Grapfrukto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RedBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: chy:Ma'xêheóvema'xemeno
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: bn:মাল্টা ফল
Linio 44: Linio 44:
[[bg:Грейпфрут]]
[[bg:Грейпфрут]]
[[bi:Grepfrut]]
[[bi:Grepfrut]]
[[bn:মাল্টা ফল]]
[[bs:Grejpfrut]]
[[bs:Grejpfrut]]
[[ca:Aranja]]
[[ca:Aranja]]

Kiel registrite je 05:13, 9 aŭg. 2012

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grapfrukto
Biologia klasado
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La grapfrukto (Citrus paradisi) multe similas al pampelmuso (Citrus maxima = Citrus grandis) kaj estas duontropika citrusfrukto. La grapfrukto ekestis el kruciĝo de pampelmuso kun oranĝo (Citrus sinensis). La hodiaŭaj grapfruktspecioj pli kaj pli similas al pampelmuso. Kelkaj konataj specioj estas: Duncan, Foster, Thompson, Ruby Red, Marsh.

Oni nomiĝas la grapfruktujo la arbeton de la grapfrukto. Ĝi plejofte altas 5 ĝis 6 m, sed kelkfoje povas atingi alton de 15 m. La folioj estas maldikaj kaj malhelverdaj, kaj fariĝas 15 cm longaj. La floroj estas blankaj. La frukto havas flavan ŝelon kaj diametron de 10 ĝis 15 cm. La sarkokarpo estas flava aŭ roza pulpo dividita en segmentoj.

Ĝis la fino de la 19-a jarcento la grapfrukto estis kultivita kiel dekoracia planto. Nur post tio ankaŭ la manĝado de la frukto laŭmodiĝis.

Grapfruktoj havas reciprokan influon je diversaj drogoj kaj bremsas la efikon de kelkaj enzimoj. Ili ankaŭ estas uzataj en sveltiĝaj dietoj, pro la supozo ke ili favoras la metabolon kaj bruligon de grasoj.

Estas danĝere uzi la drogon Terfenadine trinkinte grapfruktan sukon.

Historio

Unu praulo de la grapfrukto estis la Jamaika dolĉa oranĝo (Citrusa sinensis), mem antikva hibrido de Azia deveno. La alia estis la fruktajn pomelo (C. maxima). Unu historio pri la deveno de frukto estas tio, ke iu "Kapitano Shaddock"[1] alportis pomelo semoj al Jamaiko kaj bredis la unua frukto.[2] Tamen, ĝi verŝajne devenis kiel natureokazanta hibrida.

Referencoj

  1. A possible identification with an actual Captain Chaddock who traded in the West Indies in the 17th century, was suggested by J. Kumamoto, R. W. Scora, H. W. Lawton and W. A. Clerx, "Mystery of the forbidden fruit: Historical epilogue on the origin of the grapefruit, Citrus paradisi (Rutaceae)", Economic Botany, 41.1 (January, 1987:97-107).
  2. Grapefruit: a fruit with a bit of a complex in Art Culinaire (Winter, 2007)


Ŝablono:Ĝermo-botaniko