Autigny FR: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 33: Linio 33:


==Historio==
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Autigny datiĝas el la jaro [[1068]] kiel ''Altignei''.


==Vidu ankaŭ==
==Vidu ankaŭ==

Kiel registrite je 16:17, 23 aŭg. 2012

Autigny
Blazono de Autigny
Blazono de Autigny
Blazono de Autigny
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 44′ 10″ N 7° 1′ 16″ O / 46.73611 °N, 7.02111 °O / 46.73611; 7.02111 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 10″ N 7° 1′ 16″ O / 46.73611 °N, 7.02111 °O / 46.73611; 7.02111 (mapo)
Areo 6,22 km²
Alteco 684 m super marnivelo
Poŝtkodo 1742
Komunumkodo 2173
Mapo de Autigny
Mapo de Autigny
Mapo de Autigny
vdr

Pri la komunumo

Autigny estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 689 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Autigny situas en la Friburga Mezlando, proksimume 15 kilometrojn okcidentsudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo, ĉe la suda bordo de la rivero Glano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Autigny (sur alteco de 684 m s.m.), kaj la setlejoj La Crétausa (sur alteco de 683 m s.m. en oriento de la komunumo), Moulin (sur alteco de 634 m s.m. ĉe la bordo de Glano en sudo de la komunumo), La Mortale (sur alteco de 710 m s.m., norde de la vilaĝo Autigny), Le Saugy (sur alteco de 720 m s.m. tute en nordo de la komunumo, norde de la fervojlinio), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,22km², de kiuj 21,7% estas kovritaj de arbaro, 70,1% servas por agrikulturo kaj 6,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Autigny limas en nordo al La Brillaz, en nordoriento al Cottens, en oriento al Farvagny, en sudo al Le Glèbe, en sudokcidento al Villorsonnens, kaj en okcidento al Chènens.

Trafiko

En nordo tra la komunuma teritorio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 155 de Friburgo al Romont. La setlejoj situas tamen flanke de la vojo kaj atingeblas nur pere de flankaj vojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 7 kilometrojn oriente de la komunumo. Ankaŭ la trajnlinio de Friburgo al Laŭzano pasas tra la nordo de la komunumo, sed ne estas stacidomo sur la komunuma teritorio. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la buslinio de Cottens al Villarsel-le-Gibloux.

Historio

La unua dokumenta mencio de Autigny datiĝas el la jaro 1068 kiel Altignei.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011

Eksteraj Ligiloj