Edward Jenner: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: uk:Едвард Дженнер
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: xmf:ედუარდ ჯენერი
Linio 91: Linio 91:
[[vi:Edward Jenner]]
[[vi:Edward Jenner]]
[[war:Edward Jenner]]
[[war:Edward Jenner]]
[[xmf:ედუარდ ჯენერი]]
[[zh:愛德華·詹納]]
[[zh:愛德華·詹納]]

Kiel registrite je 05:02, 10 jul. 2012

Jenenr
Jenenr

Edward JENNER [EDŭa(r)d ĜEne(r)] (naskiĝis 17-an de majo de 1749 en Berkeley, Gloucestershire, mortis 26-an de januaro en 1823 samloke) estis brita provinca kuracisto en Berkeley kaj konatas kiel malkovrinto de vakcinado. Li malkovris en 1796, ke la homo estas protektita al variolo, se ĝi estas infektita per bova variolo- aŭ viruso Vaccinia. Jenner nomis la proceson vakcinado, kiu signifas hodiaŭ inokulon de malfortaj malsanigaĵoj en la homan korpon.

En 1798, Edward Jenner unue publikigis siajn studojn pri la nova metodo de vakcinado. Tiu grandioza eltrovo daŭre plibonigas la sanon de homoj tra la tuta mondo.


La unua, kiu malkovris efikan kaj sendanĝeran metodon por preventi variolon, estis la angla kuracisto Edward Jenner [ĝenr], kiu naskiĝis la 17an de majo 1749 en familio de pastro en urbeto Berkeley [barkli] en okcidenta Anglio. Li fariĝis orfo en sia kvina jaro kaj estis prizorgata de la frato. En la oka jaro de sia vivo li malsanis pro variolo. Li studis la medicinon kaj estis forte influata de fama kirurgo, anatomisto kaj biologo John Hunter [ĝon hantr], kiu interesiĝis pri multaj temoj en la sciencoj. Inter la fruaj sciencaj verkoj de Jenner troviĝas studo pri la konduto de kukolidoj en fremdaj nestoj. En 1778 Jenner esploris pri kormalsanoj kaj eltrovis la misformadon de la koraj arterioj ĉe stenokardio. Jam de sia junaĝo, Jenner montriĝis sciema kaj neordinara scienca esploristo.

Ekde 1790 Jenner komencis studi malsanon de melkistinoj, kiuj infektiĝis de bovina variolo, kiam dum melkado ili dispremis variolajn pustulojn ĉe la mamoj de infektitaj bovinoj. Tiu malsano konsistis el la disvolviĝo kaj rapida resaniĝo de vezikoj sur la fingroj. Tiuj, kiuj tiel infektiĝis, poste ne malsaniĝis pro la vera homa variolo. Post zorgaj enketoj pri tiu fakto, Jenner, la 14an de majo 1796, antaŭ grupo de amikoj kaj medicina komisiono infektis ok-jaran knabon per bovina variolo, uzante la enhavon de pustulo sur la mano de melkistino kaj enigante tiun materialon en supraĵan tranĉon ĉe la haŭto de la knaba mano. La 1-an de julio, Jenner inokulis la knabon per la enhavo de variola pustulo, sed la knabo ne malsaniĝis, nek tiam nek post ripeta provo infekti lin kvin monatojn poste. Post pliaj similrezultaj eksperimentoj, Jenner volis publikigi siajn konkludojn. En 1796 la Reĝa Societo (prestiĝa scienca organizaĵo) tamen malakceptis artikolon de Jenner pri tiu temo, kaj tial li mem eldonis malgrandan libron pri la afero en 1798, nomante sian metodon vakcinado.

Malgraŭ komencaj obstakloj, la metodo rapide akceptiĝis. En 1805 Napoleono ordonis la vakcinadon de la tuta franca armeo, kaj en 1807 aperis en Germanio la unua leĝo pri deviga vakcinado. La unua infano vakcinita en Rusio, Anton Petrov, estis baptita en Peterburgo duan fojon kaj ricevis la nomon Vakcinov. La fama Pasteur, 85jarojn post la unua eksperimento de Jenner, proponis la nomon „vakcino" por ĉiuj analogaj preparajoj kontraŭ aliaj infektaj malsanoj. „Ni esperas', li skribis, „ke la scienco konservos tiun nomon honore al la meritoj kaj la grandegaj bonfaroj, kiujn efektivigis al la homaro unu el la plej rimarkindaj homoj de Anglio - Jenner. Kia plezuro por mi honori tiun senmortan nomon!"

Jam en 1801 Jenner antaŭvidis la eblecon likvidi variolon sur la tuta tero. En 1958 delegacio de eks-Sovetio proponis programon por tia likvido al la Monda Organizaĵo pri Sano. La ofensivo komenciĝis en 1967, kiam endemiaj fokusoj de variolo ekzistis en 30 landoj kaj tutmonde ekestis jare 10-15 milionoj da okazoj de la malsano. La strategio necesigis la vakcinadon de minimume 80-90% de la loĝantaro, ĝustatempan diagnozon kaj izoladon de ĉiu malsanulo kaj nepran vakcinadon de ĉiu familiano de la malsanuloj. Pro tio necesis aldone ĉiujare 150 milionoj da dozoj de la vakcino, kiujn senpage donacis 20 landoj, kaj la sindona laboro de specialistoj kaj volontuloj. La lasta okazo de endemia variolo en la mondo estis registrita en oktobro 1977, en Somalio, kaj en aügusto 1978, en Anglio, okazis du pliaj okazoj pro infekto en laboratorio. Post zorga observado tra la tuta mondo, en majo 1980 la Monda Organizaĵo pri Sano deklaris, ke variolo estas plene likvidita.

La sukceso de la kontraŭ-variola kampanjo rezultigis plian programon de vakcinado kontraŭ ses malsanoj: tuberkulozo, difterio, kokluŝo, morbilo, poliomjelito kaj tetano.

parte MONATO - marto 1998