Vissarion Ŝebalin: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ca:Vissarion Shebalin
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: ca:Vissarion Xebalín
Linio 18: Linio 18:
[[Kategorio:Sovetaj komponistoj]]
[[Kategorio:Sovetaj komponistoj]]


[[ca:Vissarion Shebalin]]
[[ca:Vissarion Xebalín]]
[[da:Vissarion Sjebalin]]
[[da:Vissarion Sjebalin]]
[[de:Wissarion Jakowlewitsch Schebalin]]
[[de:Wissarion Jakowlewitsch Schebalin]]

Kiel registrite je 19:58, 28 aŭg. 2012

Vissarion Jakovleviĉ ŜEBALIN (ruse Виссарио́н Я́ковлевич Шебали́н, naskiĝis la 11-an de junio 1902 en Omsk, mortis la 29-an de majo 1963) estis soveta komponisto.

Ŝebalin naskiĝis en Omsk; liaj gepatroj estis lernejaj instruistoj. Li studis muzikon en la omska kolegio. Poste, laŭ la propono de lia profesoro, Ŝebalin veturis al Moskvo por montri siajn unuajn komponaĵojn al Nikolaj Mjakovskij.

En 1928 Ŝebalin gradiĝis en la Moskva Ĉajkovskij Konservatorio; lia diploma verko estis la Unua Simfonio. Gradiĝinte el la Konservatorio, Ŝebalin iĝis profesoro tie. Li instruis, interalie, Karen Ĥaĉaturjan, Aleksandra Paĥmutova, kaj Edison Denisov. La komponisto estis bona amiko de Dmitri Ŝostakoviĉ, kiu dediĉis sian duan arĉkvarteton al li.

La verkaro de Ŝebalin estis diversa: li interalie komponis multajn arĉajn kvartetojn, simfoniojn, ĥorverkaĵojn, kaj operojn.

En 1953 kaj 1959 Ŝebalinon atakis apopleksioj; post la dua li akiris afazion. La komponisto fine mortis en 1963 pro tria atako. Kelkaj monatoj antaŭ tio li finis sian kvinan simfonion, kiun Ŝostakoviĉ priskribis kiel "brila, krea komponaĵo, plenigita per la plej altaj emocioj optimistaj kaj vivplenaj."

Ŝebalin estis enterigita en la Novodeviĉij tombejo, apud la tomboj de liaj profesoroj kaj kolegoj.

Eksteraj ligiloj