Vikipedia diskuto:Baloto/Majuskligo de familiaj nomoj: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 259: Linio 259:


La malfeliĉa [[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]] 00:11, 14. Mar 2006 (UTC)
La malfeliĉa [[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]] 00:11, 14. Mar 2006 (UTC)



Mi ĝojas, ke vi revizitis. Ankaŭ mi bedaŭras la splitiĝon de la komunumo. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 05:19, 14. Mar 2006 (UTC)
Mi ĝojas, ke vi revizitis. Ankaŭ mi bedaŭras la splitiĝon de la komunumo. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 05:19, 14. Mar 2006 (UTC)

:Ili skribas en la angla Vikipedio, ke la ĉefa metodo de decidoj estu konsento. Same estas ĉi tie. Ni provis trovi konsentas per daŭra diskutado sur [[Vikipedio:Diskutejo/Majuskligo_de_familiaj_nomoj]]. La diskuto iĝis tiom longa, ke verŝajne malmultaj havis sufiĉe da tempo por tralegi ĉion, kaj daŭre ni ne trovis konsenton. Iam simple necesas havi baloton. Ankaŭ en la angla Vikipedio ili sufiĉe ofte havas balotojn, kiam ne eblas trovi konsenton. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 09:07, 14. Mar 2006 (UTC)

Kiel registrite je 09:07, 14 mar. 2006

Ni jam voĉdonis! Ĉu ne voĉdonos ĝis kiam?Roberto 13:30, 22. Feb 2006 (UTC)
La antaŭa baloto estis "proponita baloto", pri kiu ne regis tuta konsento. Vidu je Vikipedio:Diskutejo/Majuskligo_de_familiaj_nomoj#Proponita_baloto. Bv. pluargumenti tie. Bab 14:59, 22. Feb 2006 (UTC)

Voĉdonrajto: Mi proponas ke en la venonta voĉdono, ĉiu kiu havis konton antaŭ la 12-a de februaro 2006 (kiam la diskuto komenciĝis) kaj redaktis almenaŭ 10-foje rajtas voĉdoni. --Chuck SMITH 09:32, 23. Feb 2006 (UTC)

de:Wikipedia:Stimmberechtigung 200 redaktoj de artikoloj + min. dumonata ekredakto Narvalo 10:26, 23. Feb 2006 (UTC)


de:Wikipedia:Meinungsbilder/Stimmberechtigung pri la baloto en la germana Narvalo 10:31, 23. Feb 2006 (UTC)

Ni tamen ne estas la germana Vikipedio. Mi pensas, ke kiel eble plej multaj Vikipediistoj havu la eblecon voĉdoni. Oni nur evitu, ke iu homo, kiu antaŭe tute ne rilatis kun la Vikipedio alvenos kaj lasos sian voĉon. Pro tio la regulo de Chuck estas taŭga. Marcos 12:00, 23. Feb 2006 (UTC)
Nura problemo estus homo kiu ensalutos kun pli ol unu salutnomo, ekzemple, mi povus elsaluti kaj reensaluti "Robert", aŭ "Robrecht", ktp kaj voĉdoni multajn fojojn. Sed mi pensas ke ni estas sufiĉe maturaj por ne fari tion. Sekve, mi pensas ke ĉiuj kiuj havas salutnomon povus voĉdoni.Roberto 12:31, 23. Feb 2006 (UTC)
En germana vikipedio decidis pli saĝe 40-50 homoj pri reguloj (ĉi tie nur 1-2). Se iu ne redaktis 200-foje jam artikolojn kaj ne estas min. dumonata vikipediisto, ne konas la regulojn, vikipedion. Dekfoja redakto-limo estas ridinda. Narvalo 12:56, 23. Feb 2006 (UTC)

Germana vikipedio uzas 2-semajnan tempolimon. Se iu vizitas nur ĉiun trian semajnon de nia vikipedio, laxu kiaj kriterioj povas decidi kiaj argumentoj estas ĝustaj? Narvalo 13:09, 23. Feb 2006 (UTC)

Marco, ĉu vi estas verohava Dio kiu deklaras nevalidecon, taŭgecon de aferoj? (Pro tio la regulo de Chuck estas taŭga.) Temas nur pri regulpropono de unu homo. Narvalo 13:41, 23. Feb 2006 (UTC)

Narvalo, ĉu vi estas verohava Dio kiu provas timigi homojn for de Vikipedio? Mi vere ne ŝatas vian agreseman agadmanieron en kiu vi demandas ĉu oni estas Dio aŭ ne. Laŭ mi, estus pli bone simple diri vian vidpunkton anstataŭ preskaŭ persone ataki aliajn homojn. (Ĉu mi ĝuste respondas ĉi tie aŭ ĉu ankaŭ mi estas tro akra? Bonvolu iu krom Narvalo respondi al tio.) --Chuck SMITH 12:55, 24. Feb 2006 (UTC)

Eble do mi estis akra - tiel mi pardonpetas -, sed bonvolu atenti, ke mi nur citis faktojn el la germana vikipedio, dum Marcos deklaris taŭga unu proponon kiel regulon. En aliaj vikipedioj necesas pri tiuj aferoj interkonsento. Vidu alilingvajn variantojn tie ĉi. Narvalo 13:03, 24. Feb 2006 (UTC)

Mi konsentas ke necesas interkonsento pri tio. Kaj por atingi interkonsenton, la homoj devas diskuti pri la afero. Kaj por diskuti, ili devas esprimi sian opinion. Mi tiel esprimis mian opinion kiam mi diris ke la propono de Chuck estas taŭga. Mi neniel volis altrudi mian opinion al ĉiuj. Kompreneble mia opinio estas kritikebla. Sed por kritiki ĝin ataku mian argumentadon, anstataŭ ataki la fakton ke mi esprimis mian opinion. Marcos 17:11, 24. Feb 2006 (UTC)

Vikipedio:Diskutejo/Voĉdonrajto

Ĉu nur por aŭ kontraŭ?

Ĉu ni vocdonos nur "por" aŭ "kontraŭ", oni ne povos voĉdoni neŭtrale?Roberto 11:06, 26. Feb 2006 (UTC)

Oni nur voĉdonas por unu alternativo. Kontraŭvoĉoj ne eblas. Ili nur komplikigus la baloton. Notu ke pro tio, ke necesas absoluta plimulto por gajni la baloton, ĉiu voĉo por unu alternativo iasence estas voĉo kontraŭ ĉiu alia alternativo. Marcos 18:30, 26. Feb 2006 (UTC)
Ĉu ne estas pli simple ne voĉdoni, anstataŭ voĉdoni neŭtrale? Mi komprenas, ke per sindeteno oni povas montri, ke oni ja interesiĝas pri la temo, sed ĉar ni (miakomprene) ne havas kvorumon, sindetenoj ne ŝanĝas la rezulton.
Por eviti miskomprenojn mi emfazas, ke as-frazoj, kiujn mi skribas, esprimas nur mian opinion. Mi ne havas alian opinion ol la mian, do mi ne antaŭ ĉiu frazo skribas "mi opinias, ke…". Tio ne signifas, ke mi konsideras min veroposeda dio. -- Umberto 11:31, 26. Feb 2006 (UTC)

Ĉu ni ne havu kvorumon?Roberto 12:59, 26. Feb 2006 (UTC)

Tutmajuskligo certe venkos.

Estas 4 alternativoj, ĉiuj kiuj volas ne sanĝi tutmajuskligan regulon voĉdonos en la 1, sed tiuj kiuj ne volas ĝin, devas dividiĝis per 2, 3 kaj 4. Sekve, balotado estas senutila... Mi proponas jenon: Por tutmajuskligo kaj kontraŭ majuskligo, se kontraŭ 2, 3 aŭ 4.Roberto 12:51, 26. Feb 2006 (UTC)

Vi ŝajne ne bone komprenis la proponon. La baloto okazos en du raŭndoj: Se neniu alternativo gajnos pli ol duonon de la voĉoj en la unua raŭndo, ni havos duan balotan raŭndon inter la du alternativoj, kiuj gajnis la plej multajn voĉojn en la unua raŭndo. Do se la nombro de voĉoj por 2, 3 kaj 4 kune estas pli ol aŭ same multe kiel la nombro de voĉoj por 1, tiam estos dua raŭndo inter 1 kaj la plej sukcesa el inter 2, 3 kaj 4. Tiu dua raŭndo tiam estos kiel baloto inter du alternativoj, kaj tial estos simila al tio, kion vi volas dekomence. Marcos 18:30, 26. Feb 2006 (UTC)
Kia stranga argumentado!
Ankaŭ estas tutmajskligo en la 2-a propono, sed tiam nur en la artikoltekstoj mem. Do, la distribuo estas justa.
Ni havas kvar "kandidatojn", kiuj ĉiu povos venki.
Laŭ la obstino de kelkaj homoj, kiuj tute ne volas rigardi la porajn argumentojn pri tutmajuskligado, mi male timos ke venkos tutminuskligo. Bab 13:35, 26. Feb 2006 (UTC)
Ho, ĉar mi estas stulta Bab. Eble vi devos klarigi al mi kiel tutmajuskligado ne venkos en tiu sistemo. Tiu balotado estas tropo! Se mi ne plu volas nunan regulon, vi voĉdonas kontraŭ ĝi. Sekve, unue ni devas demandi: "ĉu vi volas ŝanĝi regulon" due "se jes, kiu alternativo vi volas". Ĉar iu povas proponi dek, cent, mil alternativojn al tutmajuskligado! Oni simple vidis ke tutmajuskligado perdis unuan balotadon kaj kreis tiun por dividi la voĉojn de ĉiuj kiuj ne samopinias al ili Roberto 15:53, 26. Feb 2006 (UTC)
1. Ne diru ke vi stultas. Eĉ se mi ne ĉiam komprenas viajn argumentojn, tio ne signifas ke vi estas stultulo. Tute ne.
2. La unuan baloton organizis kontraŭmajusklistoj en kaŝita anguleto. Multaj vikipediistoj tute ne rimarkis ke okazis. Dum kelkaj horoj ŝanĝi la sistemon uzitan dum jaroj, jen certe trompo!
3. Do, proponu mem (sub nova rubriko) ke ni unue voĉdonu ĉu ni konservu aŭ ne la malnovan sistemon. Mi ne kontraŭus tion.
4. Eĉ se venkus la "majusklistoj", kiel tio povus ĝeni vin? Mi kredas ke la minusklistoj verŝajne venkos, sed mi ne ploradas pro tio. Bab 16:19, 26. Feb 2006 (UTC)

Aldonendas: Kvina alternativo

Unue, bonvolu ne ridi. Mi mem ne subtenas la tuj-suban proponon, sed ĝi logike sekvas je la 4 jamaj kaj do inkluzivendas en la baloton. Bab 14:09, 26. Feb 2006 (UTC)

5. Kvina alternativo: en la Esperanta vikipedio ni tute ne uzu majusklojn. Ĉiuj titoloj kaj nomoj skribiĝu minuskle, krom kiam temas pri citaĵoj el aliaj lingvoj.

Por:

  • Multaj alfabetoj de la mondo ne distingas inter diversaj uskloj. Nia Vikipedio estos pli facile redaktebla por homoj kiuj nacilingve ne kutimas uzi majusklojn.
  • Oni ne plu perdos tempon cerbumi kio estas propra nomo kaj kio ne. Tio ofte estas problemo en Esperanto: ĉu "Esperanto/esperanto" estas propra nomo? Ĉu "februaro/Februaro"? Ĉu "La dua mondmilito"/"La Dua Mondmilito", "la dua mondmilito"?
  • Ĉiu problemo pri laŭalfabetigado malaperos: Oni simple listigas laŭ la unua litero de ajna titolo: gerharda, gerhard schröder, maoisto, mao zedong.

Se oni volas atenti pri iu parto de nomo, uzeblas la kom-sistemo: schröder, gerhard.

  • Multaj esperantistoj jam uzas tian sistemon, ekzemple en ret-mesaĝoj. Ankaŭ akademiano Probal DAŜGUPTA uzis ĝin en sia traduko de Bengala romano.
  • Oni ŝparos tempon je serĉado, ĉar ne plu premendos la majuskloklavo.

Kontraŭ: [Plenigu vi mem.]

Mi ne vidas, ke ĉi tiu kvina alternativo logike sekvas el la aliaj. Se jes, tiam ankaŭ logike sekvus la alternativo, ke ni ĉiam majuskligu ĉiun literon, aŭ ke ni ĉiam majuskligo la literujn kiujn ni nun minuskligas kaj inverse. Laŭ mi, tute forigi ĉiujn majusklojn grave rompas la regulojn de Esperanta gramatiko, kaj tion la Vikipedio ne faru. Ĉiuokaze, ni havu nur alternativojn, kiujn iuj Vikipediistoj serioze defendas. Marcos 18:30, 26. Feb 2006 (UTC)
Nu, eble vi pravas. Mi pensis tiele: ŝanĝi la majusklojn nunajn de familinomoj ja estas simpligo (minuskloj estas la bazliteroj en plejmultaj klavaroj). Do, la sekva simpligo (la homaro ja daŭre strebas al simpleco, ĉu ne?) devus esti tute forigi la majusklojn. La de vi menciitaj alternativoj ne estas simpligaj, kaj nenioman informon aldonas, do ne meritas atenton. Sed, ĉar mi mem ne voĉdonos por la supra alternativo - kaj mi suspektas ke neniu tion faros - ne indas aldoni ĝin. Amike, Bab 22:14, 26. Feb 2006 (UTC)
La demando estas: ĉu ni devas aŭ ne rimarkigi la malsamecon inter familinomo kaj baptnomo (kaj ke la nekristanoj iru al infero) aŭ ne. En tiu "propono" de Bab, oni ne rimarkigas la malsamecon, sekve, ĝi estas tutsimila al propono de minunskligo. Roberto 16:07, 26. Feb 2006 (UTC)
Nek la 3-a alternativo rimarkigas tiun malsamon.
Cetere, bonvolu repreni viajn neĝentilajn vortojn pri nekristanoj! Bab 16:23, 26. Feb 2006 (UTC)
Mi ne estas kristano laŭ fundamentalisma senco, ĉar en mia religio ne estas bapto, sed mi jam vidis la uzon de "baptnomo" por nomi tion kiu ne estas "familinomo" dum la diskutado.Roberto 16:29, 26. Feb 2006 (UTC)
Vi ĵus petis al nekristanoj ke ili "iru al infero". Tiuj estas tre akraj vortoj. Mi esperas ke vi iel ironiumis (kvankam mi ne kaptis tion). Bab 22:14, 26. Feb 2006 (UTC)

Laŭ mi, se vi povas trovi almenaŭ unu homon kiu voĉdonus por ĝi krom vi, ni povas aldoni ĝin. --Chuck SMITH 15:15, 28. Feb 2006 (UTC)

Komentoj al la (mal-)avantaĝoj

Pri la 1-a alternativo: laŭ mi "Ĝin uzas neniu alia Vikipedio." ne estas taŭga kontraŭargumento. Laŭ tia vidpunkto, malsimilo egalas malavantaĝecon. Neniu alia Vikipedio uzas Esperanton, do tiel ĉi oni povus kontraŭpledi nian tutan paĝaron! Se oni konsideras alternativajn manierojn pensi kaj filtri la informaron bonaĵo, eĉ eblas nomi na "Ĝin uzas neniu alia Vikipedio." por-argumento. Bab 15:48, 22. Feb 2006 (UTC)

Laŭ la reguloj de bona stilo kaj pro la bazaj planlingvaj principoj en Esperanto oni ne tutmajuskligu nomojn; la sinsekvo ĉiam estu individua nomo - familia nomo; la ortografio estu Esperanta. Por Esperanto validas la propraj modeloj tiukoncernaj, ne tiuj de aliaj lingvoj. Preferinda do estas la kvara alternativo. Vd. la Fundamenton kaj la lingvajn modelojn de Zamenhof kaj aliaj bonaj aŭtoroj.
Mi sekvas la difinon de "stilo" en la Zamenhofa terminologio: ĉiuj lingvaj reguloj, modeloj kaj kutimoj, kiuj ne troviĝas en la Fundamenta Gramatiko aŭ la Universala Vortaro. Eĉ la Ekzercaro tiusence estas nur stilregularo. Stilo, kiu ne konformas al tiuj reguloj kaj modeloj, ne nepre estas gramatike erara, sed nur malbona, kondiĉe ke ne la poezia aŭ racia licencoj pledas por ĝi. Certe la stilo evoluiĝas, kaj tio tute konformas al la celoj de la Fundamento. Sed laŭ la Bulonja Deklaracio ĝenerale ne la TEJO-a, junulara, "moderna" lingvouzo difinas, kio estas bonstila Esperanto, sed la lingvouzo de la plej bonaj kaj talentaj verkistoj. Mi koncedas, ke la racia licenco almenaŭ certagrade kaj certaloke pravigas la tutmajuskligon, sed tamen mi volas iomete averti trouzi ĝin. --Helmut Welger 14:16, 23. Feb 2006 (UTC)

Laŭ mia scio, TEJO prenis tiun stilan modelon de Monato kiu certe ne estas junulara! --Chuck SMITH 15:43, 23. Feb 2006 (UTC)
Monato, Pasporta Serva libro, UEA Jarlibro, ktp. ĉiuj estas eldonitaj en Eŭropo de Eŭropanoj. Sekve, ili troigas la gravecon kaj internaciecon de familinomo.Roberto 16:13, 23. Feb 2006 (UTC)
Tio ne estas vera. Ili ja estas eldonitaj EN Eŭropo, sed kunlaboras ĉiam multaj neeŭropanoj. Kaj ili estas por ĉiuj homoj en la mondo: Jarlibro iras al pli ol cent landoj, do certe pli neeŭropaj ol eŭropaj landoj. Simile pri Monato kaj Pasporta Servo. Marcos 17:23, 23. Feb 2006 (UTC)
Mi dubas ke iu povas trovi min en mia urbeto se demandas pri Sro. Ribeiro, kiel estas en Pasporta Servo. Por trovi min, oni devas demandi pri "Profesoro Roberto de Iracira" (Iracira, "ido de abelo", estas unua nomo de mia edzino) kaj rapide preskaŭ ĉiuj homoj montru mian domaĉon. Ĉu iu demandis al neeŭropanoj se tiu sistemo utilas en aliaj landoj? Ne oni simple diras "metu via familinomon", ĉar kompreneble, ĉiuj homoj havu familinomon...Roberto 17:49, 23. Feb 2006 (UTC)
Kiel tio rilatas al la diskuto pri majuskligo? Marcos 18:15, 23. Feb 2006 (UTC)
Monato ktp. uzas la majuskligon por mencii familian nomon nur fine de la artikolo kiel subskribon. Mi ne trovas paĝon kie oni uzas majuskligon interne en la teksto. Mi kontrolis eĉ Kontakton. Kiom da paĝo mi skanu, por pruvi tion? Sed sufiĉas tiu ĉi kaj kaj tiu ĉi same el Monato. Narvalo 16:59, 23. Feb 2006 (UTC)

bonvolu ankaŭ atenti al Sabira pro uzi majusklon ĉe Kontakto Narvalo 17:05, 23. Feb 2006 (UTC)

Kaj Kontakto kaj Tejo Tutmonde uzas la majusklan sistemon ene de normala teksto. Do via argumento "Neniu uzas tiun sistemon en daŭra teksto" estis malvera, kaj mi forprenis ĝin. Marcos 18:38, 23. Feb 2006 (UTC)

Komento pri la robota argumento

Iuj argumentas, ke la majuskligo de familia nomo ebligas verkadon de roboto, kiu ordigas artikolojn laŭ familiaj nomoj. Tamen tiel facile ne estas. Se tiu roboto prenas la unuan majusklon vorton en titolo kiel ekzemple Otto VON BISMARCK, ĝi metos la artikolon al la litero V. Tamen ĝuste estus B.

Roboto do pli bone ordigu ne laŭ la artikoltitolo, sed laŭ la ordigŝlosiloj menciita ĉe la kategorioj. -- Robert Weemeyer 00:14, 23. Feb 2006 (UTC)

Pardonu, sed ĉu ĝuste tiuj ordigŝlosiloj ne estis lastatempe vaste aldonataj ĝuste fare de tiaj robotoj? Ja se roboto ordigas, tio en la plej multaj kazoj temas ĝuste la kreadon de ordigŝlosiloj. Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:36, 7. Mar 2006 (UTC)
Tiu ĉi problemo nur aperas ĉe tre malgranda aro de vortetoj: DE, VON, VAN kaj kelkaj plu. Oni povus programi la roboton tiel ke ĝi ignorus tiujn vortetojn. Marcos 12:08, 23. Feb 2006 (UTC)
Vidu John dos Passos, ĉu estos John DOS PASSOS aŭ John dos PASSOS? Lia familio estas portugaldevena, sekve, dos estas nur ligilo inter nomo kaj familinomo, sed ĉar li estis usonano, usonanoj rigardas lian familinomon DOS PASSOS. Sekve, portugallingvano metu lin kiel PASSOS, John dos, sed usonano metu DOS PASSOS, John, ĉu ni sekvos la originalan portugalan formon aŭ la usonan formon? Se oni instruos roboton ke ĝi ignoru "DOS" certe li listigu PASSOS, John dos, sed se oni instruos ke ĝi ne ignoru "dos" ĝi eraros en ĉiuj portugaldevenaj nomoj. Alie, laŭ Itala leĝo, la vortetoj DA kaj DE apartenu al familinomo, sekve, se homo nomas Lorenzo da Matta, en portugalio lia familinomo estas MATTA, Lorenzo da, sed en Italio nepre DA MATTA, Lourenzo kion ni diros tiun al roboto? Ĉu ni ignoros la italan leĝon aŭ la portugalan leĝon? Roberto 12:21, 23. Feb 2006 (UTC)
Tiu ĉi lasta problemo tamen estas same problemo por la dua alternativo kiel por la unua alternativo. Marcos 12:37, 23. Feb 2006 (UTC)
Pro tiu mi proponas simplan regulon: oni alfabetigu per la unua litero de unua nomo aŭ unua litero de lasta nomo, kaj ne demandu se ĝi estas "baptonomo", "nomo", "supernomo", "kromnomo", "familinomo", "kasta nomo" ktp. Memoru ke ĉinoj vivas sen alfabetigo. Vidu, se mi montras la nomon "Mário Terena", la roboto alfabetigu M, aŭ T. Fakte Mário Terena estas grava brazila indiĝena ĉefo, lia "kristana" nomo estas Mário (preskaŭ ĉiuj indiĝenoj diras al blankuloj ke nomiĝas "Mário") kaj "Terena" estas la nomo de lia tribo. Oni ne pensu pri tio, simple alfabetigu per M aŭ per T. Roberto 12:46, 23. Feb 2006 (UTC)

Kontakto kaj Tejo Tutmonde

Narvalo, mi havas ĉe mi la ekzemplerojn de Kontkto kaj Tejo Tutmonde de la lastaj du jaroj, kaj ili tre konsekvence uzas tutmajuskligon en flua teksto. Kaj laŭ komentoj de fruaj Vikipediistoj, ili ankaŭ jam faris tion antaŭ la ekzisto de la Vikipedio. Do mi nun reŝanĝis la parantezan komenton pri Kantakto kaj Tejo Tutmonde al ĝia antaŭa versio. Marcos 15:15, 25. Feb 2006 (UTC)

Perdo/Perdeto

Narvalo jam dufoje ŝanĝis "Perdo" al "Perdeto" en "Perdo de tempo cerbumado pri la ĝusta majuskligo". Tamen li tion nur faris, kie tiu argumento menciiĝis kontraŭ la unua alternativo. Sed ĝi same estas argumento kontraŭ la dua alternativo. Do ni aŭ diru "Perdo" en ambaŭ, aŭ "Perdeto" en ambaŭ. Mi preferas simple "perdo" en ambaŭ, ĉar "perdeto" estas malbonstila vorto. Stile pli bone estus "malgranda perdo". Sed la argumentoj ja restu koncizaj, do superfluaj vortoj estas evitindaj. Homoj povos mem juĝi, ĉu ili konsideras tion granda aŭ malgranda perdo de tempo. Marcos 11:58, 24. Feb 2006 (UTC)

Narvalo, ŝajne vi legis ĉi tiun komenton, kaj tamen ignoris gravan argumenton en ĝi: La cerbumado pri majuskligo estas sama en la unua kaj la dua alternativoj, do ni aŭ diru "malgranda pero" en ambaŭ, aŭ "perdo" ambaŭ. Tial mi denove forigis vian "malgranda". Se vi volas denove enmeti ĝin, tiam ankaŭ enmetu ĝin ĉe la unua alternativo. Marcos 15:15, 25. Feb 2006 (UTC)

Unuformeco de majusklado

La argumento, ke ni ne havas unuforman klaran regularon pri majusklado same tuŝas la unuan kaj la duan alternativon. Do oni aŭ menciu ĝin ĉe ambaŭ aŭ nenie. Marcos 18:38, 23. Feb 2006 (UTC)

Stilo de Fundamento

Laŭ la argumentoj de Helmut Welger, laŭ la Fundamenta argumento de bona stilo ni devus sekvi la kvaran alternativon. Neniu prezentis ĝis nun argumenton de stilo kiu nur kontraŭas la unuan alternativon, sed ne la duan kaj la trian. Do estas maljuste nur meti la argumenton "Tiu kontraŭdiras al stiloj de Fundamento" ĉe la unua argumento. Aŭ oni prezentu ĉi tie novan argumenton, aŭ oni metu la argumenton ankaŭ ĉe la dua kaj tria alternativo, aŭ oni tute ne menciu la argumenton krom kiel argumento por la kvara alternativo (tion mi faris nun). Marcos 18:38, 23. Feb 2006 (UTC)

Dua alternativo kaj robotoj

Narvalo menciis kiel argumento por la dua alternativo: "Roboto povas rapide korekti majuskligojn en la teksto, se ĉiu homo aperas en iu kategorio." Mi ne vidas, kiel tio povas esti argumento POR la dua alternativo. Ĝi nur mildigas la argumenton kontraŭ la dua alternativo ke ĝi postulos grandan laboron. Tial mi jam aludis robotojn ĉe tiu kontraŭa argumento por mildigi ĝin. Sed kiel ĝi povas esti pora argumento? Marcos 18:38, 23. Feb 2006 (UTC)

Unueco en dua alternativo

Narvalo argumentas por la dua alternativo: "La tekstoj estus pli unuecaj, ĉar malpli da diskutoj eblas pri uzo de minusklaj nomoj". Mi tute ne komprenas la argumenton. Narvalo, ĉu vi povus iomete pli klarigi ĉi tiun argumenton? (Eble faru unue ĉi tie per longa teksto, kaj poste ni povos vidi, ĉu estas eble formuli la argumenton klare kaj koncize). Marcos 18:38, 23. Feb 2006 (UTC)

Oni dum pli ol tri tagoj ne klarigis ĉi tiun argumenton, do mi nun forigas ĝin. Se iu povas klarigi ĝin, li kompreneble povas reenmeti ĝin. Marcos 20:12, 26. Feb 2006 (UTC)

"Troakcento de graveco de familia nomo"

Tute ne klaras al mi, kial la unua alternativo TRO akcentas la familian nomon. Ĝi simple metas tiun informon en la titolon. Tio neniel malgravigas aliajn informojn. Oni prefere pliprecizigu ĉi tiun argumenton antaŭ ol meti ĝin en la liston. Marcos 17:14, 23. Feb 2006 (UTC)

"Prestiĝaj retejoj, eldonaĵoj"

Neniuj retejoj/eldonaĵoj uzas nian duan alternativon, ĉar ili ne havas artikolkomencojn (ili ja ne eldonas enciklopediojn). Eble ili uzas la trian aŭ kvaran alternativon. Aldone, oni nur menciu tion ĉe alia alternativo, se oni ankaŭ mencias Pasportan Servon ktp. ĉe la unua alternativo. Tamen ŝajnas al mi ne oportune mencii ĉiujn aliajn retejojn/eldonaĵojn en la konciza prezento de argumentoj. Marcos 17:14, 23. Feb 2006 (UTC)

Ne ĉiuj homoj havas familinomon

Ne ĉiuj homoj havas familinomon. Sekve per majuskigo ni dividas la homaro en du partoj: normalaj homoj, kiuj havas familinomon, kaj nenormalaj homoj (kiel indiĝenoj, baratanoj, inuitoj, islandanoj, araboj ktp.) kiu ne havas ĝin. Kion ni faros al tribaj nomoj, ekzemple Paulinho Paiakan, kies persona nomo estas Paulinho, sed Paiakan estas nomo de lia tribo? Tute simple, ne majuskligo nenion el liaj nomoj, oni diras, sed se oni ne bezonas majuskligi Paiakan, kiel oni bezonas majuskligi Slavik aŭ Bismark? Mi ĉiam pensis ke mia familinomo estis "Silva Ribeiro" (Morusujo apud Rivero), sed per diskutoj mi nun pensas ke la brazila koncepto de "sobrenome" ne estas ekzate "familinomo" de eŭropanoj. Fakte mi ne estas morusujo, fakte mia familio ankaŭ ne estas morusujo, ĉar mi ne esta moruso... Roberto 05:56, 23. Feb 2006 (UTC)

Kara Roberto. "sobrenome", "familinomo", "patronimo", "tribnomo" - ili ĉiuj apartenas al la sama kategorio: nomo kiu ne estas persona (individua), nomo kiun dividas inter si pluraj homoj (de la sama familio aŭ tribo aŭ reginono aŭ kio ajn). La problemo ĉi tie estas terminologia. "familinomo" ne estas tutmonda koncepto. Manke de pli preciza vorto, mi ĉi nun lanĉas la nocion grup-nomo. Laŭ grup-nomoj oni listigas, alfabetigas. Pri majuskligado de tiaj grup-nomoj ni ĉi tie diskutas. Do, en viaj ekzemploj, Paulinho PAIAKAN kaj Roberto SILVA RIBEIRO. Same la islandano Leifr Eiríksson devus laŭsisteme esti Leifr EIRÍKSSON (lian patronomon havis ankaŭ liaj gefratoj, dum nur li mem estis Leifr - pri la konfuzo ĉe kelkaj homoj, vd. diskutpaĝe). Se iu homo nure havas personan nomon, tiam mi ne povas vidi kiel precizigo de tiu fakto iel ajn povus esti diskriminacio. Bab 21:50, 23. Feb 2006 (UTC)

Parenteze: ne liaj gefratoj, nur liaj fratoj; liaj fratinoj nomiĝis Eiríksdóttir; same liaj filoj nomiĝis Leifsson kaj liaj filinoj Leifsdóttir.

Aparta problemo estas pseŭdonimoj. Por George Orwell, "Orwell" estis nek familia nomo nek grupnomo, ĉar li ne apartenis al iu grupo kun tiu nomo; lia familia nomo/gruponomo estis "BLAIR" (kaj lia vera personnomo ne Tony sed Eric).

Gunnar Gällmo 13:47, 11. Mar 2006 (UTC)

Laŭ mi, la grava afero estas, ke la "familia nomo" estas tiu parto de la nomo, kiun oni transdonas de unu generacio al la sekva. Tio do inkluzivas ankaŭ la tribajn nomojn en Brazilo. Aliflanke la islandaj patronomoj ŝanĝas de generacio al generacio (same kiel la rusaj patronomoj, kiuj tie estas inter persona kaj familia nomo). Tial patronomoj ne estas skribitaj majuskle. Marcos 22:29, 23. Feb 2006 (UTC)
La mondo ŝanĝiĝas. En la lando kie mi ĝuste nun loĝadas (Danio), mi povus tuj morgaŭ apliki por nova "familinomo". Antaŭ mia morto mi povus apliki por rehavi la eksan (kondiĉe ke la respondecularo akceptis mian unuan ŝanĝemon). Do, dum multaj jaroj mi havus nomon kiun mi ne heredis, nek heredigis, sed kiu tamen estus laŭdifine "familinomo". La transdona difino laŭ mi ne plene taŭgas (nur pripensu edziniĝintoj, kiuj ofte perdas sian "knabinan" nomon).
La plej saĝa solvo ŝajnas al mi esti: distingi inter individua nomero kaj ne-individua nomero. En moderna Islando oni laŭalfabetigas "Leifur Eiríksson" sub L, sed oni ankaŭ metas "Bill Clinton" sub B. Ĉu ne plej konvenus ĉe ni skribi ambaŭe "Leifur EIRÍKSSON" kaj "Bill CLINTON", kaj alfabetigi je E kaj C, respektive? Bab 22:48, 23. Feb 2006 (UTC)
Tiu ĉi diskuto estas pri detaloj de la regularo de majuskligo. Tiujn ni pridiskutu, kiam finiĝis ĉi tiu diskuto ĉu ni entute uzu la majusklojn. Se venkos la unua aŭ la dua varianto, ni devos krei klaran regularon. Tiam ni daŭrigu ĉi tiun diskuton pri detaloj. Sed nun (kaj precipe sur ĉi tiu paĝo) ni koncentriĝu pri la pli ĝenerala demando: Ĉu ni entute majuskligu? Marcos 23:38, 23. Feb 2006 (UTC)

Mi ne vidas tion kiel detalon. Mi pensas la koncepton "familinomo" ĝena, al mi "grupnomo" kvankam ne taŭgus en ĉiuj kazoj, sed estas pli neŭtrala. Ekzemple se mi nomas Aristotelo Aristotelo el STAGIRO, kvankam Stagiro estas nomo de lia urbo, ĉiuj kiuj naskiĝis en ĝi estus el STAGIRO. Mi pensas ke tiu vorto estas pli akceptebla ol "familinomo".Roberto 12:26, 24. Feb 2006 (UTC)

Mi ne scias, kion vi celas, kara samnomano, sed certe ni ne majuskligu la naskiĝurbon. Se vi ne ŝatas, ke en Brazilo ekzistas familinomoj, provu tion ŝanĝi politike, sed ne per Vikipedia baloto. -- Robert Weemeyer 15:28, 24. Feb 2006 (UTC)

Mi volas universalan kaj neŭtralan regulon. Oni havu unu nur regulon por Aristotelo el Stagiro, Otto von Bismark, Paulinho Paiakan, Henriko de Bourbon, Leif Erikson, John dos Passos, Mao Zedong, Ĝenĝis Ĥano ktp. Ŝajnas al mi ke regulo de ne tutmajuskligo estas la plej universala, simpla, logika kaj internacia, oni de devas demandi se Stagiro, Bismark, Paiakan, ktp. estas grupnomo, familinomo, tribnomo, dinastinomo, ktp. aŭ ne
«...ĉu Stagiro ktp. estas grupnomo...»
Jes, se ni decidos por tutmajuskligo, oni devas ankaŭ tutmajuskligi "Stagiro" ktp., sed Robert notis ke tio estas tro stranga kaj neinternacia. Ĉu Ĝenĝis ĤANO aŭ Aristotelo el STAGIRO estos utila? Ĉu estas pli utila ol Ĝenĝis Ĥano kaj Aristotelo el Stagiro? Sekve, mi preferas minuskligo Roberto 18:50, 24. Feb 2006 (UTC)
Via rezonado estas pli ol stranga. «Bla-bla-bla, sekve mi preferas minuskligon». Kiel la fama diraĵo pri Kartago, kiu devis esti detruita. - Slavik IVANOV 19:35, 24. Feb 2006 (UTC)
Certe vi preferos "Ho jes, mi esta stulta ĉar ne aprobas majuskligo!". Vere, mi estas stulta, sed mi preferas minuskligon!Roberto 20:02, 24. Feb 2006 (UTC)
Mi ne insistas je majuskligo de familinomoj (kvankam nun voĉdonus por ĝi), oni eble eĉ povas konvinki min pri la neceso de minuskligo; mi nur volis atentigi, ke via rezonado foje sonas fanatisme: ekzemple, vi de io faras konkludon, ke laŭ la majuskliga tradicio necesas majuskligi Aristotelo el STAGIRO, kvankam tia praktiko neniam ekzistis kaj estas tute mallogika. Vi, do, inventas kialojn por subteni vian starpunkton, kio estas malpura politiko, laŭ mia mondkompreno. (Kaj, cetere, mi tute ne konsideras vin stulta kaj ne ekhavis ian personan malŝaton rilate al vi). - Slavik IVANOV 06:34, 25. Feb 2006 (UTC)
Petro, mi malkonsentas kun vi: Pro via kontribuado al la Vikipedio, mi scias ke vi ne estas stulta. Tamen en ĉi tiu kazo via argumentado daŭre ne estas tre klara. Familinomoj (aŭ io tre simila) ludas gravan rolon en la plej multaj kulturoj, kaj certe indas scii, kiu parto de nomo estas familia nomo. Marcos 22:15, 24. Feb 2006 (UTC)
Bone, eĉ se certe estas grava, oni ne estas certa ke la plejbona maniero estas tutmajuskligo! Vi devas pruvi: a)Indiko de familinomo estas grava; b)La plej bona formo de indiki familinomon (aŭ grupnomon) estas per majuskligo.Roberto 03:58, 25. Feb 2006 (UTC)
Aliaj proponoj ol majuskligo estas bonvenaj. -- Robert Weemeyer 04:38, 25. Feb 2006 (UTC)
Nu alia ebleco estas divid-komo, kiel en la rusa Vikipedio (laŭ modelo Zamenhov, Ludoviko, Lenin, Vladimir Iljiĉ ks.). Tamen tia metodo estas eĉ pli familicentrita kaj multe malpli natura (oni devas, ekz., ĉiam en la teksto de artikolo uzu komplikajn ligojn [[Zamenhof, Ludoviko|Ludoviko Zamenhof]] ks. Do, apenaŭ estas bona ideo ŝanĝi la nunan konvencion al la malpli facile uzebla kaj malpli natura (kun divid-komo). - Slavik IVANOV 06:39, 25. Feb 2006 (UTC)
Al mi ankaŭ ne plaĉis, sed estas pli internacia...Roberto 18:49, 25. Feb 2006 (UTC)
Ho ve! Ni devas ĉesi ĉiam strebi al iu nedifinita "internacieco". Se Esperanto daŭre kaj ade imitu grandajn Eŭropajn lingvojn (jes, ankaŭ la Rusa estas Eŭropa lingvo), ĝia memeco malpliiĝos. Fieru ni pri niaj propraj tradicioj! (Alikaze mi argumentos ke ni ŝanĝu nian alfabeton al araba, ĉar la Araba skribo belas kaj oni ĝin uzas en pluraj nacioj [do, ĝi estas internacia].) Bab 13:50, 26. Feb 2006 (UTC)

Sama nombro de voĉoj

Ni devas havi iun regulon, kio okazu, se fine de iu raŭndo de la baloto la nombro de voĉoj por du alternativoj estos sama. Laŭ mi, ni tiam plilongigu la tempolimon por la raŭndo je unu semajno. Se tiam ankoraŭ estas sama nombro de voĉoj, ni denove plilongigu la tempolimon. Sed se post kvar semajnoj (post dufoja plilongigo) ankoraŭ restas la sama nombro, tiam tiu metodo ne helpas. Mi proponas ke en tiu okazo, ni ne ŝanĝu la regulon (do restas la unua alternativo). Simile oni ja faras en ĉiuj demokratioj: Por ŝanĝi leĝon devas voĉdoni pli por la leĝoŝanĝo ol kontraŭ ĝi. Se estas same, la malnova leĝo restas. Ĉu la aliaj konsentas, ke ĉi tie estu same (post dufoja plilongigo de la tempolimo)? Ĉiuokaze, estas sufiĉe malverŝajne ke tio okazos! Marcos 21:40, 25. Feb 2006 (UTC)

Mi konsentas pri tio. --Chuck SMITH 15:15, 28. Feb 2006 (UTC)

Balottempopropono

La balottempopropono de Arno kontraŭdiris la enkondukan paragrafon al la balotpropono (laŭ kiu la baloto daŭros du aŭ kvar semajnojn, depende de la neceso havi duan raŭndon). Mi tial ŝanĝis ĝin nun. Kompreneble, aliaj povas kritiki la novan proponon. Sed notu ke por defendi la proponon de Arno, necesas kritiki la enkondukan paragrafon de la propono. Marcos 18:30, 26. Feb 2006 (UTC)

Aldonendas: Sesa alternativo (ŝerce)

Mi konsideras grava krom familia nomo ankaŭ la sekson de homo laŭ egalrejteco de ĉiuj homoj, tiel mi proponas enkonduki, signojn kaj por indiki tion en la teksto. Estus grava informo en iu teksto, se aperus, ke ekz. Yang Yang (A) estas virino kaj ne viro . Pripensindas ankaŭ aldonoj de aliaj informoj pri ĉiuj personoj aperantaj en la teksto (politika sinteno, naskiĝjaro, studejo ktp.) Narvalo 19:05, 26. Feb 2006 (UTC)

Al brazila registraro mi estas 065207128-76! Tio estus utila...Roberto 20:20, 26. Feb 2006 (UTC)
Neŝerca respondo: Mia 5-a propono estis tute serioza. Mi ne mem subtenas ĝin, sed konas homojn kiuj verŝajne jes. Al via propono mi nur povas diri: aldoni informojn pri sekso, politika sinteno aŭ kio ajn al la titoloj mem
A) Neniel helpos al laŭalfabetigado (kio estas ĉefargumento mia por majusklaj familinomoj)
B) Postulas grandegan ŝanĝon de ĉiuj artikoloj, rezulte el kio la disto inter ni kaj la aliaj vikipedioj iĝos eĉ pli granda (kaj vi jam plendas pri tio).

Male al tio, marki familinomon/grupnomon postulas neniom da laboro, ĉar ni jam havas tiun sistemon je miloj da artikoloj. Pli personaj detaloj (sekso, alto ktp.) troveblu ene de ĉiu artikolo. Bab 22:03, 26. Feb 2006 (UTC)

Konkreta ekzemplo pri kio okazos sen majuskloj

Jen ne "propagando" - mi (nature) akceptos la rezulton de la baloto. Mi pensis nur ke estas bone se mi iom ekzempligas la problemon de laŭalfabetigo. Multaj homoj verŝajne eĉ ne vidas ke tia problemo ekzistas.

Do, ofte necesas listigi homojn, ekzemple en artikolo pri "pentristoj". Plej ofte la homoj en tiaj listoj aperos kiel ruĝaj (neligitaj) titoloj. Ĉar ni ja estas lante kreskanta vikipedio, kaj multaj artikoloj nur kreiĝos post longa tempo. Permesu al mi doni fikcian ekzemplon.
Scenario 1:
Imagu ke ekzistus artformo nomata "spaget-pentrado". Iu volas skribi artikolon pri tio, kaj ene de tiu ankaŭ mencii la plej famajn spaget-pentristojn de la tuta mondo. En la daŭro de la teksto aperas Lajak Capak, Omo Noro Lolo, Ajzuzu Ŭok, Ĉirinpini Piŝkulaŝkus. Poste alia vikipediisto ekvolas krei artikolon "spaget-pentristo", kie tiuj nomoj aperu en listo. Sed, ho ve! kiel laŭalfabetigi ilin? La nomoj en si mem ja diras nenion pri kiu parto estas kio, kaj ĉar la unuopaj artikoloj estas neskribitaj, ne eblas ene de la artikoloj trovi la necesajn informojn pri la nomeroj. Nia povra artikolisto devas nun per granda peno kaj eĉ pli granda vortaro traserĉi alilingvajn tekstojn je tiu informo.
Scenario 2:
Imagu ke ekzistus artformo nomata "spaget-pentrado". Iu volas skribi artikolon pri tio, kaj ene de tiu ankaŭ mencii la plej famajn spaget-pentristojn de la tuta mondo. En la daŭro de la teksto aperas LAJAK Capak, Omo NORO LOLO, Ajzuzu ŬOK, ĈIRINPINI Piŝkulaŝkus. Poste alia vikipediisto ekvolas krei artikolon "spaget-pentristo", kie tiuj nomoj aperu en listo. Sen ajna peno li listigas kiel ĈIRINPINI Piŝkulaŝkus, LAJAK Capak, Omo NORO LOLO, Ajzuzu ŬOK.

Bonan baloton! :-) Bab 23:08, 2. Mar 2006 (UTC)

ŁŐÚŰÁÉĂĞĎČÅËÏŹ

Aldone, ĝi nun estas aparte malfacila, kiam oni devas uzi majusklojn kiel ŁŐÚŰÁÉĂĞĎČÅËÏŹ. (Sed nur ĝis kiam la helpilo "Specialaj signoj" [tuj sub la "Konservu ŝanĝojn"-butono] estos kompletigita.)

mi pretigis la menciitan helpilon sed forigis ĝin ĉar iuj plendis ke ĝi malrapidagas la elmontron de paĝoj dum redaktado. La samo okazis en la franclingva vikipedio : oni enmetis la helpilon forigis ĝin kaj fine remetis ĝin. Ĝi do nun tie funkcias. Mi opinias ke indus reenmeti ĝin ĉi tien . Arno Lagrange  07:55, 3. Mar 2006 (UTC)
Konsentite. Ja ofte okazas ke oni devas tajpi tiajn literojn - ankaŭ minuskle. Bab 09:30, 3. Mar 2006 (UTC)
Kiam mi klakas sur "modifier" en la franca Vikipedio, mi sube nur vidas simile grandan aron de fremdaj literoj kiel en la Esperanta versio. Tute ne aperas tiom grandega aro kiel tiu, kiu dum kelkaj tagoj funkciis en la Vikipedio.
Mi pensas ke indas pripensi plikreskigi la aron de specialaj simboloj sube de redaktopaĝoj. Sed tamen gravas, ke la aro ne iĝu tro granda, por ke ĝi ne tro pligrandigu la tempon de ŝarĝado kaj por ke oni daŭre facile trovu la literojn, kiujn oni ja bezonas. Tial verŝajne indas konsideri, kiuj specialaj signoj vere ofte necesas, kaj kiuj ne tiom ofte necesas, kaj nur enmeti la ofte necesajn. Marcos 14:08, 3. Mar 2006 (UTC)
Ni devus tie havi samgrandan literaron kiel la Angla vikipedio. Tutbone funkcias.
Aldone, estus ideo sube de la helpilo krei ligilon al speciala paĝo pri signoj, el kiu oni povus kopii. Bab 15:31, 3. Mar 2006 (UTC)
Bone, eble ni povos uzi la saman aron de simboloj, nur en iomete alia ordo (la Esperantaj literoj aperu komence). Marcos 16:43, 5. Mar 2006 (UTC)
Ĉu entute necesas ke aperu la Espaj literoj? Ili ja tajpeblas ikse. Ju malpli da signoj, des pli rapide, ĉu ne?
Ĉiukaze, mi sugestas ke ĉiuj la Latinaj literoj aperu tiu-ile. La speciala paĝo, pri kiu mi supre ideumis, montru ne-Latinajn signojn (kiujn oni ja ne uzu en titoloj, sed kelkfoje ene de atikoloj). Bab 21:32, 5. Mar 2006 (UTC)
Certe ne necesas la Esperantaj literoj. Mi ankaŭ plu ne certas, ke bezonatas por ĉiuj la aldonaj literoj de latinidaj alfabetoj. Mi rememorigas, ke en la mondo plu vivas multaj homoj kun malbona aliro al la Reto (malrapida aŭ pagata kontraŭ ĉiu elŝutita bitoko) -- tial, do, la ne de ĉiu uzata tabelo povas kaŭzi malfacilaĵojn al ĉiu. Preni la bezonatajn literojn ajna persono povas en WordOpenOffice.org Writer senprobleme; preskaŭ ĉiu komputilo havas iun el tiuj du iloj. - Slavik IVANOV 22:46, 7. Mar 2006 (UTC)

Komentoj pri balotoj

(La sekvajn komentojn mi movis ĉi tien de la balotpaĝo, kiu apenaŭ taŭgas por diskutoj.)

Kial do altrudi novajn kutimojn kaj laborigi aktivulojn? Majuskligu la majusklokredantoj unuafoje la artikolon Listo de miliarduloj! -- Narvalo 06:57, 8. Mar 2006 (UTC)

Atentu, ke la kutimoj ne estas "novaj"; la "novaj kutimoj" estas la proponoj 2, 3 kaj 4. Ne perpleksu onin. -- Slavik IVANOV 16:32, 8. Mar 2006 (UTC)


Ĉio dependas de vidpunkto. Temas pri nova - neĝenerala, sporada - kutimo en Esperantio. Narvalo 17:49, 8. Mar 2006 (UTC)

Ĉu ni estas en Esperantio aŭ ĉu ni estas en esperantlingva vikipedio? Bab 19:32, 8. Mar 2006 (UTC)

Ni estas parto de Esperantio, tio estas komunumo de rethavaj, tempohavaj, retŝatantaj, ĝenerale junaj esperantistoj. Nenikaze respegulantoj de ĝenerala esperantistaro, Esperantio. Narvalo 19:40, 8. Mar 2006 (UTC)

Daŭra rompado

Ve! Ankoraŭ ne finiĝis eĉ la unua raŭndo de la baloto, kaj jam denove iuj vikipediistoj rompadas la enciklopedion por antaŭenigi sian vidpunkton! Kaj des pli fie estas, ke ili ŝajne konscie tion faras, ĉar antaŭe atentigite pri ĉi tiu baza vikipedia regulo diris, ke estas ja aliaj, kiuj ne konscias pri ĝi, sed tute ne ili. Jen nur tio, kion mi hazarde hodiaŭ rimarkis:

Aldonindas, ke tiuj ŝanĝoj okazis jam hieraŭ vespere, kaj tre probablas, ke la damaĝitaj artikoloj estis pliaj, ne nur tiuj ĉi du hazarde malkovritaj. Tamen, mi eĉ ne plu emas kontroli, kiom da kaj kiuj estis, por ne malbonigi mian humoron. Ŝajne io vere fetoras pri la vikipedio - aŭ pli precize dirite almenaŭ pri iuj certaj ĝiaj kontribuantoj... Nur mi bedaŭras, ke ĉio ĉi okazas malgraŭ miaj antaŭaj ripetataj provoj atentigi pri la ĉio. Ŝajne iuj estas nepliboniĝeblaj, kaj bedaŭrinde per sia konduto kapablas forpreni entuziasmon al pliaj aliaj - mi preskaŭ emas tute ne plu bedaŭri ke mi malaktiviĝis en la vikipedio, ĉar se mi ne estus farinta tiel, mi nun devus senti min iom respondeca pri la ekestinta situacio kaj devigita plu perdi tempon reenordigante ĉion kaj reprovante (plej verŝajne denove vajne) klarigi kio decas kaj kio ne plu... Marek "Blahma" BLAHUŠ 18:46, 13. Mar 2006 (UTC)

Pri Kostik Vento

Lia retadreso alkondukas al ISP en Irkutsk, Rusio, kie Kostik Vento loĝas. Vizitu je http://www.ripe.net/whois?searchtext=IRTEL-MNT&form_type=simple, kaj serĉu pri "IRTEL-MNT". "Assume good faith" - Supozante bonajn intencojn, kiel la angla vikipedio konsilias, mi pensas ke tiu anonimulo vere estas Kostik Vento. Certe, en iu ajn vikipedia baloto, trompaĵoj eblas, sed tiukaze? Le Hibou 00:11, 14. Mar 2006 (UTC)


Certe jes, jam ne gravas. Narvalo 05:17, 14. Mar 2006 (UTC)

Por via ĝentila konsiderado... (se vi povas legi la anglan)

Mi volis sindeteni de tiu ĉi baloto, sed tiu ne eblis... Kiu ajn "venkos", vikipedio malvenkos, ĉar interkonsenton ni ne atingos. Se la baloto estas venkota de plenmano da voĉojn, kaj kazoj kiel tiu de Kostik Vento gravas, tiu estus tre malbona por la e-vikipedio.

La malfeliĉa Le Hibou 00:11, 14. Mar 2006 (UTC)

Mi ĝojas, ke vi revizitis. Ankaŭ mi bedaŭras la splitiĝon de la komunumo. Narvalo 05:19, 14. Mar 2006 (UTC)

Ili skribas en la angla Vikipedio, ke la ĉefa metodo de decidoj estu konsento. Same estas ĉi tie. Ni provis trovi konsentas per daŭra diskutado sur Vikipedio:Diskutejo/Majuskligo_de_familiaj_nomoj. La diskuto iĝis tiom longa, ke verŝajne malmultaj havis sufiĉe da tempo por tralegi ĉion, kaj daŭre ni ne trovis konsenton. Iam simple necesas havi baloton. Ankaŭ en la angla Vikipedio ili sufiĉe ofte havas balotojn, kiam ne eblas trovi konsenton. Marcos 09:07, 14. Mar 2006 (UTC)