Aleksandr Suvorov: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: ru:Суворов, Александр Васильевич estas artikolo leginda; cosmetic changes
e r2.7.3) (robota modifo de: hr:Aleksandr Vasiljevič Suvorov
Linio 50: Linio 50:
[[fr:Alexandre Souvorov]]
[[fr:Alexandre Souvorov]]
[[he:אלכסנדר סובורוב]]
[[he:אלכסנדר סובורוב]]
[[hr:Aleksandar Vasiljevič Suvorov]]
[[hr:Aleksandr Vasiljevič Suvorov]]
[[hu:Alekszandr Vasziljevics Szuvorov]]
[[hu:Alekszandr Vasziljevics Szuvorov]]
[[hy:Ալեքսանդր Սուվորով]]
[[hy:Ալեքսանդր Սուվորով]]

Kiel registrite je 13:15, 3 sep. 2012

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la grafo Aleksandr Suvorov. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Suvorov (apartigilo).
Aleksandr Suvorov
Poŝtmarko de Soveta Unio, Aleksandr Suvorov, 1980 (Michel 5009, Scott 4878)

Aleksander Vasiljeviĉ SUVOROV (ruse Александр Васильевич Суворов) (24-a de novembro 172918-a de majo 1800) estis rusa grafo, fama militestro, marŝalo. Li naskiĝis en 1729, en Moskvo, kaj mortis en 1800, en Sankt-Peterburgo. Dum la tuta sia kariero li neniam estis venkita. Ne tre kutime laŭ sia tempo zorganta pri ĉiutagaj bezonoj de siaj soldatoj, li estis tre amata en la armeo.

Li partoprenis en la sveda kaj sepjara milito. Li okupis Krakovon per ŝturmatako (1768) kontraŭ la Poloj. Li venkis la Osmanan Imperion, venkis la krimeajn tatarojn (1777) la kaŭkazajn lezgojn (1780), la gogajajn tatarojn (1783). Post tiuj venkoj, Katerina la Granda nomumis lin generalo.

Li plu batalis kontraŭ la turkoj (1787-1789) kaj venkis kun la aŭstroj (ĉe Foksani kaj apud rivero Riminik). Pro tio, Jozefo la 2-a nomumis lin imeria grafo.

Li venkis la polan ribelon de 1794. Pro tio li ricevis la titolon grafo kun antaŭnomo Riminikskij kaj iĝis marŝalo.

Caro Paŭlo la 1-a malfavoris Suvorov-on pro tio, ke Suvorov ne akceptis la militistan reformon de la prusema caro laŭ la prusa maniero. Tamen la imperiestro sendis Suvorov-on batali en 1799 al Italio, kie li venkis kun la aŭstroj la francojn (ĉe Cassano kaj Novi), kiuj forlasis Italion. Pro tio li ricevis la rangon princo kun nomo Italijskij. Post tio li devis kuniĝi kun armeo de la rusa generalo Korsakov, sed li ne sukcesis ĝustatempe alveni, malgraŭ la heroa militiro trans la Alpoj, kaj la franca generalo Masséna venkis la aliancanojn.

Oktobre de la jaro 1799 Rusio nuligis sian aliancon kun Aŭstrio, Suvorov estis revokita al Rusio, iĝis denove malfavorato kaj baldaŭ mortis. Sur lia tomboŝtono oni lakonike skribis "Ĉi tie kuŝas Suvorov".

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligoj

greke Alexander Suvorov

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:Link FA