Maximilian Schell: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: ko:맥시밀리언 셸
AvocatoBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: fa:ماکسیمیلیان شل
Linio 30: Linio 30:
[[en:Maximilian Schell]]
[[en:Maximilian Schell]]
[[es:Maximilian Schell]]
[[es:Maximilian Schell]]
[[fa:ماکسیمیلیان شل]]
[[fi:Maximilian Schell]]
[[fi:Maximilian Schell]]
[[fr:Maximilian Schell]]
[[fr:Maximilian Schell]]

Kiel registrite je 04:45, 10 jul. 2012

Maximilian Schell (maldekstre) en filmo La juĝo de Nurembergo, Usono, 1961

Maximilian SCHELL [maksimiljan ŝel] (naskiĝis la 8-an de decembro, 1930) estas aktoro, reĝisoro, dramaturgo kaj produktoro.

Maximilian Schell naskiĝis en Vieno. En la jaro 1939 la familio fuĝis de la germanaj nazioj al Svislando, kaj li pasigis sian junaĝon en Zuriko.

En Zuriko kaj Munkeno li studis germanistikon, historion de arto kaj literaturo, muzikan kaj teatran sciencon. En 1952 li decidis fariĝi aktoro kaj unu jaron poste li komencis sian karieron en Basela teatro, kie li ne nur aktoris, sed ankaŭ elprovis sin kiel dramaturgo kaj reĝisoro. En la jaro 1959 li eklaboris en Munkeno kaj samjare Gustaf Gründgens invitis lin al Hamburgo, kie li restis ĝis 1963. Fine de la 1960-aj jaroj li aktoris en Londono.

Sian unuan filmrolon Maximilian Schell ricevis en la jaro 1955. En 1958 li unuafoje elprovis sin en Hollywood: Kun Marlon Brando li aperis en la filmo The Young Lions. Internacian famon li atingis per rolo en Judgement at Nuremberg, pro kiu li en 1962 gajnis la Oskaron kiel plej bona ĉefrolulo.

Fine de la 1960-aj jaroj li ankaŭ komencis agi kiel produktoro kaj reĝisoro de filmoj. Jam lia unua produktaĵo Erste Liebe gajnis grandan sukceson. Ankaŭ dokumentajn filmojn li faris, ekz. Marlene (pri Marlene Dietrich) kaj Meine Schwester Maria (2002), kiu pritemas la vivon kaj la agadon de lia fratino, la aktorino Maria Schell.

Maximilian Schell ankaŭ verkas kaj pentras. Li vivas alterne en Losanĝeleso kaj en la familia bieno en Karintio, Aŭstrio.