj "West" kaj "East" oni fojfoje uzas "Occident" kaj "Orient", do kelkaj erare pensas, ke "okcidento" kaj "oriento" estas tradukoj pli ĝuste de tiuj vortoj, ol de la ordinaraj).

Tamen tiuj du vortoj estas konsiderataj superfluaj de multaj esperantistoj. La fakto, ke oni en multaj lingvoj mallongigas la kompasdirektojn per unu litero, ja devenas de tio, ke tiuj lingvoj havas malsamajn komencliterojn por tiuj direktoj. Ne ekzistas efektiva kontraŭargumento al la uzado de dulitera mallongigo en Esperanto: Or-Su-Ok-No. La vortoj "nordo" kaj "sudo" nun ankaŭ havas politikan kromsignifon, sed tio ne estu kialo por enkonduki novajn vortojn sen tiu kromsignifo.

Vidu ankaŭ