Platgermana lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kvanto de frazoj en tatoeba
Linio 163: Linio 163:
[[Plattdeutsches Wörterbuch]], Platgermana vortaro (en germana/platgermana)
[[Plattdeutsches Wörterbuch]], Platgermana vortaro (en germana/platgermana)


[[tatoeba]] Multlingva frazaro kun multaj platgermanaj frazoj, 2012-07: 16000
[[tatoeba]] Multlingva frazaro kun multaj platgermanaj frazoj, 2012-07: 16000 platgermanaj frazoj.


== Notoj ==
== Notoj ==

Kiel registrite je 18:08, 15 jul. 2012

Platgermana lingvo
Plattdüütsch, Plattdütsch, Plattdüütsk, Plattdütsk, Plattdietsch, Plauttdietsch
Areo kie platdiĉa estas parolata
Areo kie platdiĉa estas parolata
lingva familio • lingvo • moderna lingvo
nordmara ĝermana lingvaro
Parolata en  Germanio (norde)
 Nederlando
 Danio
Parolantoj 5 000 000
Denaskaj parolantoj ĉ. 5 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Okcidentĝermanaj lingvoj
Germanonederlanda
Malaltgermana
Malaltsaksa
Platdiĉa
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Oficiale agnoskita kiel regiona lingvo en 8 germanaj subŝtatoj (Länder). Agnoskita kiel regiona aparta lingvo de la Eŭropa Ĉarto pri Lingvoj
Reguligita de  
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 nds
  ISO 639-3 nds
  SIL NDS
  Glottolog lowg1239
Angla nomo Low German
Franca nomo bas allemand
Vikipedio
vdr

La platgermana lingvo (ankaŭ nomata malaltsaksaplatdiĉa lingvo) estas grupo de ĝermanaj dialektoj parolataj de ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj en nordo de Germanio, Nederlando kaj Danio. Ĝia ISO-kodo estas nds. Ekzistas Vikipedio en la platdiĉa lingvo kaj en la nederlanda malaltsaksa dialekto.

Historio

Iam la platgermana estis multe pli grava ol nuntempe: ĝi estis la oficiala lingvo de urboj de la Hansa Ligo, kaj estis komerca interlingvo de Londono ĝis Novgorodo kaj tra la Balta maro. Pro tio, ĝi forte influis la danan, norvegan kaj svedan lingvojn, en kiuj granda parto de la vortaro ĝis hodiaŭ estas platgermandevena.

Ankaŭ en la baltaj landoj senteblas la kultura kontakto kun la platgermana lingvo: en Tallinn, la ĉefurbo de Estonio, ekzemple la plej granda turo de la mezepoka urbomuro ankoraŭ hodiaŭ platgermane nomiĝas "Kiek in de Köök" (Rigardo en la kuirejon), ĉar en la urbo oni - se iel la vetero ebligis - subĉiele kuiris en internaj kortoj de la domoj, kaj el la urbomura turo eblis rekte enrigardi la grandajn kaldronojn de la najbaraj domoj. En la litova lingvo, kiu principe alprenas tre malmultajn fremdajn vortojn, multaj slangaj vortoj estas platgermanaj, ekzemple biški (platgermane n bischkenn bejten, iomete), knopkė (platgermane Knopke, butoneto) aŭ šnekėti (platgermane schnackensnacken, babili).

El lingvistika vidpunkto, historiaj antaŭŝtupoj de la nuntempa platgermana lingvo estas la malnovsaksa kaj poste mezmalaltgermana lingvoj.

La areo de la platgermana lingvo

Gramatiko

La gramatiko similas al tiu de la nederlanda lingvo, kaj ankaŭ iom al tiu de la altgermana:

La platgermana havas nur tri kazojn; personaj formoj de la verboj estas samaj en singularo kaj pluralo.

Genitivecon donas al substantivoj la finaĵo -s: De Fischer "La fiŝisto"; Fischers Huus "La domo de la fiŝisto".

La verboj apartenas al du grupoj, fortaj kaj malfortaj verboj. La malfortaj formas pasintecon per sufikso, dum la fortaj per vokalŝanĝo ĉe la radiko, aŭ per nura redono de la radiko.

Vort-provizo

La platgermana lingvo havas multajn vortojn de ĝermana origino, sed en formo aparta por la platgermana. Ĝi enhavas multajn vortojn el la altgermana lingvo. Tamen la kernon konsistigas praĝermanaj vortoj parencaj al altgermanaj, nederlandaj ktp, sed kelkaj vortoj estas nur platgermanaj.

Nuntempe la amasa influo de la germana lingvo forte minacas la koheron kaj platgermanecon de la platgermana vortprovizo.

Dialektoj

La platgermana lingvo havas multajn dialektojn kaj normigita formo ankoraŭ preskaŭ ne ekzistas. La aŭtoroj ĝenerale verkis dialekte.

Specimeno

Patro Nia

Unse Vader in' Himmel !
Laat hilligt warrn dienen Namen.
Laat kamen dien Riek.
Laat warrn dienen Willen so as in'n Himmel,
so ok op de Eerd.
Uns' dääglich Brood giff uns vundaag.
Un vergiff uns unse Schuld,
as wi di vergeben hebbt,
de an uns schüllig sünd.
Un laat uns nich versöcht warrn.
Mak uns frie vun dat Böse.
Denn dien is dat Riek un de Kraft un de Herrlichkeit in Ewigkeit.
Amen.

Popola kanto platgermana

Dat du myn Leevsten büst,
Ke vi estas mia plejkarulo
dat du wol weest!
vi tutbone scias.
(refoje)
Kum by de Nacht, Kum by de Nacht,
Venu dumnokte, venu dumnokte,
segg wi du heest.
diru kiel vi nomiĝas.
(refoje)
Kum du üm Middernacht,
Venu vi meznokte
kum du Klok een!
venu je la unua.
(refoje)
Vader slöpt, Möder slöpt,
Paĉjo dormas, panjo dormas,
ik slaap alleen.
mi dormas sole.
(refoje)
Klop an de Kamerdör,
Frapu ĉe la ĉambropordo,
faat an de Klink!
premu la tenilon!
(refoje)
Vader meent, Moder meent,
Paĉjo pensas, panjo pensas,
dat deit de Wind.
ke tion faras la vento.
(refoje)
(Pri la resto de la nokto silentas la kanto...)

Famaj aŭtoroj de la platgermana

Fritz Reuter - Klaus Groth - Julius Strinde - Gorch Fock - Oswald Andrae - Wolfgang Sieg

Klasifiko

La platdiĉa estas Hindeŭropa, pli precize ĝermana, parenca al la nederlanda, la germana, la jida kaj, pli fore, la frisa kaj dana lingvoj.

Malaltgermanaj dialektoj


vidu ankaŭ

Plattdeutsches Wörterbuch, Platgermana vortaro (en germana/platgermana)

tatoeba Multlingva frazaro kun multaj platgermanaj frazoj, 2012-07: 16000 platgermanaj frazoj.

Notoj

  1. tia lingvo

Eksteraj ligiloj