Ebenaĵo de Transilvanio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e r2.7.1) (robota aldono de: pl:Równina Transylwańska |
|||
Linio 19: | Linio 19: | ||
[[Kategorio:Transilvanio]] |
[[Kategorio:Transilvanio]] |
||
[[Kategorio:Ebenaĵoj]] |
|||
[[en:Transylvanian Plain]] |
[[en:Transylvanian Plain]] |
Kiel registrite je 07:12, 8 jul. 2012
Ebenaĵo de Transsilvanujo (rumane: Câmpia Transilvaniei, hungare: Mezőség, Erdélyi Mezőség) estas ebenaĵo en Rumanio, kiu situas en la distriktoj Mureş kaj Cluj.
Situo
Ĝi kuŝas de la rivero Someş ĝis la linioj de Mureş kaj Niraj, laŭ unuj ĝis la linio de la rivero Târnava Mică. Ĝi estas senarbara. Inter la larĝaj valoj estas multe da artefaritaj lagoj (fiŝlagoj). Ĝiaj plej valoraj naturtrezoroj estas la salo kaj la tergaso.
Historio
En la regiono troviĝas ĉirkaŭ 300 komunumoj loĝataj de rumanoj, hungaroj kaj germanoj. La hungaroj koloniiĝis tien dum la 10-a kaj 11-a jarcentoj. La rumanoj komencis koloniiĝi grandnombre en la regionon je la fino de la mezepoko.
Popolkulturo
La kulturo de la tieaj hungaroj estas unu el la plej arkaikaj de la hungaroj en Transilvanio. Memkompeneble estas karakteriza ankaŭ la reciproka influo de la rumana kaj hungara kulturoj. La etnografio studadas la tiean kulturon, precipe la popolmuzikon kaj popoldancon nur ekde la mezo de la 20-a jarcento. La tieaj popoldancoj apartenas al la plej popularaj dancoj en la tiel nomataj tánházak (dancdomoj) de kelkaj jardekoj. Inter 1909 kaj 1913 kaj en aprilo de 1914 Béla Bartók kolektis popolmuzikon hungaran kaj rumanan en la regiono. Inter aliaj tie li notis la tekston, kiu servis kiel bazo por la teksto de la sia fama komponaĵo Cantata profana.
Bibliografio
- Soó Rezső: Az Erdélyi Mezőség flórája (Debrecen, 1949).
- Szigetek a holttengerben, literatura antologio, red., Pál Nagy, Mentor, 1998.
- Dr. Kós Károly: A Mezőség néprajza 1-2. Mentor Kiadó, Marosvásárhely, 2000.
- Makkai Gergely: Az erdélyi mezőség tájökológiája, 2003.
- Keszeg Vilmos: Mezőségi hiedelmek. Mentor Kiadó, Marosvásárhely, 2006.