Ŝipbekulo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 65: | Linio 65: | ||
| isbn = 0-8014-9792-2 }} |
| isbn = 0-8014-9792-2 }} |
||
* ''A guide to the birds of Costa Rica'' de Stiles kaj Skutch ISBN 0-8014-9600-4 |
* ''A guide to the birds of Costa Rica'' de Stiles kaj Skutch ISBN 0-8014-9600-4 |
||
* James A. Kushlan & James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4 |
|||
{{birdoj}} |
{{birdoj}} |
Kiel registrite je 14:09, 31 aŭg. 2012
Ŝipbekulo | ||
---|---|---|
Biologia klasado | ||
| ||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||
La Ŝipbekulo estas komuna nomo de la birdo koklearo aŭ ŝipbeka ardeo, Cochlearius cochlearius, foje ordigata ene de la familio de Ardeedoj foje konsiderata aparta familio, nome Cochlearidae aŭ Koklearedoj pro ties apartaj karakteroj. Kelkaj fakuloj konsideras ĝin kiel subfamilio ene de la Ardeedoj.[1][2]
Distribuado
Ĝi vivas en amerikaj marĉoj el Meksiko norde ĝis Peruo kaj Brazilo sude. Ĝi estas nokta birdo kiu reproduktiĝas duonkolonie en manglaroj. La ino demetas 2 ĝis 4 blublankajn ovojn en nesto konstruita el stangetoj.
Aspekto
La Ŝipbekulo estas mezgranda birdo de ĉirkaŭ 54 cm longo. Plenkreskulo havas nigrajn kronon, kreston kaj supran dorson. La frunto, vizaĝo, gorĝo kaj brusto estas blankaj kaj la subaj partoj estas ruĝecaj kun nigraj flankoj. La flugiloj kaj suba dorso estas helgrizaj. La tre larĝa beko simila al ŝovelilo, kiu nomigas tiun birdon, estas nigreca. La irisoj estas malhelbrunaj.
Junuloj havas brunajn suprajn partojn kaj brunblankecajn subajn partojn kaj ne havas krestojn.
Tiu specio estas iom simila al la Noktardeo, sed diference klare pro la tiom larĝa beko.
Subspecioj
Oni konas kvin subspeciojn de Cochlearius cochlearius:[2]
- Cochlearius cochlearius cochlearius (Linnaeus, 1766)
- Cochlearius cochlearius panamensis Griscom, 1926
- Cochlearius cochlearius phillipsi Dickerman 1973
- Cochlearius cochlearius ridgwayi Dickerman 1973
- Cochlearius cochlearius zeledoni (Ridgway, 1885)
Kutimaro
Tiu birdo manĝas fiŝojn, krustulojn, musojn, akvoserpentojn, ovojn, amfibiojn kaj insektojn. La alvoko estas laŭta kaj altatona krakado kaj "piipiipii".
Notoj kaj referencoj
- ↑ Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Versio 6.5. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
- ↑ 2,0 2,1 Peterson, A. P. 2010. Birds of the World -- . Konsultita en januaro de 2011.
- . Peterson R.T. kaj E.L. Chalif. 1989. "Aves de México: Guía de campo", eld. Diana, México D.F., 474 pp.
Bibliografio
- Hilty, Steven L. (2003) Birds of Venezuela. London: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6418-5.
- ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
- A guide to the birds of Costa Rica de Stiles kaj Skutch ISBN 0-8014-9600-4
- James A. Kushlan & James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4
|