Okcitana lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 64: Linio 64:


=== 20-a jarcento ===
=== 20-a jarcento ===
Samjare la [[politika maldekstro|"ruĝa" (maldekstrema)]] regiono [[Lengadòc]] ekbolis kontraŭ la subpremo de la franca ŝtato regata el la ĉefurbo Parizo, kion multaj <!-- kiuj? -->sentis kiel [[koloniismo]]. La ĉefurbo mobilizis soldatojn kontraŭ la laboristoj kaj vinfaristoj, sed multaj rifuzis pafi. La lokanoj en tiu situacio forte eksentis sian alilingvan identecon. Sed jardekon poste, por paroli kun la kamaradoj en la [[1-a Mondmilito|mondmilitaj]] tranĉeoj, la homoj unuafoje en siaj vivoj bezonis la kompare raŭkan nordan lingvon, kiun de kelkdekoj da jaroj oni devige enkapigis al ili lerneje.
Samjare la [[politika maldekstro|"ruĝa" (maldekstrema)]] regiono [[Langvedoko]] ekbolis kontraŭ la subpremo de la franca ŝtato regata el la ĉefurbo Parizo, kion multaj <!-- kiuj? -->sentis kiel [[koloniismo]]. La ĉefurbo mobilizis soldatojn kontraŭ la laboristoj kaj vinfaristoj, sed multaj rifuzis pafi. La lokanoj en tiu situacio forte eksentis sian alilingvan identecon. Sed jardekon poste, por paroli kun la kamaradoj en la [[1-a Mondmilito|mondmilitaj]] tranĉeoj, la homoj unuafoje en siaj vivoj bezonis la kompare raŭkan nordan lingvon, kiun de kelkdekoj da jaroj oni devige enkapigis al ili lerneje.


Tuj post la milito la Langvedokanoj [[Perbòsc]] kaj [[Estieu]] renovigis la skriban lingvon - ok jarcentojn poste. Ili revenis al la trobadorepoka skribmaniero aldonante supersignojn por distingi ekzemple ''o'' [u] disde ''ò'' [o] kaj aliflanke unuigis laŭeble skribmanierojn prononcante inan finan ''-a'' laŭregione [a], [o] aŭ [ø]. [[Alibèrt]] al kiu oni ofte malprave atribuas tiun sistemon nun 80% uzatan, perfektigis ĝin en [[1935]]. En [[1945]] fondiĝis ''[[Institut d'Estudis Occitans]]'' en Tuluzo kiel noviga kontraŭpoluso al la konservema ''Felibritge''. Ĝi estas hodiaŭ reprezentata en ĉiu okcitana departemento, kaj en [[Parizo]].
Tuj post la milito la Langvedokanoj [[Perbòsc]] kaj [[Estieu]] renovigis la skriban lingvon - ok jarcentojn poste. Ili revenis al la trobadorepoka skribmaniero aldonante supersignojn por distingi ekzemple ''o'' [u] disde ''ò'' [o] kaj aliflanke unuigis laŭeble skribmanierojn prononcante inan finan ''-a'' laŭregione [a], [o] aŭ [ø]. [[Alibèrt]] al kiu oni ofte malprave atribuas tiun sistemon nun 80% uzatan, perfektigis ĝin en [[1935]]. En [[1945]] fondiĝis ''[[Institut d'Estudis Occitans]]'' en Tuluzo kiel noviga kontraŭpoluso al la konservema ''Felibritge''. Ĝi estas hodiaŭ reprezentata en ĉiu okcitana departemento, kaj en [[Parizo]].

Kiel registrite je 16:04, 21 jun. 2012

Okcitana
Occitan [ucita']
Mapo
lingvo • moderna lingvo • languages of Occitania
okcitana-latinida lingvaro • gaŭlo-latinida lingvaro
Parolata en Okcitanio (Francio, Hispanio, Italio kaj Monako)
Parolantoj 542 000
Denaskaj parolantoj 758.000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Ibero-latinida
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Hispanio
Reguligita de Conselh de la Lenga Occitana
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 oc
  ISO 639-2 oci
  ISO 639-3 oci
  Glottolog occi1239
Angla nomo Occitan
Franca nomo occitan
Specimeno
la Patro Nia:

Paire nòstre que siás dins lo cèl,
que ton nom se santifique,
que ton rènhe nos avenga,
que ta volontat se faga
sus la tèrra coma dins lo cèl.
Dona-nos nòstre pan de cada jorn,
perdona-nos nòstres deutes
coma nosautres perdonam
als nòstres debitors.
e fai que tombèm pas dins la tentacion
mas deliura-nos del mal.
Atal siá!

Vikipedio
vdr
Teritorio kie la okcitana lingvo estas parolata en Francio
La tri dialektaj regionoj de la okcitana lingvo

Estas suspektata ke ĉi tiu paĝo ne havas neŭtralan vidpunkton.


Origino: 500-1000 el la Vulgara latina de suda Francio

Nomo

La vorto occitan estas moderna kreaĵo el etimo òc [o] ("jes"). Oni dividas la mezepokajn latinidajn dialektojn de Francio laŭ la vorto por "jes". La nordaj dialektoj uzis oïl kaj evoluis al la nuna franca lingvo, kiu uzas oui.

Oni ankaŭ uzis provençal ("provenca"), sed estas pli science rezervi la nomon por la dialekto de Provenco.

Historio

Eko kaj ora epoko

Dum la 8-a jarcento aperas la unuaj tekstoj en la okcitana, kies radiko estis unu el la dialektoj de la vulgara latina. En la 11-a jarcento tiu lingvo estis parolata en la suda duono de la hodiaŭa Francio, la norda duono de la hodiaŭa katalunaj landoj, la okcidenta duono de la nuna norda Italio kaj, krom en la nordeto, ĉie en la niatempa franclingva Svislando.

Poste pro manko de centra ŝtato aŭ konscio pri la kuneco, la regiono disfalis en plurajn dialektojn.

La oriento iom italiĝis, dum nur en la sudo okazis ekspansio pro katalunaj konkeroj. Sed unue okazis la ora epoko de la okcitana kulturo dum la tempo de la trobadoroj. La unua estis Guilhèm d'Aquitània. Ankaŭ lia fama nepino Alienor d'Aquitània, kaj ties filo Ricard Còr de Leon (Rikardo la 1-a aŭ Rikardo Leonkora), reĝo de Anglio poeziis, same kiel ekzemple Marcabrun, Bernat de Ventadorn au Pèire VIDAL.

De la 11-a ĝis la 13-a jarcento ili produktis en Eŭropo tute novstilan poezion - la amkanton. Tiun arton ili portis ĝis alta nivelo, tiel ke ĝi disradiis tra Eŭropo. Tia literaturo estis multfaceta, havis diversajn poeziajn formojn, filozofion kaj pensadon pri la lingvo mem. Tiuj trobadoroj laboris por aŭ parte mem estis princoj.

Malgraviĝado

Pro interveno de la nordfrancaj reĝoj kontraŭ la katara religio en regiono, la literaturo malpliiĝis ĝis sia ĉeso en la 16-a jarcento.

Post tio, mirinde la homoj tute forgesis pri la trobadoroj, ĝis kiam jarcentfine kelke da homoj, kiel Loís Belaud de la Belaudièra el Ais de Provença o Pèire Godolin el Tolosa (Tuluzo), rekomencis verki okcitane. Oficiale la lingvoneniiga politiko komencis en 1539 kun la edikto de Villers-Cotterêts kiu postulis ke ĉiu skribita dokumento estu en la franca lingvo (ĝis tiam en norda Francio oni ankoraŭ uzis la latinan). Tamen en la malfacile alireblaj Pireneoj oni primokis tion, plu skribante okcitane ĝis 1660.

En 19-a jarcento, renaskiĝis la literaturo interalie kun Frédéric Mistral kiu kun aliaj aŭtoroj fondis en 1854 tutokcitanan movadon "Felibritge", kiu ankoraŭ viglas. Li provis unuigi la lingvon per tutlanda vortarego, "Lou Tresor dou Felibrige". En 1904 li ricevis Nobel-Premion por sia verkaro inkluzivanta poezion "Mirelha".

20-a jarcento

Samjare la "ruĝa" (maldekstrema) regiono Langvedoko ekbolis kontraŭ la subpremo de la franca ŝtato regata el la ĉefurbo Parizo, kion multaj sentis kiel koloniismo. La ĉefurbo mobilizis soldatojn kontraŭ la laboristoj kaj vinfaristoj, sed multaj rifuzis pafi. La lokanoj en tiu situacio forte eksentis sian alilingvan identecon. Sed jardekon poste, por paroli kun la kamaradoj en la mondmilitaj tranĉeoj, la homoj unuafoje en siaj vivoj bezonis la kompare raŭkan nordan lingvon, kiun de kelkdekoj da jaroj oni devige enkapigis al ili lerneje.

Tuj post la milito la Langvedokanoj Perbòsc kaj Estieu renovigis la skriban lingvon - ok jarcentojn poste. Ili revenis al la trobadorepoka skribmaniero aldonante supersignojn por distingi ekzemple o [u] disde ò [o] kaj aliflanke unuigis laŭeble skribmanierojn prononcante inan finan -a laŭregione [a], [o] aŭ [ø]. Alibèrt al kiu oni ofte malprave atribuas tiun sistemon nun 80% uzatan, perfektigis ĝin en 1935. En 1945 fondiĝis Institut d'Estudis Occitans en Tuluzo kiel noviga kontraŭpoluso al la konservema Felibritge. Ĝi estas hodiaŭ reprezentata en ĉiu okcitana departemento, kaj en Parizo.

Vigle ĝi subtenas diversajn agadojn kaj eldonas multajn librojn. Tiujn oni tamen malfacile trovas, ĉar multaj homoj supozas sin nekapablaj legi la lingvon, kiun ili neniam lerneje studrajtis. Certan plibonigon, kontraste al la lastjarcenta alvoko instruisten, elradikigi ĉiun lingvon krom unu, oni konstatas.

La lingvon jarcentkomence ekskluzive uzitan, oni hodiaŭ apenaŭ plu aŭdas, kvankam duono de la loĝantaro komprenas kaj triono kapablas paroli ĝin. Ofte ĝi jam estis mortdirita vane, tamen la situacio ankoraŭ malfaciliĝas. Ankaŭ kadre de tutmonda vekiĝo pri tiaj problemoj, homoj ekkonsentas pri sia riĉa heredaĵo.

Dialektoj

Stato

Malgraŭ la neoficialeco (ekster valo Arano), okcitanistoj kreis infanajn lernejojn calandretas, kie oni instruas per la lingvo.

Okcitandevenaj Esperantaj vortoj

mistralo el mistrao ("reganta vento"), trobadoro el trobador ("trovanto"),

Eksteraj ligiloj

greke Okcitana lingvo en esperanto.net greke La lingvo okcitana greke Ŝablono:Pejnejo de Daniel Pfeiffer greke EsperantÒC: Esperanta kaj okcitana informilo (el Retarkivo 2008) Malaperinta retejo vizitebla en arĥivoj: 5 bultenoj redaktitaj de Daniel Pfeiffer de 1996 ĝis 2005. greke Okcitanlingva fako de DMoz greke Hektor Alos i Font. "La kaŭzoj de lingvo-malapero: La ekzemplo de la okcitana". Monato, novembro 1992, p. 20-22. greke DICCIONARI GENERAL OCCITAN DE CANTALAUSA greke Òc per l'occitan Annuari de las entrepresas e organismes amb lo certificat "òc per l'occitan"


Vidu ankaŭ jenon

Ŝablono:LigoElstara ak:Occitan