Jean de La Fontaine: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 39: Linio 39:
== La Cikado kaj la Formiko ==
== La Cikado kaj la Formiko ==
{{Poemo|koloro=F|inko=bruna|titolo=La Cikado kaj la Formiko|aŭtoro=1668, Jean de la Fontaine|tradukis=[[Henriko Fizeto]]|<poem>La Cikado kantinte dum la tuta somero,
{{Poemo|koloro=F|inko=bruna|titolo=La Cikado kaj la Formiko|aŭtoro=1668, Jean de la Fontaine|tradukis=[[Henriko Fizeto]]|<poem>La Cikado kantinte dum la tuta somero,
Ne havis iun manĝaĵon,
Ne havis iun ajn manĝaĵon,
Kiam bizo venis.
Kiam bizo venis.
Eĉ neniun pecon
Eĉ neniun pecon

Kiel registrite je 15:58, 16 aŭg. 2012

Jean de La Fontaine

Jean de LA FONTAINE (Lafonteno en PIV) (naskiĝis la 8-an de julio, 1621, mortis la 13-an de aprilo, 1695) estis franca poeto.

Naskiĝinte en Château-Thierry, Ĉampanjo, li studis teologion kaj juron en Reims. Ekde 1658 li vivis en Parizo. En la jaro 1684 li iĝis membro de la Académie française. Li estis protektita (en tiuj tempoj, kiam ne ekzistis aŭtortantiemojn, verkistoj bezonis ricevi pensionon de nobeluloj aŭ reĝoj) de la fama financisto kaj unua ministro pri financoj de la reĝo Ludoviko la 14-a , Nicolas Fouquet. Kiam tiu estis arestita, juĝata kaj malliberigita por la tutan vivon, li estis unu el la raraj, kiuj fidelis al li.

El lia verkaro plej famas la fabloj. Tiuj fabloj (krom tre malmultaj ekceptoj) estas reverkado de malnovaj fabloj de Ezopo (antikva helenio) Fedro (romia latino), Abstemius (mezepoko) Pilpaj (Hindio) kaj aliaj. Sed preskaŭ ĉiam en pli trafa densa lerta formo. Li majstris en la arto versigi per versoj kies ĉiamŝanĝanta longeco esprimis efektojn de la rakonto aŭ dialogoj. Inter la multaj, kiuj ilustris ilin la plej fama restas la pentristo kaj grafikisto Gustave Doré.
La plej ofta moralo de ties fabloj estas, ke en vivo la plej potencaj ĉiam "pravas" eĉ senprave, ke nur singardo, ruzo, leĝo de l'plej forta, regas la mondon. Fakte oni ne miskomprenu : li ne estis cinika (male, li estis bona amiko kaj sentema, kaj amis la bestojn, sinteno rara liatempe) sed klarvida kaj amara. Malfeliĉe liaj moraloj plu pravas nuntempe tiom bone kiom liatempe!

La fabloj de La Fontaine iĝis rapide -kaj plu estas nun- baza instrumaterialo en la francaj lernejoj. Multaj francoj scias parkere almenaŭ unu inter ili. Lia eble plej konata poemo estas lia fablo "La Korvo kaj La Vulpo" (Le Corbeau et le Renard). Ĝi troviĝas sube en Esperanta traduko.

Jean de La Fontaine mortis en Parizo.

La Korvo kaj la Vulpo

La Korvo kaj la Vulpo
 
La Korvo kaj la Vulpo

Fraŭlo Korvo, jen arbopinte,
Tenis enbeke fromaĝon.
Fraŭlo Vulpo, tiun spurinte,
Voĉis allogan omaĝon.
"He, saluton, sinjoro Korvul'.
Vi bela! Vi rava! Vi ĝu' por l' okul'!
Sincere, se via fanfaro
Egalus al via plumaro,
Vi estus fenikso de l' boska popol'."
La Korvo ĝojegis ĉe tiu parol'.
Li por najtingali
La bekon malŝlosis, igante la predon elfali.
La Vulpo ĝin kaptis kaj diris "Bona moŝto,
Ke flatado je l' kosto
De l' aŭdintoj bonvivas, lernu vi nu.
Valoras fromaĝon do tiu instru'."
La Korvo, konfuza kaj honta,
Malfrue nun ĵuris pri klero estonta.

1668, Jean de la Fontaine
(Tradukis Pejno Simono[1])

La Cikado kaj la Formiko

La Cikado kaj la Formiko
 

La Cikado kantinte dum la tuta somero,
Ne havis iun ajn manĝaĵon,
Kiam bizo venis.
Eĉ neniun pecon
Da muŝo aŭ vermiĉelo ŝi havis.
Ŝi iris ĉe la Formiko;
Demandinte prunti manĝaĵon
Por postvivi
Ĝis la printempo.
Mi pagos vin, diris ŝi,
Antaŭ aŭguste,
Grava monato.
Tamen, la formiko ne pruntas;
Jen ŝia malbona kvalito.
Kion vi faris ĉi-somere ?
Diris ŝi al la cikado.
Ĉiutage kaj ĉiunokte,
Mi kantis, espereble ke tio ne malplaĉu al vi.
Vi kantis ? mi ŝatas tion.
Tiel, nun dancu.

La Cigale ayant chanté
Tout l’Eſté,
Se trouva fort dépourvuë
Quand la biſe fut venuë.
Pas un ſeul petit morceau
De mouche ou de vermiſſeau.
Elle alla crier famine
Chez la Fourmy ſa voiſine ;
La priant de luy preſter
Quelque grain pour ſubſiſter
Juſqu’à la ſaiſon nouvelle.
Je vous payray, luy dit-elle,
Avant l’Ouſt, foy d’animal,
Intereſt & principal.
La Fourmy n’eſt pas preſteuſe ;
C’eſt là ſon moindre défaut.
Que faiſiez-vous au temps chaud ?
Dit-elle à cette emprunteuſe.
Nuit & jour à tout venant
Je chantois, ne vous déplaiſe.
Vous chantiez ? j’en ſuis fort aiſe.
Et bien, danſez maintenant.

1668, Jean de la Fontaine
(Tradukis Henriko Fizeto)

Listo de verkoj

Dosiero:Frstamp-lievre-tortue-1978.jpg
Dosiero:Frstamp-rat-ville-champs-1978.jpg
  • Adonis (1658)
  • Elégie aŭ nymphes de Vaŭ (poezio, 1662)
  • Contes et nouvelles en vers (5 vol., 1664-1674)
  • Fables (fabloj, 1668-1694)
  • Les amours de Psyché et de Cupidon (romano, 1669)

En Esperanto aperis

  • Elektitaj fabloj de J. de la Fontaine / esperantigitaj de G. Vaillant. - Paris: Hachette, 1904. - 64 p. (2-a eld. 1906)
  • Fabloj / Trad. de Lucien Thèvenin. - 2. eld. - Paris: UFE, 1996. - 84 p.
  • La korvo kaj vulpo ; La rano kaj la bovo. - En: Nova antologio. - 2-a eld. - Warszawa : Pola Esperanto-Asocio, 1965. - p. 24-26

Eksteraj ligoj

greke Fabloj en Esperanto grekehttp://www.musee-jean-de-la-fontaine.fr

Vidu ankaŭ jenon:

Referencoj

  1. Ŝablono:Pejnejo