Cianido: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: ml:സയനൈഡ്
TjBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: nn:Cyanid
Linio 35: Linio 35:
[[my:ဆိုင်ယာနိုက်]]
[[my:ဆိုင်ယာနိုက်]]
[[nl:Cyanide]]
[[nl:Cyanide]]
[[nn:Cyanid]]
[[no:Cyanid]]
[[no:Cyanid]]
[[pl:Cyjanki]]
[[pl:Cyjanki]]

Kiel registrite je 05:57, 22 jul. 2012

Cianido estas ajna kemia kombinaĵo kiu inkluzivas cianidan grupon, kiu estas atomo de nitrogeno ligita al atomo de karbono pere de triobla ligo (C≡N). Cianido mem estas la jono CN-; neorganikaj kombinaĵoj de cianido posedas cianidon tiel ĉi; en organikaj kombinaĵoj ĝi havas ligon de la karbono al alia atomo; tiuj kombinaĵoj nomiĝas nitriloj.

La vorto cianido ofte signifas la gepatran acidon, hidrogena cianido.

Danĝeroj

Neorganikaj cianidoj estas grave danĝeraj al la sano (se ili estas solveblaj) - nur 100mg de natria cianido estas por homo mortiga dozo. Simplaj cianidoj liberigas gasan hidrogenan cianidon kiam ili kontaktiĝas kun acido; tio estas aldona danĝero.

En la naturo

Cianidoj estas produktataj de bakterioj, ŝimoj kaj algoj, kaj ili ankaŭ troveblas en multaj plantoj. La maniokaj tuberoj entenas cianidojn, kaj pro tio necesas longe kuiri ilin antaŭ ol manĝi ilin. Ankaù entenas cianidojn la kernoj de ĉerizoj, de abrikotoj, de pomoj, kaj la amaraj migdaloj. La manĝo de 50 amaraj migdaloj (ne kuiritaj) povas mortigi homon.