Kapibaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MahdiBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: kn:ಕಪೈಬರಾ
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: fo:Vatnsvín
Linio 73: Linio 73:
[[fa:کاپی بارا]]
[[fa:کاپی بارا]]
[[fi:Kapybara]]
[[fi:Kapybara]]
[[fo:Vatnsvín]]
[[fr:Capybara]]
[[fr:Capybara]]
[[ga:Capabára]]
[[ga:Capabára]]

Kiel registrite je 16:45, 21 aŭg. 2012

Ŝablono:Taksonomio korektita Kapibaro (el la tupia lingvo kaapiwara [kaapiŭara] t. e. herbmanĝanto) aŭ akvoporko (Hydrochoerus hydrochaerus) estas mamulo el la ordo ronĝuloj (Rodentia), familio hufungaj ronĝuloj (Caviidae). Tiu neotropika specio vivas en Sudameriko de la Orinoko ĝis la Rio de la Plata apud akvoj.

Priskribo

Ĝi estas la plej granda kaj plej mallerta specio el inter la ronĝuloj. Ties korpoformo kaj hararo memorigas onin je porko. Ĝia kapo estas alta, larĝa kaj la buŝnazo estas obtuza. La orelo estas malgranda, la supra makzelo estas fendita, la okuloj estas relative grandaj. Ĝia kolo estas mallonga, la trunko dika sen vosto. La postaj kruroj estas pli longaj ol la antaŭaj. La postaj kruroj havas 4 fingrojn, la antaŭajn 3; la fingroj estas kunligitaj per naĝmembrano kaj estas ekipitaj per grandaj hufosimilaj ungoj.

La hararo estas maldensa kaj kruda. La koloro estas nekarakterize bruna kun iom da ruĝa aŭ brunflava nuanco. La tuta longo povas superi eĉ 1 m, ŝultroalto estas 50 cm, pezo 50 kg averaĝe sed ĝis 65 kg.

Vivmaniero

Ĝi estas stulteca besto, kiu tre malrapide moviĝas surtere, sed bone naĝas en akvo.

Ĝi manĝas akvajn plantojn kaj arboŝelon, sed damaĝas eĉ plantejojn.

La femalo naskas unufoje en jaro 5–6 idojn. Maskloj povas vundi aŭ eĉ mortigi idojn de alia paro, verŝajne por certigi la vivon de sia propra posteularo.

En Sudameriko ĝia viando, kiu similas al porkviando, estas tre ŝatata kaj, pro tio, oni tro ĉasas ĝin.

Vidu ankaŭ jenon:

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:Link FA