Svislanda Olimpika Asocio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: dekstra|150px|<center>emblemo de la Svisa Olimpika Asocio La '''Svisa Olimpika Asocio''' (angle ''Swiss Olympic Association'' aŭ pli mallong...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 16: Linio 16:


[[Kategorio:Naciaj Olimpikaj Komitatoj]]
[[Kategorio:Naciaj Olimpikaj Komitatoj]]
[[Kategorio:Sporto en Svisio|Olimpika komitato]]
[[Kategorio:Sporto en Svislando|Olimpika komitato]]


[[de:Swiss Olympic Association]]
[[de:Swiss Olympic Association]]

Kiel registrite je 21:26, 4 sep. 2012

emblemo de la Svisa Olimpika Asocio
emblemo de la Svisa Olimpika Asocio

La Svisa Olimpika Asocio (angle Swiss Olympic Association aŭ pli mallonge Swiss Olympic) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Svisio. Ĝi kreiĝis la 1-an de januaro 1997 el fuzio de la Svisa Asocio pri Sporto (germane Schweizerischer Landesverband für Sport, SLS / france Association suisse du sport, ASS / itale Associazione Svizzera dello Sport, SSA) kaj la Svisa Olimpika Komitato (Schweizerisches Olympisches Comité, SOC / Comité olympique suisse, COS / Comitato Olimpico Svizzero, COS), fondiĝinta en 1912, kun samtempa integriĝo de la Nacia Komitato pri Elita Sporto (Nationales Komitee für Elite-Sport, NKES / Comité national pour le sport d'élite, CNSE / Comitato nazionale per lo sport d'élite, CNSE).

En sia funkcio kiel NOK, la Svisa Olimpika Asocio celas subteni svisajn atletojn, sporton en Svislando kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Svislando. Ĝis la jaro 2012 temis pri la Vintra Olimpiko 1928 kaj la Vintra Olimpiko 1948. En Svislando ankaŭ estus disvolviĝinta la pro la Dua Mondmilito ne okazinta Vintra Olimpiko 1940.

Kiel tegmenta sporta asocio nacia, la asocio reprezentas 22 000 sportajn klubojn kaj proksimume 1 600 000 da membroj en tiuj kluboj.

Laŭ la stato de somero 2012, prezidanto de la Svisa Olimpika Asocio estas Jürg Schild.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo (germane kaj france) greke paĝo en la retejo de Internacia Olimpika Komitato (angle)