Sonvilier: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 28: Linio 28:


==Najbaraj komunumoj==
==Najbaraj komunumoj==
La komunumo Sonvilier limas en nordo al [[Les Bois]] ([[Kantono Ĵuraso|JU]]), en oriento al [[Saint-Imier]], kaj en okcidento al [[Renan BE|Renan]].
La komunumo Sonvilier limas en nordo al [[Les Bois]] ([[Kantono Ĵuraso|JU]]), en oriento al [[Saint-Imier]], en sudsudoriento al [[Le Pâquier]] ([[Kantono Neŭŝatelo|NE]]), en sudo al [[Dombresson]] ([[Kantono Neŭŝatelo|NE]]), en sudsudokcidento al [[Chézard-Saint-Martin]] ([[Kantono Neŭŝatelo|NE]]), kaj en okcidento al [[Renan BE|Renan]].


==Trafiko==
==Trafiko==

Kiel registrite je 14:56, 20 jun. 2012

Sonvilier
Blazono de Sonvilier
Blazono de Sonvilier
Blazono de Sonvilier
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Koordinatoj  47° 8′ 22″ N 6° 57′ 55″ O / 47.13944 °N, 6.96528 °O / 47.13944; 6.96528 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 22″ N 6° 57′ 55″ O / 47.13944 °N, 6.96528 °O / 47.13944; 6.96528 (mapo)
Areo 23,78 km²
Alteco 802 m super marnivelo
Poŝtkodo 2615
Komunumkodo 0445
Mapo de Sonvilier
Mapo de Sonvilier
Mapo de Sonvilier
vdr


Pri la komunumo

Sonvilier estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1180 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Sonvilier situas en la Berna Ĵuraso en la valo de la rivero Suze meze inter Bielo kaj La Chaux-de-Fonds. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Sonvilier kaj La Chaux-d'Abel kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,78 km², de kiuj 34,6% estas kovritaj de arbaro, 60,8% servas por agrikulturo kaj 4,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Sonvilier limas en nordo al Les Bois (JU), en oriento al Saint-Imier, en sudsudoriento al Le Pâquier (NE), en sudo al Dombresson (NE), en sudsudokcidento al Chézard-Saint-Martin (NE), kaj en okcidento al Renan.

Trafiko

Tra Sonvilier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Bielo al La Chaux-de-Fonds. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 15 kilometrojn oriente de la komunumo apud Soncéboz-Sombeval. Al la publika transportreto la komunumon estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds.

Historio

La unua dokumenta mencio de Sonvilier datiĝas el la jaro 1298 kiel Sunuilier. La kastelo Erguel, kiu situas sudoriente de la vilaĝo Sonvilier, dum la 13-a kaj 14-a jarcento estis la sidejo de la Senjoroj de Arguel aŭ Erguel, kaj estis la sidejo de la senjorujo. Ek de la 14-a jarcento la Senjorujo Erguel apartenis al la Princepiskopejo Bazelo.[3] De 1797 ĝis 1815 Sonvilier kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Sonvilier voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Christine Gagnebin-Diacon: Sonvilier en Historia Leksikono de Svislando (2012-01-04)
  4. Fonto: Anne Beuchat-Bessire: Erguel en Historia Leksikono de Svislando (2005-11-15)
  5. Fonto: Anne Beuchat-Bessire: Courtelary (oficdistrikto) en Historia Leksikono de Svislando (2005-03-08)

Eksteraj Ligiloj