Monaĥejo Sankta Katarina: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Narvalo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
e robota aldono de: xmf:სინაიშ წიმინდე ეკატერინეშ მონასტერი |
||
Linio 56: | Linio 56: | ||
[[tr:Aziz Katherina Manastırı]] |
[[tr:Aziz Katherina Manastırı]] |
||
[[uk:Монастир святої Катерини]] |
[[uk:Монастир святої Катерини]] |
||
[[xmf:სინაიშ წიმინდე ეკატერინეშ მონასტერი]] |
|||
[[zh:圣凯瑟琳修道院 (西乃山)]] |
[[zh:圣凯瑟琳修道院 (西乃山)]] |
Kiel registrite je 21:31, 12 jul. 2012
La Monaĥejo de la Transfiguriĝo aŭ Monaĥejo de Sankta Katarina (greke: Μονὴ τῆς Ἁγίας) situas ĉe malfacile alirebla kanjono ĉe la Monto Sinajo, en Egiptio. Ĝi estis konstruita tie, kie laŭ la tradicio Moseo vidis la «arbetaĵon kiu flamis sen estingado». temas pri unu el la plej antikvaj monaĥejoj ankoraŭ loĝataj. Ĝi ankaŭ estas konata kiel Monaĥejo de la Brulanta Arbetaĵo. Ĝi apartenas al la Ortodoksa Eklezio de la Monto Sinajo, dependanta de la Ortodoksa Eklezio de Jerusalemo. En 2002 ĝi estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko.
Laŭ la tradicio, unue ekzistis kapelo konstruigita de la patrino de Konstantino la 1-a, Helena de Konstantinopolo kaj poste Justiniano la 1-a ordonis la konstruadon de monaĥejo samloke. Laŭ la tradicio ĝi ankoraŭ konservas la arbetaĵon kiu flamis antaŭ Moseo kaj la mortajn restaĵojn de kristana martiro Katarina de Aleksandrio.
La monaĥejo havas valoran bibliotekon kiu enhavas vastan kolekton de kodeksoj kaj manuskriptoj de la mondo. En ĝi troveblas ĉirkaŭ 3.500 volumoj skribitaj en la greka, kopta, araba, armena, hebrea, kartvela, siria kaj aliaj lingvoj. Ĝi ankaŭ havas mozaikojn, relikvojn, pentraĵojn, rusajn kaj grekajn ikonojn inter kiuj troviĝas la plej antikvaj en la mondo, el la 5-a kaj 6-a jarcentoj.