Kloropseedoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Rezabot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.1) (robota aldono de: ja:コノハドリ属 |
e robota aldono de: bn:পাতা বুলবুলি |
||
Linio 43: | Linio 43: | ||
{{Commons|Chloropseidae}} |
{{Commons|Chloropseidae}} |
||
[[bn:পাতা বুলবুলি]] |
|||
[[ca:Chloropsis]] |
[[ca:Chloropsis]] |
||
[[de:Blattvögel]] |
[[de:Blattvögel]] |
Kiel registrite je 18:41, 26 aŭg. 2012
Kloropseedoj | ||
---|---|---|
Biologia klasado | ||
| ||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||
La Kloropseedoj (Chloropseidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. En tiu hindomalaja familio estas unu genro kaj ok specioj. Kloropseedojn oni antaŭe kune kun la Egitinedoj (Aegithinidae) kaj la Irenedoj (Irenidae) enordigis en unu familion Irenidae.
Kloropseedoj estas disvastiĝintaj de Sudazio ĝis Sud-Orienta Azio kaj loĝas je malgrandaj grupoj en la supraj regionoj de la arboj en tropikaj arbaroj aŭ montarbaroj en alteco ĝis 1300 metroj. Sur la grundo oni malofte renkontas ilin. Iliaj kruroj proporcie al la korpo estas mallongaj kaj ilia beko longa. Ili posedas longan, verdan, densan plumaron, sed la inoj estas pli modestkoloraj. La maskloj sur la flugiloj kaj en la kaporegiono havas bluajn, ruĝajn aŭ flavajn kolormakulojn. Ilia manĝaĵo konsistas el insektoj, fruktoj, beroj, polenoj kaj nektaro.
Ili disponas pri larĝa skalo da tonoj, kiujn ili persiste recitas, kaj ili kapablas imiti la voĉojn de aliaj specioj. La plumarkoloro kaj la kantarto faras ilin ŝatataj kaĝobirdoj en iliaj landoj.
Genro kaj specioj
- Kloropseo (Chloropsis)
- Flavflugila kloropseo (Chloropsis flavipennis)
- Palavana kloropseo (Chloropsis palawanensis)
- Sonnerat-kloropseo (Chloropsis sonnerati)
- Cejanbarba kloropseo (Chloropsis cyanopogon)
- Hindoĉina kloropseo (Chloropsis cochinchinensis)
- Orfrunta kloropseo (Chloropsis aurifrons)
- Hardwick-kloropseo (Chloropsis hardwickii)
- Gracia kloropseo (Chloropsis venusta)